Kelkfoje vivo mirigas homojn per nekonataj kaj nekompreneblaj fenomenoj. Kaj tiam ili petas helpon ĉe tiuj, kiuj pli bone konas aliflankan vivon.

Voko el provinco

Parapsikologo Vladimir Azanov, konata en Litovio, unufoje ricevis telefonvokon el provinca urbo Kelme. La familio de Rita kaj Stasys estis ege perpleksa, ĉar jam ekde multaj semajnoj ĝi ne havas trankvilon.

Strangaj aferoj endome komenciĝis tuj post kiam ilia filino Ruta iniciatis spiritismajn seancojn, dum kiuj ŝi penis voki spiritojn. Komence la gepatroj tion taksis kiel amuzan ludon.

Komence ili tute neglektis la strangajn bruojn, kiuj ekaperis sur la unua etaĝo. Sed unufoje la filino vekiĝis kun evidentaj strangolspuroj sur la kolo. Ŝi konfirmis ke ŝi dormis trankvile kaj nenion sentis. La ruĝaj makuloj malaperis; tamen la familio komencis atenti pri tio, kio okazas ĉirkaŭe.

Trankvilo endome ekregis nek post kelkaj tagoj, nek post unu semajno, nek post kelkaj. Unuvespere, kiam la knabino desegnis, subite el la plafono ekpluvis diverskoloraj paperetoj. Dumnokte iu provadis fortiri ŝian littukon. La maltrankvila knabino kuradis al la lito de siaj gepatroj.

Strangaĵoj komenciĝis ankaŭ kun la sinjorino. Ŝi multe konsterniĝis, ke lampo enĉambre memlumiĝis tuj post kiam ŝi ekpensis pri ĝia enŝalto. Endome subite ekodoris iuj manĝaĵoj malgraŭ ke tiumomente neniu kuiris. Same neatendite disiĝis netolerebla odoraĉo.

Vera teroro ekregis endome antaŭ Kristnasko. En la ĉambro de la filino bretaro mem plankenfalis. Frakasiĝis ĉiuj supre starintaj ujoj de la knabino, krom teujo de ŝia patrino. Eĉ florvazo estis tute sendamaĝa malgraŭ ke la bretaro falis rekte sur ĝin. Sekvontatage sur la muro videblis strangaj rondaj butonformaj nigraj makuloj ĉirkaŭ 50 cm grandaj.

Komence la patro ĉiujn okazintaĵojn konsideris kiel ŝercojn de inoj ĝis li mem spertis ion strangan. Unufoje li ekaŭdis, ke sur la unua etaĝo iu marŝadas. Tuj en la kapon venis: probable venis la filo. Li grimpis sur la etaĝon kaj vidis neniun. Li vokis kaj neniu reeĥis. Kiam li subite ekvidis ke sur poto la kovrilo mem saltadas, li ne dubis: en ilia domo vivas iu.

En tia koŝmaro la familio ne plu povis vivi kaj vokis parapsikologon. Vladimir tuj konstatis, ke endome vivas „maltrankvilaj spiritoj”. Veninte tien, komence li nenion vidis kaj sentis. Tio ne mirigis lin, ja spiritoj komence ĉion observas kaj analizas fremdulojn en trankvilo. La veninto sur sia korpo subite eksentis strangan momentan vibradon. Li sciis, ke tiun senton provokas astraloj, fantomoj de mortintaj homoj; kutime tiu ĉi vibrado negative influas korpojn. Astraloj povas algluiĝi al vivanta korpo kaj suĉi la energion. Tiam vivuloj ne povas trankvile vivi.

Vladimir en la maltrankvila domo sukcesis ekvidi spiritojn de ses mortuloj. Li sentis kiel unu spirito kvazaŭ trairis lian korpon, kvazaŭ milionoj da pingletoj pikis lin. En la trankvilo li penis pruvi al spiritoj pri la neceso reiri al ilia kutima stato.

Post nelonge la feliĉa familio telefonis kaj dankis la viron pri la trankvilo, kiun li sukcesis revenigi al la domo.

Telefono ruĝiĝis

Post kiam pri la okazintaĵo raportis televido, la telefono de Vladimir preskaŭ ruĝiĝis pro senĉesa alvokado. Helpopetantoj telefonis el ĉiuj anguloj kaj rakontadis diversajn historiojn. La unua demando de la parapsikologo estis: „Ĉu tion, kion vi rakontas, spertas nur vi aŭ ankaŭ aliaj?”, por certiĝi, ĉu la rakontinto ne estas mense malsana.

Unu virino plendis, ke ŝia elektrokalkulilo montris, ke monate ŝi subite eluzis tiom da kurento, kiom ŝi kutime antaŭe eluzadis dum la jaro. Ŝi supozis pri ia difekto de la kalkulilo; tamen veninta spertulo konstatis neniun malordon.

Alifoje, dezirante trankviligi la spiriton de mortulo, virino ekbruligis grandegan kandelon kaj iris al la kuirejo por fari teon por si mem. Post kelkaj minutoj reveninte, ŝi konsterniĝis, ke la kandelego jam estis forbrulinta. Pli ol unufojon ŝi estis surprizita matene, veninte al la kuirejo por varmigi teakvon kaj trovinte la teujon jam varmega. Poste ŝi provis ripari la elektrokontaktingon kaj miris, ke ĉion ŝi faras tutfacile kvazaŭ per fremdaj manoj.

