Ni ĉiuj scias, ke la naturscienco estis tre sukcesa kampo de la homa evoluo dum la lastaj jarcentoj. Multege da gravaj scioj kaj aplikoj ĉi tiu donas al la homaro. La ĉefajn „ilojn” de tiu scienco eblus resumi je mezurado, pesado, profunda analizado kaj logika rezonado. Sed ĉu eblus apliki similajn „ilojn” al io nefizika, io spirita? Alia demando estas ĉu entute ekzistas io nefizika, io ekster la mondo de mezurado kaj pesado. Ne estas tute evidente, kiel trakti la spiritan sferon per la metodoj kaj kriterioj de la naturscienco, ĉar ĝi ja ne celas trakti ion alian ol ĝuste la mezureblan kaj peseblan. Tamen, laŭ pluraj elstaraj sciencistoj, krom la fizikaj aferoj, ekzistas ankaŭ nefizikaj, kiel evidentiĝas en ekzemple ĉi tiuj citaĵoj:

„La neeblo pruvi kaj kompreni, ke la grandioza, senlime rava universo, same kiel la homo, kreiĝis per hazardo, estas la ĉefargumento por la ekzisto de Dio.” (Charles Darwin, 1809-1882, natursciencisto, kreinto de la evoluismo.)

„En nia ĝenerale materiismeca tempo, la serioze celanta esploristo estas la sola profunde religia homo.” (Albert Einstein, 1879-1955, fizikisto, kreinto de la relativecteorio.)

„La unua gluto el la glaso de naturscienco igas nin ateistoj, sed ĉe la fundo de la glaso atendas Dio.” (Werner Heisenberg, 1901-1976, fizikisto, unu el la kreintoj de la kvantmekaniko.)

Kiel vi vidas, nek Darwin nek Heisenberg nek Einstein ekskludas la ekziston de io nefizika, male, ili eĉ parolas pri religio kaj Dio rilate la natursciencon! Tio eble venas kiel surprizo por multaj. Tamen, tiaj sciencistoj verŝajne ne trovas sufiĉe grandan inspiron en la Biblio kaj ties „spirita scienco” por voli serioze okupiĝi pri ĝi, ĉar tie ili ne trovas logikan rezonadon, almenaŭ laŭ Martinus:

„La misio de la Biblio estis stimuli la homojn for de la bestaj dispozicioj, for de la sangaj ŝtupoj kaj tendencoj de la egoismo kaj per tio kapabligi ilin atingi vivoformon, kiu kongruis pli kun iliaj deziroj kaj sopiroj. Samgrade kiel tio okazas, kaj la homo mem komencas povi pensi, ni vidas, ke li perdas la intereson pri la Biblio. Per tio montriĝas fakto, ke la Biblio neniam estas elpensita kiel analizo de la absoluta vero, kiun la tuta vivo mem esprimas. La Biblio esprimas nur eron de tiu vero.” (Martinus en Esperanto-Kosmos, 2003/1)

Do, se tio ĝustas, la Biblio ne povas doni vere profundajn klarigojn al la memstare pensanta homo. Ankaŭ la naturscienco ne povas multe helpi nin pri nefizikaj aferoj, ĉar ne eblas mezuri aŭ pesi ion nefizikan, almenaŭ ne per fizikaj iloj. Sed, restas du pliaj „iloj” uzataj en la naturscienco – analizado kaj logika rezonado – por trakti ankaŭ la nefizikajn aferojn. Ĝuste ilin Martinus uzas en sia verkaro, kiun li nomas „spirita scienco”. En ĝi li traktas la grandajn vivdemandojn per kunligitaj pensovicoj, sekveblaj per la inteligento.

Martinus opinias, ke ĉar lia laboro montras, ke la fina rezulto de la vivo esprimeblas per „ĉio estas tre bona”, ĝi estas scienco, „spirita scienco”. Sed kia pruvo estas tio? Certe ne taŭga laŭ la kriterioj de niaj hodiaŭaj akceptitaj sciencoj. Aliflanke, ĉu estas pli bona maniero pruvi, ke io estas spirita scienco? Spirita scienco aŭ ne, eble vi scivolas kiel Martinus provas montri ke „ĉio estas tre bona”. Fakte li uzas sep dikajn librojn, 44 simbolojn kun detalaj klarigoj kaj ĉirkaŭ 20 libretojn por tio. Sed ĉi tie ni nur tre mallonge resumu la ĉefajn argumentojn pri la biblia citaĵo „ĉio estas tre bona”:

Kontrastoj nepras por spertado. Ne eblas ion ajn sperti sen unue sperti ties kontraston. Por povi sperti ion agrablan, ni devas esti jam spertintaj ion malagrablan, kaj male. Pro tio ni devas trairi kaj malagrablajn kaj agrablajn aferojn, alie la vivo ne estus ebla. Martinus parolas pri „malagrabla bono” kaj „agrabla bono”, pro tio, ke ambaŭ tiuj kontrastoj estas same necesaj por vivspertado.

Ni estas eternaj. Se ni ne estus eternaj, en la komenco ni devus, havante neniujn antaŭajn spertojn, sperti la „unuan kontraston” kaj supre estas montrite ke tio estas malebla. El tio sekvas ke ni estas eternaj, kaj do ke nasko kaj morto estas nur reenkarniĝo kaj elkarniĝo de la eterna estulo.

