Je la dua posttagmeze, post seshora deĵoro antaŭ la damnita komputilo, Mikela eliris de la oficejo kaj rapidpaŝis al la proksima rapidmanĝejo VEG-SAN. Ŝi hastis pro pluraj taskoj de la tago: je la tria rendevuo kun sia advokato ĉe la alia urboflanko, je la kvina inaŭguro de ekspozicio en la galerio EKIDEOJ, je la sepa ĵudo-kurso ĉe la gimnastikejo SUNLEVIĜO ... Plenŝtopita posttagmezo, kiel ĉiam. Do nepenseble reveni hejmen por manĝi. Oni kontentiĝu pri la kutima rapidmanĝejo, kiun cetere ŝi ŝatas pro ĝia vegetarana kuirejo, garantiite ekologia.

Mikela eniris, enviciĝis antaŭ la servotablo kaj kontente rimarkis la ĉeeston de manĝaĵo de ŝi multe ŝatata: fundoj de artiŝokoj farĉitaj per maĉitaj fungoj, vera bongustega frandaĵo, specialaĵo de la restoracio. Ŝi plenigis teleron per dekduo da artiŝokoj, superŝutis ilin per la aroma konsomeo kaj, post esplora ĉirkaŭrigardo, atingis liberan tablon. Sur ĝin ŝi demetis la pleton, alkroĉis sian mantekon al la seĝodorso kaj sidiĝis, antaŭgustumante la amatan frandaĵon.

Sed jen malagrablaĵo: ŝi forgesis preni forketon. Estante kapabla kaj preciza virino, ŝi malamis tiajn malatentojn. Hodiaŭ mi stultas, ŝi pensis. Ĉagrenite ŝi reiris al la servotablo, nun okupita de vico da klientoj. Post kelkminuta nervoziga reviciĝo ŝi fine havigis al si forketon kaj reatingis sian manĝolokon kaj tie ... senmoviĝis pro la surprizo, preskaŭ ne povante kredi al propraj okuloj. Ĉar ĉe la kontraŭa flanko de la tablo, ĝuste antaŭ ŝia telero, trankvile sidis mezaĝa belstatura negro! Kiu eĉ estis proksimiginta al si la teleron, kaj estis evidente pretiĝanta ekmanĝi ties enhavon, kvazaŭ ĝi estus lia propraĵo!

Je la unua momento Mikelan skuis forta indigno. Nu, vidu kian aferon! ĉu eblas io simila?! Ŝi jam estis protestonta ... sed ne povis: ŝian rigardon rekte renkontis la okuloj de la negro: grandaj lumaj okuloj tiel pacaj, tiel bonvole ridetantaj, ke malamika sinteno montriĝis tute neoportuna.

Rapida esploro certigis ŝin pri la senduba civilizo de la negro: li vestis simplan konvenan ĵerzon, ĉe kies supro aperis blanka ĉemizkolumo: preterlasante lian haŭtkoloron, li povus esti iu ajn indiĝena oficisto, tiom pli, ke sur la apuda seĝo li estis apoginta oficistan ledan tekon.

Eble senvola miskompreno, pensis Mikela, kaj pretiĝis klarigi la aferon ... sed ne povis. Per afabla gesto la negro indikis al ŝi la kontraŭan seĝon, evidente invitante ŝin sidi. Liaj movoj estis amikecaj, senstreĉaj, eĉ elegantaj; ŝi ne povis rifuzi. Preskaŭ senvole ŝi trovis sin sidanta rekte antaŭ li, kaj antaŭ sia telero, kiu troviĝis proksimume je la mezo de la tablo, sed nun iom pli proksima al li ol al ŝi. La tuta sceno disvolviĝis en plena silento: vortoj superfluis.

Nun de Mikela, sociema verva virino, malaperis ĉia indigno, anstataŭite de surprizo, scivolemo kaj, jes, eĉ ia amuziĝa kompliceco, kvazaŭ temus pri ludo. La simpatia aspekto de la negro, lia evidenta sendanĝereco, kaj la humura situacio tiklis ŝin. Verŝajne li ne havas monon por pagi la manĝon, ŝi pensis. Nenio grava, ne pro tio mi fastos. Sen rompi la silenton, jam iĝintan ludregulo, ridetante ŝi proksimigis al si la pleton, per la forko enpikis artiŝokon kaj portis ĝin al sia delikata rozkolora buŝeto, ĝin mordetante kun evidenta plezuro: unua ludmovo.

