Senkaŝa sinnudigo

Ĉe serioza recenzisto oni supozas objektivecon aŭ almenaŭ strebadon al ĝi. Sed recenzi prilingvan libron estas, verŝajne, la plej tikla ekzerco, ĉar neniu kapablas esti tute objektiva pri tio; ĉiu havas propran sintenon, plej bone scias kaj juĝas sin plej kompetenta pri sia lingvo. Iuj – inter tiuj estas mi – pensas, ke la fundamenta gramatiko estas kompleta kaj sufiĉa, aŭ ke ĉiu gramatika problemo estas reduktebla al ĝi; aliaj, ke la vera esperanta gramatiko troviĝas en aliaj nunaj aŭ estontaj dikaj libroj.

Povas esti utile reemfazi, ke unu el la malmultaj karakterizoj, kiuj distingas planlingvon disde naciaj lingvoj, estas la fakto, ke en la planlingvoj la gramatiko ekzistas antaŭ la lingvo mem, la gramatiko naskas la lingvon. Kontraŭe, en la naciaj lingvoj la gramatiko estas klopodo kapti la ekzistantan (skriban aŭ parolan) lingvon en korseton da reguloj, kiuj tiel faciligas la lernadon de tiu lingvo. La gramatiko vere ne estas produkto de la Bona Dio, kaj Bertilo, verŝajne, konsentos, krom se li havas sekretajn ambiciojn pli altajn ol mi supozas. Do, ĉe ni ankaŭ postfundamenta gramatiko povas ekzisti, interalie kiel priskribo de fakta lingvouzo, kiel priskribo de la praktika solvado de tiklaj kazoj, de problemetoj, kiuj ne eksplicite estas traktitaj en la baza gramatiko! Cetere, mi konas kaj ofte (re)legis la lingvan respondon 140an, kie Zamenhof klare esprimas sian scion, ke ĉiam la homo kapablos lingve serpentumi.

Ĉu ne jam li diris en Proverbaro, ke plena objektiveco ne estas de tiu ĉi mondo? Se ne ... li hazarde forgesis diri.

Konklude: Sentu vin tute libera malakcepti mian vidpunkton, mi klopodos, tamen, honeste balanciĝi kaj rigardi ambaŭ pesiltelerojn.

Strategio

Por verki kompletan analizan recenzon mi bezonus, kompreneble, pli da spaco ol la tutan dikan Pomegon. Pomego??? Nu, ja, klare la aŭtoro instigas nin – ĉu modeste, ĉu ruze? – nomi sian gramatikon Pomego. Li diras tion en la teksto, sed ankaŭ pere de bildo sur la librojaketo kaj durkovrilo. Estu tiel! Li sekvas tie la Zamenhofan regulon, ke lingvo absolute logika kaj tute sen idiotismoj estus lingvo senviva kaj tro peza. Mi supozas, ke la termino jam enradikiĝis per la elektronika versio.

Mia aliro estos jena: mi elektis kelkajn lastatempe renkontitajn gramatikajn ĝenaĵojn kaj esploros, ĉu ili estas traktitaj en la Pomego, kiel ili estas traktitaj kaj ĉu ili estas facile kaj rapide elfoseblaj, sen ke oni por tio trafoliumu la libron dum kelkaj horoj. Pomego ja nepre devos esti tia konsultverko, pli ol studlibro.

Nepraj helpiloj kaj gvidiloj do devas esti la enhavtabelo kaj la eventuala indekso. Kaj? Trifoje haleluja! Due, ĉar tuj estas al mi klare, en kiu paĝo mi espereble trovos miajn ses respondojn, trie, ĉar la indekso, tre ampleksa kaj klara, konfirmas mian supozon, kaj unue – nun eĉ Haleluja majuskla – ