Post la tria Eŭropa Sociala Forumo, kiu okazis en oktobro pasintjare en Londono, en la brazila urbo Porto Alegre renkontiĝis, de la 26a ĝis la 31a de januaro 2005, centmilo da delegitoj el la tuta mondo por la kvina Monda Sociala Forumo. Ili reprezentis diversajn civitanajn movadojn kaj interesgrupojn kaj traktis eblojn por solvi multiĝantajn tutmondajn malakordojn, kiujn laŭ ilia opinio neniu kapablas solvi. Temas pri alternativoj de la nuntempa monda evoluo – tutmondiĝo. Samtempe en svisa Davos kunvenis la novliberala elito.

Kontraŭ la novliberalismo

Kial tiom da homoj estas pretaj ne nur protesti kontraŭ la nuntempa ordo en la socio, sed ankaŭ diskuti pri alternativoj? La kaŭzo estas la brutala atako fare de la kapitalo, kies lasta etapo estas la tiel nomata novliberalismo, la vere tutmondaj reformoj de la 80aj kaj 90aj jaroj. Internacia Mona Fonduso (IMF) kaj Monda Banko (MB) altrudadis al malriĉaj landoj „politikon de strukturaj reformoj”. Tio signifas, ke ili malfermiĝu al okcidenta kapitalo, ke ili transigu plej multe da publika havo en privatajn manojn kaj ke ili ĉesu enmiksiĝi en „naturan” funkciadon de la ekonomio, ekzemple ne plu regulu la prezojn de la bazaj bezonaĵoj de la loĝantaro. Tiel jam malriĉiĝintaj landoj fariĝis ankoraŭ pli malriĉaj.

Sed simile estis ankaŭ en Okcidento, unue en Usono kaj Britio. Pere de konkurencado tiu politiko disvastiĝis en pluajn okcidentajn landojn. La produktado estis transŝovata en malriĉajn landojn de la tria mondo, kaj la laborantoj perdis kaj perdas la atingaĵojn de multjaraj socialaj luktoj. En la 90aj jaroj similaj reformoj trafis ankaŭ la estintan orient-eŭropan blokon. Tamen, tie la novliberaluloj fiaskis, kaj iuj eĉ resaniĝis de sia ideologio. Ekzemple Jeffrey Sachs [ĝefri saks], kiu estis konata pro la senskrupuleco, kun kiu li komence de la 90aj jaroj diktis nome de IMF drastajn reformojn en Rusio (kaj antaŭ tio en Bolivio), estas hodiaŭ konvinkita pri la malutilo de novliberalismo kaj la nuna formo de tutmondiĝo. Siajn alĝustigitajn ideojn li diskonigis meze de januaro en la UN-studo Investi en disvolvigo, skizante la plej urĝe bezonatajn intervenojn por rapide forigi malriĉecon.

La supernaciaj kompanioj, plifortigitaj de la nova evoluo, decidis ne atendi kaj sekurigis sian novan pozicion. Estis necese daŭre ankri la atingitan staton. Ekestis zonoj de libera komerco, kiel la nord-amerika NAFTA en la jaro 1994, kaj estis ankaŭ kreita Monda Organizaĵo pri Komerco (MOK, angle World Trade Organization, WTO), faranta regulojn por tutmonda libera komerco.

Sed homoj komencis agi kontraŭ la superrego de tutmondigita kapitalo. La meksikaj indianoj en la ŝtato Chiapas en la tago, kiam la NAFTA-traktato validiĝis, ekagis kaj dum pli ol dek jaroj okupis certan parton de la praarbaro kaj kreis sian memadministratan teritorion. Sen subteno de meksika kaj internacia movadoj de solidareco ili ne eltenus.

Plia impulso estis la propono de Multflanka Interkonsento pri Investaĵoj, sekrete preparita en Organizaĵo por Ekonomiaj Kunlaboro kaj Evoluigo (OEKE, angle OECD). Ĝi starigis la rajtojn de investantoj super la rajtoj de unuopaj ŝtatoj. Tiuj povis neniel influi la kondiĉojn. Post ĝia publikigo sekvis kampanjo de monda kaj precipe de franca maldekstrularo. Tio kaŭzis, ke ĝi ne estis akceptita.

El disaj protestoj monda forumo

Ĉiam pli kaj pli multe da homoj komencis konscii, el kio fontas iliaj problemoj, eĉ se ili ne parolis pri novliberala tutmondiĝo. En protestaj renkontiĝoj kunvenadis ekologoj, socialistoj, anarkiistoj, movadoj de agrikulturistoj kaj sengrunduloj. Estis kampanjoj kontraŭ MOK en Seattle (Usono) en la jaro 1999, kontraŭ IMF kaj MB en Prago (Ĉeĥio) en la jaro 2000 kaj kontraŭ la renkontiĝo de la plej riĉaj ŝtatoj en Janov (Ĉeĥio) en la jaro 2001. Sed ne temis nur pri kontraŭagoj. La movado volis havi ian alternativon, kaj el tio estiĝis Monda Sociala Forumo.