La negro ne prokrastis la kontraŭmovon: same ridetante, per milda, timema movo, li remetis la teleron ekzakte centre de la tablo, kaj imitante ŝian geston, siavice enpikis alian artiŝokon kaj senĝene enbuŝigis ĝin tutan tra siaj dikaj lipoj brilnigraj kiel polurita ebono.

Nu, li jam havis forketon preta, pensis Mikela, do ĉio estis programita. Sed tio, anstataŭ rekolerigi ŝin, pliintensigis ŝian amuziĝon. Bone, mi memvole nutras negron sen esti perfortata, ŝi gaje pensis, tio almenaŭ impresos mian patrinon!

Mikela ne havis grandan sperton pri negroj. Ŝi ŝanceliĝis inter du kontraŭaj skoloj: unuaflanke la patrino, de ĉiam ligita al dekstreca movado, daŭre furiozis kontraŭ „tiuj simioj, kiuj venas por ŝteli nian laboron kaj perforti nin virinojn”; duaflanke la ĉiutaga socia sperto. En Satandonja la negroj delonge plimultiĝis; en la oficejo de Mikela laboris senegalanino, en la ĵudo-kurso partoprenis du niĝerianoj; surstrate, en superbazaroj, kinejoj, lernejoj svarmis vizaĝoj kun ĉiuj nuancoj de nigreco; ilia konduto, tute normala: nur maniulo povus ankoraŭ dubi pri ilia egalrajta civitaneco. Pro tio en Mikela, kiu intense frekventis la socian vivon, la patrinaj ideoj jam ne plu efikis. Escepte de unu apartaĵo: la vorto „negro”. Ŝi konstante uzis ĝin. Ŝi diris „la negrino el la oficejo ...”, „la du negroj el la ĵudo-kurso ...” Iafoje ŝia edzo rimarkis: „Tiu vorto elvokas negativan nuancon, prefere nomu ilin ‚nigruloj’, samkiel vi estas ‚blankulino’.” „Ne,” ŝi protestis, „mi ĉiam diros ‚negroj’: tiaj ili estas, eviti tiun vorton estas hipokrite!” Nu, faru laŭplaĉe, diris la edzo ŝultrumante.

Kaj nun la „negro”, ŝia silenta ludkomplico, formanĝinte duonon de la artiŝokoj, prenas la malplenan teleron, mansignas ke ŝi atendu, kaj post nemulte revenas kun telero da kukurbetoj je petroselo, kiun li demetas sur la tablocentron. La ludo rekomenciĝas, la kukurbetoj malaperas en la du diverskolorajn buŝojn tute same kiel la artiŝokoj, kun egala plezuro. Post kio la negro releviĝas, ĉi-foje por foriri. Li prenas sian tekon, silente salutas la blankulinon per larĝa rideto kaj eleganta kliniĝo, kaj rapide foriras. Mikela, superinte la surprizon, decidas siavice foriri. Per la mano ŝi serĉas la mantekon, sed ... ĝi ne plu troviĝas ĉe la seĝodorso! „Kio?! Do tiu negro ...” Ŝi jam estas krionta : „Kaptu la ŝteliston!” ... sed blokiĝas: per la okulvosto ŝi ekvidas sian mantekon pendanta de alia seĝodorso, du tablojn malantaŭ sia sidloko; kaj sur tiu tablo troviĝas pleto kun telero da artiŝokoj jam malvarmaj, kaj sur tiu pleto ne vidiĝas forketo ...

Fulmrapide ŝi ekkonscias pri tio, kio okazis. Ne la negro manĝis de ŝia telero, sed ŝi manĝis de la lia; kaj aldone ŝi ricevis kromfrandaĵon: ĉio senpage!

La evento pensigis ŝin dum la tuta posttagmezo.

Vespere, en la litĉambro, ŝi diris al la edzo: „Hodiaŭ trafis min kurioza okazo: nigrulo regalis min per bongusta manĝo!” „Ĉu nigrulo?” surprizite demandis la edzo. „Jes, simpatia, ĝentila nigrulo” ŝi konfirmis.

Sen Rodin
Pliaj noveloj de Sen Rodin baldaŭ aperos ĉe FEL en la verko Bildoj pri norda lando kaj aliaj rakontoj.