Tiujn ĉi strangaĵojn la parapsikologo al ŝi klarigis tutsimple: okazas, ke spirito veninta al alia mondo havas troan neregeblan energion kaj maltrankviliĝas dezirante eluzi ĝin. Ŝia edzo estis mortinta pro kancero sufiĉe juna.

La parapsikologo asertas, ke mistikaj aferoj kutime ekas en tiuj domoj, kies loĝantoj iam suicidis, pereis, mortis en la sufero aŭ sur operacia tablo. Pro la deviga morto la spirito de mortulo ne tuj povas trankviliĝi, foriri al alia mondo kaj la energio kaŭzas diversajn fenomenojn. Spiritojn ne ĉiu povas vidi. Unu kvinjara knabino al sia avino rakontadis, ke ŝi ofte vidas viron, kiu eliras el la ŝranko kaj iras tra la ŝlosita pordo al la ŝtuparejo. Dume la avino vidis neniun. Kiam venis Vladimir kaj li petis la knabinon rakonti pri la nekonata viro, ŝi prezentis lin same kiel li vidis lin.

Laŭ aserto de la parapsikologo gravas direkti la maltrankvilan spiriton al ties kutima spaco. Estas danĝere eksperimenti. La plej taŭga maniero por trankviligi spiritojn estas preĝado.

Misteran potencon regi spiritojn 48-jaraĝa viro akiris post peza onkologia malsano. Li jam preskaŭ ne havis ŝancon plu vivi. Tamen subite aperis iu, kiu donacis al li flugilojn aŭ aperigis trian okulon, kiu kapablas vidi pli ol normala homo povas.

Ŝtonhakistino asertas

34-jaraĝa virino Neringa, kiu okupiĝas pri nomoskribado sur ŝtonaj monumentoj, asertis ke ne unufoje ŝi renkontis spiritojn de mortuloj.

Post unu malfacila labortago surtombeja ŝi kaj apude estinta amikino, sin sentis hejmen reveninte ne solaj. Nokte Neringa vekiĝis pro koŝmaro. Ŝia sonĝo estis ege klara kaj stranga: ŝi estis en la loĝejo de sia amikino kaj vidis en angulo de la dormĉambro malafablan vizaĝon de iu viro. Ŝi memoris, ke tiu viro estis en griza stria kostumo. Liaj levitaj pugne tenataj manoj ŝin teruris, ĉar videblis longaj ungoj. La viro kolere rigardis al la nomskulptistino.

Frumatene Neringa telefonis al sia amikino kaj konsterniĝis, kiam ŝi komencis rakonti pri sia sonĝo identa. Ŝi eĉ aldonis, ke ŝia hundo komencis nekutime strange konduti. Ĝi rigardas al unu angulo, ĝuste tiu, en kiu la inoj sonĝe vidis la viron, kaj bojas. Similaj sonĝoj ripetiĝis.

Poste Neringa decidis ektrovi la vidvinon de la viro, sur kies monumento ŝi skulptis nomliterojn. Kiam la vidvino montris fotojn de la mortinto, ambaŭ amikinoj preskaŭ ŝokiĝis ekvidinte klaregan portreton de la viro el siaj sonĝoj.

La maltrankvilaj virinoj vizitis aŭgursalonon. Kartluda sorĉistino informis, ke la kartoj montras ke ambaŭ hejmenvenis kun fantomo kaj avertis ke ili neniukaze kverelu kun ĝi. Ŝi konsilis ekbruligi sanktajn kandelojn kaj en la angulo, kie la sonĝviro aperadis, meti ujon kun lakto kaj bonbonoj.

La sekvontan nokton en sonĝo la viro avertis: „Se vi tiel agos, mi ne plu vivos ĉe vi”. Post kelkfoja konsilita agado la malagrablaĵoj ĉesis.

La ŝtonskulptistino ne malofte spertas strangajn momentojn. Unufoje ŝi venis al la tombejo frumatene. Ŝi devis sur monumento aldone enskribi la familian nomon de antaŭ nelonge mortinta viro. Veninte ŝi tuj eksentis strangan streĉecon. La laboro iris malrapide kvazaŭ iu ĝenus pro sia atentema observanta rigardo.

Finfine post meto de la lasta litero la virino ekstaris kaj levinte la kapon subite je kelkaj metroj inter du arboj ŝi ekvidis junan virinon en nigra robo kaj nudpiedan. Unuafoje en sia vivo ŝi ektimis nereale. Tuj ŝi forkuris el la tombejo por atendi la mendinton. Neringa demandis la virinon, kiu mendis la laboron, ĉu ĉi tie estas enterigita virino tia, kian ŝi vidis. Ŝi aŭskultis atenteme kaj paliĝis, poste demandis, de kie la ŝtonskulptistino tiel detale ĉion scias pri la parencino, kiu mortis antaŭ dekkelkaj jaroj pro kancero.

Laimius STRAŽNICKAS