La virino aperis ĉiam dum la granda interleciona paŭzo. Arjanov vidis ŝin de la fenestro sur la dua etaĝo. Nun, en la komenco de la printempo, ŝi ankoraŭ surhavis brunkoloran vintran mantelon, larĝan, ne laŭ siaj mezuroj. Ŝiaj longaj malhelaj haroj falis sur la ŝultrojn kiel flugiloj de hirundo. Videblis, ke ŝi estas bela. Ŝiaj grandaj helaj okuloj similis al maturaj orecaj vinberoj kaj ŝia vizaĝo estis iom pala kiel ĉina porcelano. Ŝia irmaniero memorigis la molajn movojn de kapreolo. Arjanov ne povis difini, kiomjara estas la virino, eble tridek aŭ tridek kvin. Ŝi staris kun levita kapo ĉe la lerneja barilo, aŭ vagis tien kaj reen ĉe la granda pordo. Ofte, oftege ŝi rigardis al la lernejaj fenestroj, kaj atendis la eksonoron de la sonorilo por la interleciona paŭzo.

Vintre kaj printempe, post la eksonoro de la sonorilo, la gelernantoj inundis la korton kiel malbarita rivero, kaj en la vasta areo kvazaŭ ekrampis sennombraj skaraboj. La virino, kiu staris ĉe la barilo, subite rekonsciiĝis, eniris la korton, kaj ekiris, rigardante dekstren kaj maldekstren. Ŝi ĉirkaŭiris la korton, ŝovis sin inter la gelernantoj, kaj finfine ŝi trovis tiun, kiun ŝi serĉis. Li estis Vasko de la klaso 7B, malalta, fragila knabo kun krispa hararo kaj brilaj okuloj kiel koloraj riveraj ŝtonetoj. La virino eltiris lin flanken, kaj longe ŝi parolis al li. Kun klinita kapo, senmova, Vasko aŭskultis ŝin. Kiam la sonorilo denove eksonoris por memorigi la lernantojn, ke la interleciona paŭzo finiĝis, Vasko kun la aliaj knaboj ekiris al la lerneja konstruaĵo. Liaj kunklasanoj komencis primoki lin, nomis lin „fileto de panjo” kaj „bebo” sed Vasko silentis, rigardis teren, ŝvita kaj ruĝa kiel elektra forno. Larmoj plenigis liajn helajn okulojn, sed li kunpremis la dentojn, kaj ne montris sian koleron. Ofte la infanoj estas ege kruelaj – meditis Arjanov.

La patrino de Vasko trapasis malrapide la grandan lernejan korton, kiu jam estis senhoma, kaj similis al raketa lanĉejo. Ŝi eliris tra la vasta pordo, kaj ekiris sur la straton preter la lernejo. Arjanov rigardis, dum ŝia malhela figuro malaperis malantaŭ la stratangulo. Li ne komprenis, kial la patrino de Vasko ĉiutage venas en la lernejon, kaj kion gravan ŝi diras al la filo dum la dudekminuta interleciona paŭzo. En la kapo de la instruisto ŝvebis diversaj supozoj, sed eĉ ne unu ŝajnis al li logika.

Vasko estis silentema, sinĝena knabo. Li evitis siajn samklasanojn, kaj tre malofte partoprenis en iliaj petoloj, konversacioj kaj incitetoj. Li bone lernis: ne estis perfekta lernanto, sed ankaŭ ne meza. Vasko penis en la lernado, tamen ofte dum la lernohoroj, liaj pensoj ŝvebis ie. Li strabis la nigran tabulon, sed evidente li flugis ien malproksimen.

Arjanov havis la strangan senton, ke li kaj Vasko similas unu al la alia. Kiam Arjanov estis knabo, lia patrino, kiel la patrino de Vasko, ege zorgis pri li. La patro de Arjanov forpasis, kiam Arjanov estis en la unua klaso de la baza lernejo, kaj li havis nek fraton, nek fratinon. Arjanov ne povis forgesi, ke lia patrino vekiĝis frue matene por kuiri por li teon kaj ŝmiri pantranĉaĵon per butero, kaj poste ŝi akompanis lin al la lernejo. Tiam Arjanov hontis, kaj li ne deziris, ke ŝi akompanu lin, sed la patrino estis ege obstina. Ĉiumatene, ĉu en neĝo ĉu en varmego, ŝi iris kun li ĝis la lerneja pordo. Nun Arjanov opiniis, ke por la patrino tio estis ia rito, ege grava rito. Ŝi certe ĝojis, ke li lernas, ke li estas diligenta lernanto, kaj ŝi nepre deziris helpi al li, instigi lin, aŭ eble ŝi provis gardi lin de io: ŝi maltrankviliĝis pri li. Ja, li estis ŝia sola infano, kaj ŝi timis perdi lin, sed tiam Arjanov ne komprenis tion, kaj li hontis pri la patrino. Tiam li opiniis sin aĝa, deziris esti memstara, kaj suferis, ĉar la aliaj knaboj primokis lin.