La principo de sato kaj malsato. Malsato kaj satiĝo estas por ni sufiĉe konataj fenomenoj – sendepende de kiom ni iam sopiris al io (ekzemple somero), post havi tion en sufiĉa kvanto (varmegon kaj sunon), ni satiĝas de tio kaj malsatas je ĝia kontrasto (iom da malvarmo). La samo okazas pri la du flankoj de la bono – la malagrabla bono, aŭ „malbono”, estas simple tiu el la du kontrastoj, je kiu ni satas, dum „bono” estas la alia, al kiu ni sopiras, kaj ili neeviteble interŝanĝas siajn rolojn post satiĝo.

Ĉiuj energioj iras en cirkloj. La karmoprincipo aŭ „ĉion, kion oni semas, tion oni ankaŭ rikoltos” certigas, ke nenio okazas senkiale, kaj ke ĉio kion ni spertas, estas simple sekvo de tio, kion ni faris en la pasinteco. Kaj tio, kion ni spertos en la estonteco, estas sekvo de niaj nunaj agoj. Konsiderante tiun principon, eblas diri, ke la malagrablaj aferoj, kiuj okazas al ni, ne estas puno, sed instruo, aŭ „la parolo de la vivo”, kiu helpas nin evolui.

Interesa afero pri la „spirita scienco” de Martinus estas, ke ne sufiĉas teorie kompreni la analizojn de ĝi por profundiĝi en ĝin, sed ke oni mem devas praktiki ilin en sia ĉiutaga vivo:

„Tiu scio estas ja teorie atingebla per studado, sed, nur kiam oni praktikos la analizojn, ili fariĝos reala scienco en nia propra interno.” (Martinus en Esperanto-Kosmos 2003/1)

Por ni, terhomoj, tio signifas provi forlasi egoismon, maltoleremon, malafablecon ktp por iom post iom ekvivi laŭ la diraĵo „amu vian proksimulon kiel vin mem”. Kiam ni faros tion centprocente, ni aŭtomate estos veraj spiritaj scencistoj kaj havos aliron al la sama saĝofonto kiel ekzemple Jesuo havis. Kiel kaj kial tio okazas? Laŭ Martinus, kiam homo havas kaj tre altan amokapablon (al ĉiuj kaj ĉio) kaj multe da intelegento, tiam li havas ankaŭ intuicion, per kiu li povas percepti spiritajn aferojn. Ekzemple, oni per tia intuicio povas certe scii kaj mem sperti, ke ĉiuj estuloj estas eternaj kaj ke Dio estas en ĉio kaj ĉiuj. Kompreneble, ne estas facile pruvi tiajn aferojn al homo, kiu ne havas altgradan intuicion, same kiel ne estas facile por fizikisto pruvi la teorion de relativeco al iu, kiu ne havas multe da intelegento. Sed, pro spertoj, kiujn ni akiras dum niaj fizikaj vivoj, niaj intelegento (pro pensado) kaj humaneco (pro suferado) iom post iom kreskas kaj iun belan tagon ni atingos stadion, en kiu ni havos multe da intuicio kaj sekve aliron al spiritaj scioj. Sed tio verŝajne daŭros plurajn fizikajn vivojn ankoraŭ.

Do, la „spirita scienco” postulas praktikadon por esti serioza kaj ĝi estas pli interna afero ol ekstera. El tiuj vidpunktoj, ĝi neniam povus fariĝi vera scienco laŭ la kriterioj de la naturscienco. Sed tio ne signifas, ke „spirita scienco” ne ekzistas, nur ke ĝi estas ekster la kampo de la naturscienco, kio ja estas komprenebla. Tamen povas esti, ke iam la du specoj de sciencoj kunlaboros kaj helpos unu la alian. Kaj kiel tio povus funkcii? Jen temo por alia artikolo.

Mallonge pri la verkaro de Martinus
- Sendependa kaj ampleksa kosmologio.
- Sciencece aliras la vivdemandojn.
- Provas montri, ke malantaŭ la fizika mondo ekzistas spirita mondo.
- Kongruas kun ĉiuj fizikaj leĝoj kaj pritraktas spiritajn leĝojn.
- Ne estas sekto aŭ religio. Ne eblas membriĝi kaj estas neniaj ceremonioj.
- Baziĝas je spiritaj spertoj de Martinus, sed instigas al memstara vivesplorado.
- Argumentas por la uzo de Esperanto kiel internacia lingvo en la onta mondregno.

Pli da informoj ĉe www.martinus.dk.

Simbolo kun mallonga klarigo

Krom verki multajn librojn, Martinus desegnis ĉirkaŭ cent simbolojn pri spiritaj aferoj. Jen simbolo n-ro 11 – „La eterna mondbildo. La viva estulo - 2. La eterna Dio kaj la eternaj difiloj.”:

La simbolo montras la mondotuton. La mondotuto estas viva estulo, kiu manifestas sin en ses malsamaj konsciregionoj. Ĉiu konsciregiono konsistas el vivaj estuloj, kies vivspertoj kreiĝas per interŝanĝo kun la ĉirkaŭaĵo, kaj tiel kun la mondotuto aŭ Dio. (La tuta klarigo de la simbolo legeblas en la libro La Eterna Mondbildo 1.)

Hokan LUNDBERG