Min igis skribi ĉi tiun artikolon recenzo de Donald Broadribb Esperanto en soclandoj (MONATO n-ro 12/2004) pri libro de Detlev Blanke Esperanto kaj socialismo? Pri la movado sur la alia flanko kaj aldona ĝustigo ĉe la fino de la recenzo: Noto de la redaktoro.

Ke ekzistas bezono rilati al ĉi tiu temo, nenia dubo. Memkompreneble, ke la situacio en apartaj landoj de la popol-demokratia bloko, kiel kutime oni nomas ĉi tiujn landojn, estas afero grava.

Klera kaj sindona

Ni esperantistoj en Pollando ĉi-jare ne havas kaŭzon ĝoje jubili. Temas pri tio, ke precize antaŭ 20 jaroj, kiam ekestis la eblo, surfone de ĝeneralaj demokratiigaj procezoj malcentralizi la movadon (kio signifus demonopolizi ĝin, altigante ĝian klerigan kaj idean nivelon) okazis puĉo kontraŭ klera kaj sindona estraro aganta sub la gvido de la prezidanto de PEA, Jerzy Leyk, kiu de kelkaj jaroj ĝuste gvidis la movadon. Travestiante diraĵon de la pola verkistino Zofia Nalkowska, oni povas diri, ke „esperantistoj al esperantistoj pretigis ĉi-sorton”, kompreneble helpe de la koncerna administra instanco. Tio ne nur profunde vundis aron da sindonaj, ĉefe junaj agantoj, sed ne malpli grave retiris la movadon kaj kaŭzis ties stagnon, kies konsekvencoj ĝis nun estas forte sentataj.

Foliumante materialon rilate tiun eventon mi trovis du skribaĵojn pri MONATO de la jaro 1985, do el la tempo de ĝia „infaneco”. Jam tiam ĝi montriĝis tiom forta, ke ĝi endanĝerigis la polan politikan sistemon. Kaj la tuta aventuro pri MONATO ligiĝas kun aparta, por ne diri troega, singardemo de kelkaj esperantistoj-samideanoj.

Enhavo nociva

Temas pri tio, ke, longe atendante la kvaran numeron de 1985, mi komencis supozi, ke iu legemulo survoje el Antverpeno al Raszyn alproprigis al si mian ŝatatan revuon. Nur poste venis al mia kapo la ideo, ke eble cenzur-instanco haltigis ĝin. Tiukaze ne tiom surprizis min skribaĵo, kiun mi ricevis de la Dogan-Poŝta Oficejo de Varsovio, kun la dato 1985.09.24. Tamen surprizis ĝia enhavo kun titolo „Decyzja” (decido) rilate la haltigon de objektoj. Nomita estas la „objekto”, MONATO n-ro 4/1985, kun mencio de la dato de la decido kaj la koncernaj leĝoj rilate „forfaligon” de la revuo. Aldone: „Oni decidis pri forfaligo, ĉar la nomita publikaĵo enhavas tekstojn, kiuj estas nocivaj por la bono kaj interesoj de Pola Popola Respubliko.”.

Ĉi-momente mi ne havas eblecon alvoki al mia memoro, kiu artikolo evidentigis tian danĝeron al mia lando1 – pro translokiĝo al malpli ampleksa loĝejo mi fordonis grandparton de mia revuaro, inkluzive de MONATO. Sed evidente mi ne samopiniis kun tiuj, kiuj vidis en MONATO endanĝerigon de Popola Pollando. Tiukaŭze mi pretigis skribaĵon, kiu atestis pri la progresema karaktero de la revuo. Mi transdonis ĉion ĉi al la ĉefa dogan-oficejo.

Politikaj riproĉoj

La respondon al mia apelacio mi ne devis longe atendi. Ĝi venis en novembro 1985. Mi legis: „Pritaksante la enhavon de la revuo oni konstatis, ke ĝi enhavas politikajn riproĉojn kaj ruzajn duonkomprenigojn, kiuj malaltigas la sistemon de Pola Popola Respubliko. Inform-komunikiloj ampleksantaj tiajn enhavojn estas malpermesitaj kaj subigitaj al forfaligo.”.

Mi do vizitis la estron de la koncerna oficejo. Li atente aŭskultis, dirante laste, kaj nenion promesante: „Vi certe divenas, ke mi ne konas Esperanton, tiukaŭze ni profitas de viaj esperantaj kompanoj en aprezo de apartaj skribaĵoj.”

Bonvolemo

Malfacile estis tiun unusignifan, sinceran eldiron komenti. Sed ĝi donis al mi senton, ke mia argumentado ne estis sensukcesa. Fakte, oni poste haltigis nek MONATO-n nek iun alian el inter la aliaj revuoj. Ŝajnas, ke ĉar mi interparolis kun la estro tiu bonvolemo tuŝis ankaŭ aliajn ricevantojn de revuoj el eksterlando.

Evidentiĝis, ke MONATO tute ne endanĝerigis Polan Popolan Respublikon. Sed, se oni kredu pri forto de revuoj, ĝi tutcerte helpis al tiuj „elektitoj de dioj”, kiuj havis eblon ĝin ricevadi, pli bone kompreni la demokratiigajn procezojn en Pollando kaj en la tuta tiel nomata socialisma bloko.

Tion mi kredas kaj deziras esprimi okaze de la 25-jara jubileo de MONATO bondezirojn, ke ĝi daŭre plenumu saman rolon.

Zofia BANET-FORNALOWA
Ndlr: En la numero menciita de la aŭtoro aperis detala raporto pri proceso kontraŭ murdistoj de pastro-membro de la sindikato Solidareco; laŭ la teksto, murdistoj estis membroj de la ŝtata sekreta servo de Pollando.