Pri Andoro, Monako kaj kelkaj similaj etaj lokoj oni kutime scias nur, ke ili troviĝas ie en suda Eŭropo kaj ke ili estas rifuĝejoj por riĉuloj, kiuj ne ŝatas pagi impostojn. Tamen, ĉiu tia landeto havas siajn proprajn karaktertrajtojn.

La 24an de aprilo okazis en la andora princlando parlamentaj balotoj, la kvaraj post la starigo de la demokratio en 1993. Ĉi-foje konkuris kvin partioj, inter ili eĉ unu ekologiisma. La ĉefa enigmo de la voĉdonado estis scii, ĉu la Liberalisma Partio de Andoro denove venkos, aŭ ĉu la ĉefa opozicia partio, la Socialdemokrata Partio, la unuan fojon atingos la potencon. La antaŭa liberala ĉefministro, Marc Forné [mark forné], ne rajtis kandidatiĝi trian fojon por la sama posteno.

Kvankam la etoso de la kampanjo estis ĝentila kaj trankvila, oni debatis tre gravajn defiojn, kiujn nuntempe Andoro devas alfronti. Ekzemple, la ĉefa temo diskutita estis kian impostan sistemon devas elekti la registaro. Tio ĝis nun estis preskaŭ tabuo en lando, kie oni neniam pagis aldonvaloran imposton. Tamen, la bezono de monaj rimedoj por la ŝtato spronas politikistojn tion debati. Ĉu estu rektaj impostoj aŭ nerektaj, dependas de la partio kaj de la ideologio.

Aliaj temoj pritraktitaj estis la loĝproblemoj kaj la enmigrado. La manko de spaco por konstrui, la malaltaj interezoj, la neplanita urbanizado kaj la senbrida spekulacio plialtigis la koston de la loĝejoj, tiom ke ili nun egalas al tiu de centroj de grandaj eŭropaj urboj. Tio ankaŭ rilatas al la masksimuma kvanto de loĝantoj, kiun Andoro povas akcepti sen difekti la vivnivelon kaj la medion. Oni devas konsideri, ke ĉi tiu lando ampleksas 468 kvadratajn kilometrojn, sed ke nur la fundoj de la valoj estas urbanizeblaj. La ŝoseoj, nun transformitaj al stratoj pro tiu manko de planita urbanizado, kolapsas. Andoro ne estas Monako, kie multaj laborantoj loĝas ekster ĝi danke al bonaj komunikiloj.

Lanta progresemo

La politika situacio de tiu pirenea lando ne multe ŝanĝiĝis de post la kunprinclanda reĝimo establiĝinta dum la mezepoko. La kunprincoj (antaŭe feŭdaj sinjoroj, nun ŝtatestroj), t.e. la episkopo de la apuda suda regiono kaj la prezidanto de la franca respubliko (kiel tenanto de la feŭda heredaĵo de la alia sinjoro sur Andoro), ĝis hodiaŭ sekurigis la neŭtralecon kaj la sendependecon de Andoro inter du potencaj ŝtatoj: Francio kaj Hispanio. Aliflanke, la izoleco de la andoraj valoj, la tradicia kaj konservativa socio, la malriĉaj agraj rimedoj kaj la kunprincoj mem igis malebla la demokratiiĝon de la registaraj institucioj. Tiu situacio blokis la ekonomion tiom, ke multaj loĝantoj komence de la antaŭa jarcento estis devigitaj foriri por labori en Barcelono aŭ en Tuluzo.

Sed tio ŝanĝiĝis post la dua mondmilito: la komerco prosperis danke al tiuj preskaŭ ne ekzistantaj impostoj kaj la turisma sektoro, speciale la vintra, bezonis multajn eksterlandajn laborantojn. Tiel, dum duona jarcento estis progreso kaj ankaŭ ioma libereco (multe pli ol en Hispanio samepoke, kie regis faŝisma reĝimo). Aliflanke, tiuj anakronismaj institucioj lasis la ekonomion, la medion kaj la socion sub la rego de sovaĝa spekulacio. Estis Edeno por la novliberalismo.

Nun multaj enmigrintaj emeritoj estas devigitaj reiri al sia devena urbo pro la multekostaj vivkondiĉoj kaj la malaltaj pensioj. En Andoro ne estas asignaĵo por senlaboruloj kaj la sociala sekureco pagas nur 75 % de la sankostoj.

Minoritatoj kaj majoritatoj

La andoraj civitanoj estas minoritato ene de sia lando. Pro tio en 2005 rajtis voĉdoni nur 16 022 el 77 149 loĝantoj, t.e. 21 % de la loĝantaro, ĉar por atingi la civitanecon oni bezonas 20 jarojn da seninterrompa loĝado (aŭ edz[in]iĝo). Tiel multaj enmigrintoj ne integriĝas kaj la uzo de la lingvo de Andoro, la kataluna, paradokse iom post iom ŝrumpas en la sola ŝtato kie ĝi estas oficiala.

Tiu minoritato refoje elektis la Liberalisman Partion, sed nun ĝia kandidato, la nova ĉefministro Albert Pintat [albért pintát], ne ĝuos la parlamentan majoritaton kiel sia antaŭulo. La liberaluloj atingis 14 el 28 deputitoj, la socialdemokratoj 12 kaj la Andora Demokrata Centro nur du. Indos konsento kaj nova politiko por solvi la gravajn bezonojn de la princlando, sed pli indos ŝtata influado sur socio neglektita.

Faktoj pri Andoro

Oficiala nomo: Andora Princlando.
Politika sistemo: Parlamenta kunprinclando. Demokratio ekde 1993.
Ŝtatestroj (kunprincoj): Joan Enric [ĵuán enrík] Vives (episkopo de Urgell, Katalunio) kaj Jacques Chirac [ĵak ŝirák] (prezidanto de Francio).
Ĉefurbo: Andoro Malnova.
Loĝantaro: 72 320 (2003): 38 % hispanoj, 37 % andoranoj, 11 % portugaloj, 7 % francoj.
La parlamento konsistas el 28 deputitoj. 14 estas elektitaj proporcie por la nacia distrikto. La 14 ceteraj estas elektitaj po du por la plej balotita listo en ĉiu paroĥejo (distrikto).

Gerard ESCUER