En ĉiuj landoj ekzistas striktaj leĝoj pri kopirajto, kiuj malpermesas kopii literaturan verkon, bildon, muzikon ktp, sen antaŭe – kutime kontraŭ pago – akiri la rajton por tio. Aliflanke, multaj verkistoj kaj artistoj ege deziras, ke iliaj verkoj estu kopiataj kaj konataj de la publiko, sen iu ajn kompenso. La disvastiĝo de Interreto ankoraŭ pliakrigis la kontraston inter regulado kaj libereco.

Protesto naskas alternativon

Antaŭ kelkaj jaroj en pluraj landoj la daŭro de la kopirajta protekto estis konsiderinde plilongigita. En Usono en iuj okazoj ĝi povas atingi 70 jarojn post la morto de la kreinto. El tio rezultas, ke pro kopirajtaj problemoj fojfoje ne plu eblas reeldoni valorajn verkojn. Usonaj kontraŭantoj de la troa protekto procesadis pro tio (la tiel nomata kazo Eldred kontraŭ Ashcroft). Protagonisto en tiu proceso estis Lawrence Lessig, profesoro en la Stanford Law School kaj arda favoranto de libera kulturo.

La verdikto de la usona supera kortumo ne kontentigis Lessig, kaj li fondis en 2001 la asocion Creative Commons (poste CC, tradukebla kiel „krea komunaĵo”). CC celas disponigi, sur stabila leĝa bazo, laŭeble multajn kreajn verkojn al la publiko. En 2002 CC aperigis sian unuan aron da rajtigiloj.

Facile adaptebla

La CC-rajtigiloj estas senpage haveblaj bildetoj kaj tekstoj, per kiuj la aŭtoro informas la leganton, ke lia rete aperigita verko estas tute libere uzebla aŭ ke estas iuj kondiĉoj priatentindaj. Eta bildo troviĝas fine de la retpaĝo. Se ekzemple estas limigoj, la bildeto enhavas la tekston „some rights reserved” (kelkaj rajtoj estas rezervitaj). Alklakante la bildeton, la leganto de la paĝo alvenas al alia paĝo, en kiu la kondiĉoj estas pli detale klarigitaj per aliaj bildetoj, ekzemple kun la surskribo „BY:” (devo mencii la aŭtoron en okazo de reuzo) aŭ kun trastrekita dolaro-signo (malpermeso de komerca uzo), kaj teksto.

La originaj CC-rajtigiloj estis bazitaj sur usona leĝaro kaj ne nepre havas juran validon en aliaj landoj. Tial ili estas adaptataj al la leĝaro de aliaj landoj kaj tradukataj al lokaj lingvoj. En la ĉefpaĝo creativecommons.org jam eblas elekti el kelkdeko da jurisdikcioj.

En la sama retpaĝaro estas ankaŭ gvidilo por elekti la deziratan rajtigilon kaj por meti la referencan bildeton sur nove kreita paĝo. Bedaŭrinde, la informoj estas relative komplikaj por nespertulo kaj preskaŭ ekskluzive en la angla lingvo.

Lernomaterialo

Kelkaj usonaj universitatoj disponigas kursaron (en angla ĵargono „OpenCourseWare” aŭ OCW) interrete laŭ CC-rajtigilo, ekzemple Massachusetts Institute of Technology (MIT) en ocw.mit.edu/OcwWeb/Global/all-courses.htm kaj Rice University en cnx.rice.edu/content. La materialo iom post iom tradukiĝas al aliaj lingvoj, kiel la ĉina, hispana, portugala kaj vjetnama: ocw.fetp.edu.vn/fetpocwV.cfm. Supozeble ankaŭ alilandaj kaj alilingvaj universitatoj sekvos.

Similaj projektoj

Inter aliaj GNU (libera programaro, www.gnu.org) kaj Vikipedio (libera enciklopedio, eo.wikipedia.org) havas similajn celojn kaj kunlaboras kun CC. Al la listo antaŭ nelonge aldoniĝis Ourmedia (www.ourmedia.org), kiu promesas senpage kaj poreterne enretigi artajn kreaĵojn.

Kiel trovi?

Se oni interrete serĉas materialon kun celo iel reuzi ĝin, utilas rapide trovi paĝojn, kiuj ne havas tro da kopirajtaj bariloj. Por tio Yahoo, unu el la grandaj Interret-serĉiloj, kreis specialan paĝon je search.yahoo.com/cc. Ĝi montras nur paĝojn kun CC-rajtigilo.

Roland ROTSAERT