La 8an de novembro la prezidanto de la Franca Respubliko, uzante leĝon de 1955, dekretis „la esceptan staton sur la metropola teritorio” (tio estas sur la eŭropa parto de Francio). Tiun leĝon starigis la franca registaro de Edgar Faure [edgár for] en Alĝerio, kiam ĝi kontraŭbatalis la manifestaciojn antaŭ la sendependiĝo de la lando. Tian dekreton konis ankaŭ la geavoj en Francio, pro la invado de la germanaj armeoj. Sed eĉ dum majo 1968 la tiama registaro ne uzis ĝin. Francoj konis tian dekreton de franca registaro nur dum la revolucio de 1871, la Pariza Komunumo. Ĉu do okazas nun en Francio nova revolucio?

La unuajn tumultojn estigis la morto de du junuloj el pariza antaŭurbo. Por eviti policanojn, ili provis sin kaŝi en mortigan ŝirmejon: alt-tensian transformatoron. Kiel kutime en tiaj aferoj, la diroj de la policanoj kaj tiuj de la aliaj junuloj de la urbo malsimilas.

Sed ĉi-foje Francio konis kvazaŭan revolucion: ĝis 1400 aŭtoj bruligitaj dum unu nokto – post la parolado de la prezidanto – centoj da junuloj enkarcerigitaj, tumultoj ne nur en la ĉefurbo sed rapide en Marsejlo, Liono, Tuluzo, Strasburgo, Saint-Étienne. Norde, sude, ĉiu urbego konis la fajregojn, la alarmojn.

Kanajloj

Notindas, ke kelkajn tagojn antaŭ la tumultoj la ministro pri internaj aferoj, Nicolas Sarkozy [nikolá sarkozí], vizitis nokte la parizan antaŭurbon Argenteuil [arĵantéj], konatan pro ties oftaj malordoj, kaj diris antaŭ televidaj kameraoj, ke li „forbalaos la kanajlojn” kaj „purigos la urbojn per Kärcher” [kerĥer] (marko de akvoŝpruca purigmaŝino).

Sarkozy, dekstrulo kaj rivalo de la prezidanto, sin prezentas kiel iun, kiu parolas kiel la francoj, konas la problemojn de la popolo, kaj scias kiel solvi ĉion. Parolante tiel, li celis kiel kutime paroligi pri li, preparante la venontajn balotojn, sed fakte li blovis sur la fajron en la antaŭurboj.

Politikistoj

Direndas, ke la antaŭa registaro de ĉefministro Raffarin [rafarén] forigis la subvenciojn de la asocioj, kiuj en tiuj lokoj provas helpi la junulojn. Tiuj asocioj, apogataj de la maldekstraj registaroj, celas nek trovi laboron nek francigi eksterlandanojn aŭ francojn fremd-devenajn. Tamen ili ludas gravan socian rolon, ĉar ili estas la solaj lokoj, kie miloj da gejunuloj, forlasintaj la lernejon kaj senlaboraj, trovas aŭskultemajn homojn. Ili estas ĉefe la pruvo, ke la francaj politikistoj de la lastaj 30 jaroj fiaskis en siaj agadoj pri enmigrado, pri akcepto de eksterlandanoj, pri plenlaboro.

Direndas, ke tiuj antaŭurboj, kie vivas milionoj da francoj, estas nehomaj. En La Courneuve [la kurnév] konstruiĝis post la dua mondomilito turoj, kie loĝas po ĝis 3000 personoj. Proksimaj al tiamaj fabrikoj, ili estis ties dormejoj. Malaperis la fabrikoj en la 1980aj jaroj, sed la estroj de la nova liberala mondo purigis nek siajn uzinojn nek la dormejojn de siaj ekslaboristoj. Pro manko de mono malfacilas zorgi pri tiuj konstruaĵegoj, rapide kadukiĝantaj.

Homaj rajtoj

Direndas, ke veras la frazo: „Tiuj, kiuj bruligas, estas ofte viroj, junaj kaj el eksterlanda deveno.” Respondendas: „Viroj junaj el eksterlanda deveno ne trovas laboron, ne trovas loĝejon, ne povas eniri dancejon ...” pro la antaŭnomo (Mohamed aŭ Narcisse), pro la koloro de la vizaĝo. Kaj ĉio ĉi en Francio, lando de la homaj rajtoj.

Direndas, ke la francoj provis ĉiujn eblajn politikajn kombinojn dum la lastaj 30 jaroj: maldekstra prezidanto (Mitterrand [miterán]) kun maldekstra parlamento, poste kun dekstra parlamento (ĉefministro Chirac [ŝirák]), poste dekstra prezidanto (Chirac) kun dekstra parlamento, poste kun maldekstra (ĉefministro Jospin [ĵospén]), fine kvazaŭa „registaro de nacia unuiĝo”, dekstruloj kaj maldekstruloj, elektante Chirac kontraŭ la faŝismema Le Pen. Ĉio fiaskis: nek pliboniĝo de la kondiĉoj de laboro, nek de la socia vivo. Malaperas la laboro, malaperas la pensioj.

Sindikatoj

Homoj vivas en malnovaj kaj aĉaj loĝejoj, sen iu ajn espero pri boniĝo, sen iu ajn espero trovi laboron krom kelkajn aĉajn, sen trovi iun ajn akceptemon en la socio. Kio perdotas por ili? Nenio. Kiu parolas ilianome en la parlamento? Neniu bruna vizaĝo inter la deputitoj. Kiu postulas por ili ĉe la sindikatoj? Neniu bruna vizaĝo ankaŭ tie. Kiu estras la tumultojn? Neniu. Revolucio havas, se ne estrojn, almenaŭ projektojn, idealojn. Revolucio? Ne, nur kolerego.

Kolerego kontraŭ socio, kiu ripetadas afiŝe, televide, radie, rete „aĉetu Nike, Chevignon, Bullrot”, sed ne donas al ili la kapablon akiri tiujn luksajn varojn: sen laboro mankas mono. Kolerego, ĉar kiam ili provas trovi tiun monon, oni punas ilin: evidente, ĉar ŝakrado de drogo, de ŝtelaĵoj restas kontraŭleĝa. Tiuj junuloj ne provas krei novan mondon, ili nur serĉas eniri la reklaman mondon de Nike kaj aliaj. Tiun vivon de facileco, de eterna juneco inter belegaj aŭtoj kaj amindaj virinoj, jen kion ili volas. Ili ne kulpas pro tio: ili estas nur eraroj en nia socio de aĉetemo, de adorado al eterna kreskado de la ekonomio.

Eksterleĝuloj

Tial la respondo de la franca registaro estas pli bone komprenebla. Antaŭ revoluciuloj oni povas kapti la estrojn, la pensantojn, oni povas eventuale diskuti. Kontraŭ „eraroj” de la sistemo oni devas rapide bremsi la ardojn, obeigi la eksterleĝulojn. Kaj la aliaj ne moviĝu, aŭ ...

La francoj estas antaŭvideblaj por neniu, jam de kelkaj jaroj. Ili sciis forĵeti la eŭropan ekstreme liberalan konstitucion, kontraŭ la volo de preskaŭ ĉiuj francaj politikistoj kaj ĵurnalistoj. Same en Nederlando. Ekster la tradicia politika kampo agas asocioj, novaj fortoj, kiuj planas alian mondon, aliajn solvojn.

Civilizacio

Evidentas, ke nenia politika solvo funkcios en la nuna sistemo. Dum firmao povas forpeli la laboristojn, kiun ĝi ne plu bezonas, la socio ne povas tiel facile malaperigi la civitanojn, kiuj ne plu havas socian rolon post la malapero de sia laboro. Ankaŭ en Grekio kaj en Belgio samtempe ekbrulis aŭtoj. Francio ne estas izolita problemo, sed nur la unua granda elmontro de la ĝenerala malbona stato de nia civilizacio. La sovaĝa kapitalisma sistemo estas montranta siajn limojn.

Kio okazas en Francio ne estas revolucio, sed nur signalo, ke ĝi povas alveni. Ĉie.

Christian PINARD