Vere dirite temis pri reago al alia evento – Monda Ekonomia Forumo. Tiu ĉi neoficiala renkontiĝo de politikistoj, plej sukcesaj kapitalistoj kaj iuj zorge elektitaj intelektuloj okazas de la jaro 1970. Tie ĉe traktadoj en la svisa urbo Davos kaj poste en Novjorko oni kreis grandan parton de la tagordo de la novliberala tutmondiĝo.

La iniciatintoj de la Monda Sociala Forumo intencis krei kontraŭan forumon, malfermitan por tuta vico da movadoj kaj socialaj iniciatoj. Ĝi serĉu alternativojn por plua evoluo. Ĝi estiĝis el diskuto inter la francaj intelektuloj ĉirkaŭ la gazeto Le Monde Diplomatique kaj la movado Attac kaj brazila sociala movado de senlaboruloj kaj sengrunduloj. El tio sekvis, ke la unua Monda Sociala Forumo okazis en brazila Porto Alegre en 2001. Tie la loka registaro enkondukis partoprenan buĝeton, ebligantan al la loĝantaro rekte decidi pri parto de la buĝetaj rimedoj. Tiu ĉi unua Monda Sociala Forumo sukcesis atingi sian celon. La nombro de partoprenantoj, kompare al la atendataj 1500, atingis dekoblon.

Ankaŭ regionaj forumoj

La forumo okazis poste ĉiujare. Sed la afero ne restis nur ĉe mondaj forumoj. Lige kun la neceso solvi konkretajn, lokajn malfacilaĵojn ekestis regionaj forumoj por Eŭropo kaj Azio kaj eĉ en unuopaj landoj.

De la 15a ĝis la 17a de oktobro 2004 okazis en la brita ĉefurbo Londono la tria Eŭropa Sociala Forumo. Partoprenis en ĝi preskaŭ 20 000 homoj el 70 landoj. Ĉi tiu forumo havis devizon „alia mondo estas ebla”. Ĝi okazis sub aŭspicioj de la urbestro de Londono, Ken Livingstone. Ĉefloko estis la historia Alexandra Palaco.

Krom tradiciaj temoj, kiel paco, tutmondiĝo kaj lukto kontraŭ rasismo, oni ne forgesis pluajn, kiujn la amaskomunikiloj preteratentas aŭ kiuj koncernas la malplimultojn. Al konkretaj temoj apartenis la milito en Irako, la situacio en Palestino, la reformo de UN, la preparata konstitucio de Eŭropa Unio, rajtoj de virinoj kaj multaj aliaj.

Grandan reeĥon havis la parolado de la urbestro de Londono, kromnomata „ruĝa Ken”. Li diris, ke Eŭropa Sociala Forumo estas la plej grava konferenco el tiuj okazintaj en Britio en la lastaj 2000 jaroj, kaj li samtempe promesis soleni en la jaro 2008 la datrevenon de la kuba revolucio ĝuste en Londono. Memkompreneble, Livingstone estis pro sia subteno kritikita kaj akuzita pro misuzo de la rajtoj de publika aganto.

Malgraŭ la neforgesebla etoso, internacia interligo de diversaj aktivuloj de simila orientiĝo kaj partopreno de miliono da homoj en la ferma manifestacio, la rezulto de la debatoj estis neniu konkreta plano de plua antaŭeniro. La kaŭzo estis ideologiaj diferencoj. Unu juna anglino resumis siajn impresojn: „Estas tre malfacile iel orientiĝi. Krom organizaj konfuzaĵoj, ĉiuj ĉi tie diskutas, ĉiu el sia marksista, trockiista aŭ ekologia vidpunkto, kaj estas reciproke tre malproksimaj.”

Samtempe, sed ne samloke

En brazila Porto Alegre de la 26a ĝis la 31a de januaro Monda Sociala Forumo kunigis pli ol 100 000 personojn, el kiuj proksimume kvinono venis el eksterlando: sindikatanoj, maldekstraj politikistoj, mediaktivuloj kaj interesitoj. En 2000 kunvenoj estis pritraktitaj 11 temoj, de solidara ekonomio ĝis malriĉeco. Denove partoprenantoj sopiris al konkretaj, uzeblaj proponoj, sed je redaktofino ne estis konataj tiaj.

La Monda Ekonomia Forumo en svisa Davos estis pli eliteca: nur 2000 personoj estis invititaj. La ĉefa partoprenanto estis la brita ĉefministro Tony Blair [teŭni blea], la nuna prezidanto de G8, la grupiĝo de la plej riĉaj landoj. La franca prezidento Jacques Chirac [ĵak ŝirák] (telekomunike el Parizo) lanĉis ideon de imposto je internaciaj financaj transakcioj, kies enspezoj helpu lukti kontraŭ malriĉeco. La ideo tre similas al la „Tobin-imposto”, favorata de la alia forumo, sed Chirac asertis, ke „tio tute ne estas Tobin-imposto”.

Josef MENDL
Eŭropa Sociala Forumo: www.fse-esf.org, ĉi-jara brazila forumo: www.forumsocialmundial.org.br, Monda Ekonomia Forumo: www.weforum.org, Raporto de Jeffrey Sachs: unmp.forumone.com/.