Kiam li estis lernanto en gimnazio, kaj se iam hazarde li malfruis vespere, lia patrino tuj iris serĉi lin ĉe liaj amikoj kaj samklasanoj. Tiam Arjanov deziris droni sub la tero pro honto. Pro la patrino li ne kuraĝis inviti knabinon al rendevuo, ĉar li ne sciis, kiel reagos la patrino, aŭ pli ĝuste li bone sciis, kaj tial li evitis knabinojn kaj amikojn, ĉar la patrino tuj diros, ke por li ŝi laboras de mateno ĝis vespero, por ke li estu sata kaj bone vestita, sed li promenas kun knabinoj, kaj li lasas ŝin sola hejme kun ŝiaj doloro kaj ĉagreno. Post tiuj ĉi riproĉoj pezaj kiel ŝtonoj, Arjanov sentis konsciencriproĉon, bruligis lin terura kulpo, kaj li estis preta al ĉio, nur ke la patrino ne suferu. Li ne povis trankvile aŭskulti ŝian turmentatan voĉon kaj rigardi ŝiajn dolorplenajn okulojn, en kiuj li vidis riproĉon. Li ne deziris, ke la patrino pensu, ke li ne zorgas pri ŝi, dum ŝi pretas doni sian vivon por li.

Nun, post tiom da jaroj, Arjanov jam komprenis, ke en la konduto de la patrino estis kruelo kaj egoismo, sed tiam, kiam li estis infano, li ne konsciis tion, kaj li suferis. Kiel stranga kaj nekomprenebla estas iam la patrina amo, li meditis. En la granda strebo helpi al siaj infanoj, la patrinoj ofte kripligas ilin, senkompate tranĉas iliajn flugilojn, kaj kiam venas la momento, ke la infanoj ekflugu, ili falas en abismon, kaj neniam plu sukcesas leviĝi al la firmamento. Kiu tamen klarigu tion al la patrinoj? Kiu diru al ili, ke tio, kion ili faras, estas malbona, kaj tiel ili ne helpas al siaj idoj?

Foje, post la interleciona paŭzo, Arjanov vokis Vaskon.

– Kial via patrino venas ĉiutage en la lernejon? – li demandis.

Vasko alrigardis la instruiston, kaj iĝis ruĝa, kvazaŭ seka dezerta vento subite trafus lin, sed nenion li respondis, kaj kelkajn sekundojn senmova li gapis al la tero.

– Bone, diru al via patrino veni al mi, mi deziras paroli kun ŝi – diris Arjanov.

La sekvantan tagon la patrino de Vasko venis en la lernejon. Arjanov invitis ŝin en la instruistan ĉambron, proponis al ŝi seĝon, sed ŝi restis staranta. Ŝi strabis lin streĉe kaj maltrankvile kiel mustelo en kaptilo, eble ŝi supozis, ke Arjanov plendos pri Vasko. Ŝi piedtretis kaj ĉirkaŭrigardis, kvazaŭ ŝi tre rapidus ien. Ŝiaj okuloj, kiuj similis al maturaj orecaj vinberoj, nun brilis vitrece.

– Sinjorino! – komencis Arjanov – Via filo estas bona lernanto, diligenta, kaj mi estas kontenta pri li, sed kial ĉiutage vi venas en la lernejon? Vasko jam lernas en la sepa klaso kaj estas sufiĉe aĝa...

Ŝi ne tuj respondis. Eble ŝi hezitis kion diri, sed subite ŝi firme ekparolis:

– Tio koncernas nur min. Mi estas lia patrino. Kiam li diras, ke li iras en la lernejon, mi devas kontroli, ĉu li vere estas en la lernejo.

Arjanov alrigardis ŝin mire, kaj nenion plu demandis.

– Mi estas lia patrino, kaj ne vi! – ŝi ripetis krude, turnis sin, kaj foriris. Eĉ „ĝis revido” ŝi ne diris. Arjanov akompanis ŝin ĝis la lerneja pordo. Kiam li revenis, Vasko staris antaŭ la klasĉambro kaj atendis lin.

– Vasko, kial vi estas ĉi tie? – demandis Arjanov.

– Sinjoro instruisto, – ekflustris la knabo – ne koleru kontraŭ panjo. Ŝi estas malsana. Mi ne koleras ŝin, ke ĉiutage ŝi venas en la lernejon, malgraŭ ke la knaboj min primokas ...

Arjanov alrigardis lin.

– Mi scias tion, Vasko – malrapide diris la instruisto.

Julian MODEST