Komence de nova jaro konvenas rigardi antaŭen kaj demandi, kiel eble evoluos nia mondo surfone de ekonomiaj kaj sociaj krizoj, kiuj kaptis vastajn partojn de la terglobo – nelaste pro daŭranta tutmondiĝo. Per ĝi intencis profiti precipe la tiel nomata „unua mondo”, do la industriaj landoj kun Usono ĉepinte. Sed ĝuste la pasinta jaro montris, ke tio ne okazas aŭtomate kaj ke riĉaj homoj en riĉaj landoj ne nur gajnas sed parte ankaŭ perdas, kvankam ne tiel draste kiel homoj en la tria mondo. Ekzemple por germanoj, kiuj dum jardekoj fartis bone danke al la iama „ekonomia miraklo”, estas ŝoko, ke nun ili devas paŝon post paŝo akcepti restriktojn, personajn perdojn de enspezoj, reduktojn en publikaj kaj precipe socialaj servoj, ke ili perdas postenojn kaj ke por iliaj infanoj perspektivoj ne estas tre promesplenaj.

„Tutmondiĝu mem!”

Kion al ili proponas kaj konsilas fakulo pri tutmondiĝo? „Junaj homoj sukcesos en tutmondigita socio, se ili mem tutmondiĝas, do lernas plurajn lingvojn kaj iras eksterlanden. Oni faru la propran emon al kleriĝo, do tion kion oni vere volas, centro de siaj klopodoj,” diras sociologo Ulrich Beck [ulriĥ bek], profesoro en Munkeno kaj docento de Londona Lernejo de Ekonomika kaj Politika Sciencoj. Lia libro Kio estas tutmondiĝo? furoris kaj estas tradukita en 35 lingvojn. Rilate al Germanio li kritikas politikistojn, kiuj volas sugestii al civitanoj, ke per kelkaj impostreformoj oni povus regajni bonfarton. Li nomas tion „duonmensogoj”, ĉar ne eblas el ŝrumpantaj salajroj eltiri pliajn impostojn.

Beck postulas, ke precipe transnaciaj kompanioj ne enkasigu ĉiujn gajnojn sed redonu parton al la socio. Li klarigas, ke laborlokoj en produktanta industrio fariĝos pli kaj pli malmultaj en industriaj landoj (oni produktas malpli koste en triamondaj landoj) kaj ke tial homoj en la unua mondo devas akcepti malpli altajn salajrojn kaj aliajn postenojn. Li proponas ke ili zorgu, ekzemple, pri handikapitoj aŭ helpu en mediprotektado kaj por tia laboro ricevu salajron reduktitan. „Mi imagas ekzemple, ke inĝeniero dum unu jaro flegas handikapitojn kaj poste reiros al sia profesio.” Li nomas tion „civitana laboro” kaj proponas, ke multnaciaj konzernoj subvenciu tiajn laborlokojn, kio por ili ja estus bona reklamo.

Nur tri procentoj profitas

Inverse alia fakulo postulas, finance ŝarĝi ĉiun industri-entreprenon, kiu forte poluadas la medion. La futurologo Franz Josef Radermacher [franc jozef rádermaĥer] krome postulas, ke ankaŭ por tutmondaj financ-komercoj oni devus pagi impostojn. Laŭ li estas la internacie agantaj entrepren-konsilistoj, financ-analizistoj, invest-bankistoj kaj precipe tiuj homoj, kiuj jam estas riĉaj (akciuloj kaj kapitalistoj), kiuj apartenas al tiuj tri procentoj, kiuj precipe profitas pro tutmondiĝo. Se ili juste pagus impostojn, oni povus per tiu mono financi invest-projektojn en la suda hemisfero. Por tio li konceptis modelon de mondvasta ekologi-sociala merkat-ekonomio, kiu estas „alternativo al la tutgloba libermerkata radikalismo, kiu malriĉigas la globon, detruas la medion kaj estigas malamon inter la kulturoj”.

La futurologo kaj membro de Klubo de Romo asertas, ke tiel gajnus ankaŭ la unua mondo, kiu pro kreskantaj vivniveloj kaj salajroj en tria mondo denove fariĝus konkurenc-kapabla. Li kritikas, ke transportado nuntempe estas tro malkosta, pro kio oni transigas produktejojn el okcidentaj landoj al triamondaj. „Mi ne komprenas, ke flug-keroseno estas senimposta.” Li avertas: se oni ne realigas tiun novan mondkoncepton, la mondo spertos katastrofon kaj fariĝos „novhegemonia kaj merkat-radikala”.

Sed kiu povus eviti tion, kiu povus realigi tiajn planojn kaj projektojn, se la nunaj registaroj tutmonde propagandas nur la kapitalisman modelon de tutmondiĝo? Beck proponas fondi multnaciajn „mondcivitan-partiojn”. Eble bona ideo, sed kiel funkciu tiuj partioj sen komuna neŭtrala lingvo? Li ja pledas por lernado de pluraj lingvoj, sed ĉu li ne konscias ke ankaŭ tio kostas enorme, ke oni devas terure disipi monon por lerni la usonan, la lingvon de tutmondiĝo? Tiujn miliardojn oni povus multe pli bone investi laŭ la skizitaj projektoj. Mondcivitana partio povas funkcii nur, se ĉiuj membroj ĉie en la mondo povas kunagi sur vere demokrata bazo, kun samaj rajtoj kaj premisoj, inter kiuj unu el la plej gravaj estas lingva egaleco. Sen komuna neŭtrala lingvo tia partio restas nur bela revo, eĉ utopio.

Stefan MAUL