Kredeble, unu el la plej mondkonataj protagonistoj de la makabra literaturo estas grafo Dracula (Drakulo). La romano, kiu portas kiel titolon la nomon de la terura grafo, apartenas al la ĝenro de verkaĵoj nomata „horor-literaturo”. Tiu ĝenro estis aparte populara en la 19a jarcento, precipe, sed ne ekskluzive, en angleparolantaj landoj. Inter verkistoj, kiuj praktikis tian ĝenron, estis la anglino Mary Shelley [mejri ŝeli] (Frankenstein, 1818); la usonano Edgar Allan Poe [po] (La falo de la domo Usher, 1839/40); la skoto R. L. Stevenson [stivansan] (D-ro Jekyll kaj s-ro Hyde, 1886); la irlandano Oscar Wilde [oska ŭajld] (La portreto de Dorian Gray, 1890) ktp. Iom pli ol hodiaŭ, tia makabra ĝenro estis en la 19a jarcento rigardata kiel serioza literaturo.

La romano DraculaDrakulo unue aperis en 1897 kaj ekde tiam ĝi estis tradukita en multajn lingvojn. (Se versio ekzistas en Esperanto, mi ne sukcesis trovi ĝin.) Tamen, verŝajne Drakulo estas pli universale konata pro la diversaj filmoj bazitaj sur la fama rakonto. La arta kvalito de la plimulto de tiuj filmoj estas multe pli malsupera ol tiu de la romano mem, kaj kelkaj estas nura populara sensaciaĵo, sen arta valoro.

La romano rakontas la historion de la grafo Drakulo, ĉefo de la vampiroj, kiu loĝas en soleca kastelo en Transilvanio. La aŭtoro prunteprenis la titolon de sia libro de la nomo de iu Vlad Tepes, ankaŭ nomita „Dracula” kaj kromnomita „Vlad la Palisumanto”, 15-jarcenta princo de Valaĥio, fifama pro sadisma krueleco.

La verkisto neniam vizitis Transilvanion, sed li iom konis legendojn kaj tradiciojn pri vampiroj kaj lupfantomoj, asociitaj kun tiu regiono. Fakte, la Drakulo de la romano neniel similas la historian Vlad. Tiu estas „malmorta” (angle: undead), estaĵo, kiu neniam mortos, kondiĉe ke li konstante renovigas sian vivforton per sorbo de la sango de homaj viktimoj.

Se per la romano kaj filmoj, kiuj portas tiun titolon, la nomo „Dracula” estas konata de vasta publiko, multe malpli konataj estas la nomo kaj vivo de ties aŭtoro. La naskiĝloko, en la 8a de novembro 1847, de Bram (Abraham) Stoker, estis n-ro 15, Marino Crescent, strato de elegantaj domoj en norda antaŭurbo de Dublino. Tie loĝis bonhavaj civitanoj de la irlanda ĉefurbo. Bram estis la tria el sep infanoj. Ĝis la aĝo de sep jaroj, li suferis de iu neidentigita malsano, kiu devigis lin resti en la lito. Li estis sinĝena kaj libroamanta knabo, sed dum siaj adoleskaj jaroj li iĝis altkreska, forta kaj sportema. Kiel studento ĉe la Universitata Kolegio de la Trinitato (Trinity College) en Dublino li gajnis famon kiel elstara atleto. Ekde sia knabeco li sonĝis pri verkista kariero, sed lia patro decidis, ke la juna viro sekvu lin kiel ŝtata funkciulo en la Dublina Kastelo, sidejo de la brita administrado en Irlando. Dum tiu periodo Stoker verkis eble utilan, sed apenaŭ interesan libron, kies titolo estis Devoj de sekretarioj ĉe la subaj kortumoj de Irlando. Tamen, dum siaj ok jaroj en la ŝtata servo li trovis tempon por verki diversajn rakontojn fantastajn kaj makabrajn. Li iĝis teatra kritikisto de dublina ĵurnalo kaj poste redaktoro de alia.

En 1878 Henry Irving, tiam la plej fama vira aktoro en Anglio, proponis al li la postenon de aktoro-direktoro de la teatro Lyceum en Londono. Stoker tuj forlasis sian okupon en Dublino, edziĝis, kaj translokiĝis al la brita ĉefurbo. Lia edzino estis Florence Balcombe [florens balkom], 19-jaraĝa belulino, kiu ĝis tiam estis fianĉino de la renoma verkisto Oscar Wilde, amiko de Stoker. Laŭŝajne Wilde ne sentis renkoron pri tiu aranĝo, kaj ilia amikeco daŭris. Ekde la juneco de la du viroj la familioj Wilde kaj Stoker havis intimajn amikajn rilatojn. Pro tio Bram konis la plej renomajn dublinajn verkistojn kaj intelektulojn.

Post unu jaro Florence naskis ilian unuan kaj solan filon, Noel. Kvankam la geedzoj restis kune, ilia unio iĝis pli ŝajna ol reala. Kiel Wilde, Bram komencis montri pli fortan inklinon al la vira sekso. Tion li malkaŝis en korespondado kun la usona poeto Walt Whitman [ŭolt hŭitman], kies poezio indikas similan tendencon.

Malgraŭ la postuloj de sia teatra posteno, Stoker trovis tempon por verki fikcion. Lia unua libro, Sub sunsubiro (1882), konsistis el ok tremigaj fe-rakontoj por infanoj. Lia unua romano La pasejo de la serpento aperis en 1890. Tamen, la ĉefverko de Bram Stoker, kaj la plej populara, estis Dracula, kiu ekde la momento de publikiĝo tutmonde furoris, kaj ankoraŭ nun estas legata.

La verkaro de Stoker spegulas ne nur lian seksan ambiguecon, sed ankaŭ la efikon de kelkaj iom makabraj influoj dum lia infaneco. Inter ili estis la tiama ĝenerala superstiĉo nutrita de keltaj legendoj kaj popolaj kredoj pri fantomoj, „malmortintoj” kaj similaj hororaĵoj, memoroj pri la Granda Malsato (1845-47) kaj la ĥolera epidemio, kiu sekvis ĝin. La patrino de Bram kutimis rakonti tiajn legendojn kaj historiojn al la junaj infanoj. Kvankam tio povas ŝajni nekonsilinda kaj iom bizara, rakontado de tiaj timigaj memoroj kaj tradiciaĵoj estis populara distraĵo en la tiama Irlando.

Stoker daŭrigis sian verkadon ĝis sia morto la 20an de aprilo 1912, sed neniu alia el liaj libroj atingis la famon kaj popularecon de Dracula.

Ekspozicio „La drakula sperto” troviĝas en West Wood Club, Clontarf, Dublino 3. Ĝi estas iom stranga miksaĵo de muzeo kaj amuzejo. Oni unue eniras galerion kun bildoj, dokumentoj kaj informoj pri la vivo kaj verkado de Stoker, poste longan tunelon de „hororaĵoj”, en kiu oni celas distri kaj teruri infanojn kaj plenkreskulojn per saltantaj kaj kriegantaj fantomoj kaj monstroj. Poste oni povas eniri du kinejojn montrantajn interesajn filmojn pri Stoker. Se oni ignoras la infanecan tunelon de teruraĵoj, valoras viziti la ekspozicion, kiu estas sufiĉe informplena. La lunarkforma strato, kie troviĝas la domo de la familio Stoker, ankoraŭ konservas iom de sia antaŭa eleganteco. Oni rekonas la naskiĝdomon per ĝia ruĝa pordo kaj per la numero 15 sur ĝi. Ĝi ne estas malfermita al la publiko.
Garbhan MACAOIDH