Dum 26 jaroj papo Johano Paŭlo 2a nomumis 464 sanktulojn; pli ol la nombro kiun kreis ĉiuj aliaj papoj kune depost 1625. Li ankaŭ beatigis 1340 homojn; beatigo estas la stadio antaŭ sankteco.

Dum preskaŭ ĉiu vojaĝo eksterlanden, la papo sanktigas aŭ beatigas – kiel donaco – lokan personon. Cent prelatoj laboras kiel promociistoj, kaj kampanjas por eventualaj estontaj sanktuloj. La pontifiko esperas, ke la moderna romkatoliko mem modeliĝas laŭ la nova loka sanktulo. Sed kritikistoj malkonsentas, kaj kredas, ke la eklezio kondutas kiel kompanio, kiu reklamas produkton. La itala ĵurnalo, Il Foglio, antaŭ nelonge skribis: „Ŝajnas, ke kanonizado ne plu temas pri individuaj kandidatoj, sed pri la grupo kiu propagandas kandidaton.”

Ŝajnas, ke la procezo kelkfoje havas politikan flankon. Antaŭ kvar jaroj 120 ĉinaj martiroj fariĝis sanktuloj. La kontraŭ-komunisma papo faris tion je la 1a de oktobro, la ĉina nacia tago, kaj Pekino, kiu ne agnoskas la aŭtoritaton de Vatikano, atakis la agon de la papo, kiu intencas „glori imperiismon”.

La nepra kondiĉo por fariĝi sanktulo estas la efektivigado de mirakloj; nur unu miraklo necesas por beatigo. Sed ne ĉiuj mirakloj aspektas spektaklaj: Karl 1a, la lasta imperiestro de la Aŭstro-Hungara Imperio, resanigis la varikajn vejnojn de monaĥino. Kiam la papo beatigis lin en oktobro, estis brukriado en lia propra lando; kritikistoj atentigis la papon pri la fakto, ke la armeo de la imperiestro uzis venengason dum la unua mondmilito.

Farado de sanktulo estas multekosta. Monsinjoro Oscar Sanchez Barba, unu el la prelatoj laborantaj kiel promociistoj, taksas por malgranda ceremonio koston de 20 000 eŭroj. Sed la grandiozo de la ceremonio por grava kandidato povas kosti 700 000 eŭrojn. Intertempe la Kongregacio estas tre okupita pri 3000 kazoj, kaj miloj estas en la prepara fazo.

W. H. SIMCOCK