La prezentata kant-albumo estas iusence mirakla: la aŭtoro mirinde sukcesis ne nur elekti bonajn tekstojn kaj komponi belan muzikon, sed ankaŭ iel intime proksimigis ilin unu al la alia, tiel ke ili perfekte kompletigas sin. Kaj la tekstoj, proze legataj, kaj la muziko, senpere aŭskultata, impresas kiel tute memstaraj, plene finitaj kaj memsufiĉaj artaĵoj.

Entute estas 11 komponaĵoj; muzikon kaj preskaŭ ĉiujn tekstojn verkis la aŭtoro mem. La enhavo estas dupolusa. Kelkaj tekstoj estas socie aktivaj, tie temas pri neceso forigi militemon, malamon, intergentajn misrilatojn, enestas alvokoj al tutmonda amikeco. La muziko por tiuj tekstoj estas iom simpla. Sed la „vizaĝon”, la esencon de la disko formas alispecaj kantoj – simbol- kaj metafor-riĉaj. La aŭtoro foje eĉ ne kantas, sed jen rememoras la infanecon, jen filozofiumas, jen revenas pense al iamaj feliĉo kaj amo. La muziko estas forme tre riĉa kaj varia, malgraŭ ke laŭ la instrumenta prezento ĝi estas iom monotona. Menciindas la lasta komponaĵo, kiu eĉ estas apartigita de la aliaj per ĉ. 50-sekunda interrompo. Ĝi fakte estas siaspeca dediĉo – ĉu al la aŭskultantoj?

Alia specifa trajto de la disko estas, ke preskaŭ ĉiuj kantoj en ĝi estas iom simfoniaj. Tio senteblas kaj en sufiĉe libera trakto de tonaloj kaj en tre trafaj aranĝ-solvoj. La pinto de la simfoniado estas la 13-minuta kron-komponaĵo „Epitafo”.

La disko estas altnivele registrita kaj la lingva nivelo estas tre bona. La sola bedaŭrindaĵo estas, ke la kantisto fojfoje misprononcas kelkajn konsonantojn kaj en iuj rapidaj kantoj lia lango ŝajnas iom stumbli.

Ni varme rekomendas ĉi tiun diskon al la ŝatantoj de „nefacila” muziko – kiu ne tuj cedos al via kompreno, sed povos longe plezurigi vin, ne tedante.

Paŭlo MOĴAJEV kaj Jefim ZAJDMAN
T. Faverial: La ŝosoj de l' utopi'. Disko kun 11 titoloj kaj tekstolibreto.