Ekverkante artikolon pri la asocio Creative Commons (MONATO 2005/7-8, p. 21), mi petis opiniojn pri taŭga Esperanto-traduko. Inter la kelkaj alvenintaj proponoj estis elektita Krea Komunaĵo.

Intertempe la artikolo jam aperis, sed restis en mia memoro la jena reago de franclingvano: „Post pluraj dekmiloj da horoj da studado kaj praktikado de la angla, mi ne komprenis tiun esprimon, kaj dankas al X. pro la traduko. Por mi commons estis nur parko en (centro de) komunumo.” Ĉu la persono, kiu elpensis la nomon „Creative Commons”, malbone regis la anglan kaj produktis terminon sensencan kaj nekompreneblan?

Hazarde mi trovis la solvon en artikolo de David M. Berry, esploristo ĉe la universitato de Sussex (Britio). Li ne nur klarigas la originon de „commons”, sed ankaŭ atentigas pri ĝia graveco, ankaŭ nun.

Jam en la romia epoko

La romianoj konis tri specojn da proprietaĵoj. Unue estis la res privatae, la aĵoj kiuj povas esti posedataj de individuo aŭ familio. Due estas la res publicae, la aĵoj konstruitaj kaj apartigitaj por uzo de la ŝtato, kiel publikaj konstruaĵoj kaj stratoj. Trie estis la res communes, naturaj aĵoj, kiel aero, akvo kaj sovaĝaj bestoj, komune uzataj de ĉiuj.

En norda Eŭropo ekde la mezepoko ekzistis apud ĉiu vilaĝo komuna paŝtejo, sur kiu la vilaĝanoj rajtis paŝti sian brutaron. La uzado estis reguligita sufiĉe strikte, kvankam en ĉiu loko iom alie, sed ĝenerale la paŝtejo estis rezervata al malriĉuloj, kiuj ne havis propran grundon kaj loĝis for de la vilaĝo. Dum la 19a jarcento tiuj komunaĵoj iom post iom malaperis. En Belgio tio okazis ekde 1850, kiam iuj politikistoj opiniis, ke pli efika mastrumado de la (efektive fojfoje malbone administrataj) komunaĵoj povus liveri pli da manĝaĵoj por la malsatanta popolo. Nur manpleno da tiaj komunaĵoj ĝis nun pluekzistas, sed multaj nomoj de stratoj kaj kvartaloj (kaj la „commons” citita de mia korespondanto) atestas pri ilia iama ekzisto.

Ilia malapero montras, ke daŭra kaj zorga mastrumado necesas, por solvi konfliktojn inter personaj kaj komunaj interesoj. Ekzemple, se kelkaj vilaĝanoj paŝtas daŭre pli multnombran brutaron sur la komunaĵo, neniu tuj sentas la koston de tio. Tamen, pro la troa paŝtado la komunaĵo ruiniĝos, kaj la vilaĝo riskos same perei. Tragika ekzemplo tia situas en la afrika regiono Sahelo, sude de la dezerto Saharo.

Rilato al la nuna socio

Tiaj ekzemploj estas uzataj por pruvi, ke komunaĵoj ne povas longtempe funkcii. Novliberaluloj trovis en ili pliajn argumentojn por transdoni novspecajn komunaĵojn, kiel energiprovizado, publika transporto, telekomunikado kaj sociaj servoj, al la privata sektoro. Kelkaj tiaj privatigoj sukcesis kaj liveras pli bonan servon kontraŭ malpli alta prezo. Aliaj evidente malsukcesis kaj subfosas la fidon de la popolo je politikistoj kaj entreprenistoj. La plimulto donas miksajn rezultojn, el kiuj indas lerni. Tamen, politikistoj apenaŭ lernas. Ili blinde daŭrigas la privatigojn, ĉu pro ideologio, ĉu por – per ruza librotenado – ŝajne kaj facile ekvilibrigi la ŝtatan buĝeton.

Efiko sur la informada socio

Laŭ konata diraĵo, al malsatulo oni ne donu fiŝon, sed oni instruu al li fiŝkapti. La malsatulo certe profitos de tio, ĉar estonte li kapablos memstare provizi sin. La instruanto ne profitas, sed unuavide ankaŭ ne malprofitas (li nur foruzis iom da tempo), ĉar la transdono de scio ne signifas, ke li perdas ĝin. Sed li tamen perdas ion: potencon. Li ne plu estas la sola persono, kiu kapablas liveri fiŝon. Kio plej gravas? Ĉu la tuta homaro? Ĉu la persono, kiu posedas la scion?

Leĝoj provas trovi ekvilibron inter individuaj kaj komunaj interesoj. Aŭtora rajto rezervas al la aŭtoro kaj dum iu periodo al liaj posteuloj la rajton reprodukti liajn verkojn. Patento donas al inventinto dum limigita periodo (ĝenerale 10 ĝis 20 jaroj) la ekskluzivan rajton ekspluati la inventaĵon. Lastatempe la ekvilibro perdiĝas. Aŭtoraj rajtoj pli kaj pli iĝas posedaĵo de specialigitaj entreprenoj, kiuj mem neniun novan ideon kreas, sed multe profitas per la forvendo de alies ideoj. La patenta rajto iĝis tereno de juristoj, kiuj sukcesas protekti ne nur verajn inventojn, sed ankaŭ komunan scion.

Tamen, ni vivas en socio, en kiu la facila transdono de scioj ege gravas por solvi niajn nunajn problemojn kaj en kiu ekzistas la teknikaj rimedoj por realigi tian transdonon. Kiom longe ankoraŭ daŭros la kontrasto inter Monda Organizaĵo pri Komerco kaj samideanoj, kiuj emas privatigi la sciojn, kaj asocioj, kiel Creative Commons, kiuj deziras meti sciojn je dispono de ĉiuj?

Parte bazita sur „The Commons” de David M. Berry (Free Software Magazine, februaro 2005, www.freesoftwaremagazine.com).
La ekonomikisto John Kenneth Galbraith (1908-) pritraktis kelkajn fiajn evoluojn de la ekonomio en la pasintjare eldonita eta (64 p.) libro: The Economics of Innocent Fraud (La ekonomio de la senkulpa trompo), jam tradukita al pluraj lingvoj.
Roland ROTSAERT