Jam de jaroj en la internacia komunumo oni provas difini „terorismon”, sed nek Unuiĝintaj Nacioj (UN), nek aliaj internaciaj organizaĵoj atingis ĝenerale akcepteblan difinon, kiu indikus unusignife „teroristan atakon”. Plejparte oni komprenas sub terorismo gravajn agadojn de krima karaktero, precize difinitajn laŭ la kriminalaj kodoj de unuopaj ŝtatoj (murdo, sabotado, personforkaptado, ĉantaĝado k.a.).

Sed terorismo havas politikajn, ekonomiajn, ideologiajn kaj sociale komunajn radikojn. Temas pri diversaj formoj de subpremo, diskriminacio, ekspluatado, malriĉeco kaj netolereblaj vivkondiĉoj. Tiuj kreas medion, en kiu eblas varbi por teroristaj celoj homojn mizerigitajn kaj al malespero peldevigitajn. Tiuj homoj ne kaŭzas terorismon: ili estas soldatoj kaj mem viktimoj de terorismo. En la batalo kontraŭ terorismo nepras mallarĝigi la vojon al tiuj „soldatoj”.

Vivkondiĉoj

Nek Bin Laden, nek mafio-ĉefoj, nek aliaj instigantoj de terorismo organizas sin cele al plibonigo de vivkondiĉoj de homoj ekspluatataj kaj mizerigitaj. Ili iniciatas agojn por akceptigi proprajn politikajn, ekonomiajn, strategiajn kaj aliajn programojn.

Terorismo eluzas organizatan krimadon, kiu penetras en multajn sferojn kaj de la internacia komunumo kaj de unuopaj ŝtatoj. Temas pri:
–minacado de sekureco de aviada, mara kaj alia transporto,
–kontraŭleĝa komerco pri armiloj, narkotaĵoj, homoj kaj homaj organoj,
–krima agado en financaj sferoj,
–eksterleĝa movo de varoj kaj homoj trans landlimojn,
–koruptado en ekonomia vivo kaj en ŝtata kaj publika administrado.

Ekzistas ankaŭ ŝtata terorismo, kiu subtenas diversajn movadojn kun celo malstabiligi aŭ forigi maloportunajn reĝimojn. Ĝi finance, armile kaj ekzerce subtenas teroristojn, liverante al ili teknikajn ekipaĵojn. Ĝi helpas organizi kaj realigi atencojn kontraŭ maloportunaj homoj, inkluzive de plej altaj ŝtataj agantoj.

Preteksto

Post la disfalo de la „socialisma komunumo”, kaj la likvido de la Varsovia Pakto, malaperis la „komunisma minaco”. Tiu ĉi minaco efikis kiel mastiko por kunligi la kapitalismajn ŝtatojn. Tamen, ĉar la Nord-Atlantika Traktat-Organizaĵo (NATO) perdis malamikon, necesis anstataŭigi ĝin. Tial oni konstruis novan malamikon, nome internacian terorismon. Tiamaniere oni misuzas la tiel nomatan kontraŭterorisman militon kiel pretekston por rompi internaciajn kaj aliajn civitanajn rajtojn. Tiel en Usono, ekzemple, oni akceptis en oktobro 2001 tiel nomatan patriotan leĝon kaj en januaro 2002 leĝon pri interna sekureco.

La vicprezidanto de Usono Dick Cheney diris, ke la kontraŭterorisma milito povas daŭri 50 aŭ eĉ pli da jaroj kontraŭ eble 40-50 landoj. Oni konsciiĝu, kiel postulema estis la agreso kontraŭ Afganio kaj Irako. Ĝi kostis jam dekojn da miliardoj da dolaroj, sed neniel malaltigis la minacon de terorismo, nek perturbis ĝiajn strukturojn.

UN-ĉarto

Alia agadmaniero estas tiu de UN. Ĝi ne postulas uzon de armeoj krom por forigi damaĝojn – certe ne por elimini supozatajn teroristajn strukturojn. Laŭ nova dokumento, la Agadplano de batalo kontraŭ terorismo, kiu akordas kun la UN-ĉarto, UN celas sep strategiajn punktojn.

Tiuj inkluzivas malkovradon de teroristaj organizaĵoj kaj malebligadon de teroristaj agoj. Tiel nepras kunlabori kun polico, raportaj servoj, kaj kun justicaj kaj doganaj organoj. Ili interŝanĝu informojn por evitigi, ke teroristoj akiru monon, armilojn aŭ aliajn rimedojn.

Trinkakvo

Baza premiso estas, ke ĉiuj klopodoj, kaj almenaŭ parto de la grandegaj monrimedoj, elspezataj cele al kontraŭterorisma milito, estu direktataj al forigo de la kaŭzoj de terorismo. Multe helpos politika, ekonomia kaj sociala evoluo tie, kie hodiaŭ la estiĝo de terorismo prezentas la ĉefan danĝeron. Tial nepros provizi interalie trinkakvon, sanprotekton kaj edukadon: rimedoj pli efikaj kontraŭ terorismo, ol milito.

Solvoj tiaj, tamen, kolizias kun manko de politika volo inter la reprezentantoj de nuna kapitalismo, kiuj nutris la radikojn de terorismo kaj kiuj nun ludas decidan rolon en mondaj aferoj. Ŝajnas, ke pluraj ŝtatoj, inkluzive de Usono, kiuj posedas la militan kaj ekonomian fortojn, preferas daŭrigi la kontraŭterorisman militon anstataŭ batali kontraŭ ties kaŭzoj.

Josef MENDL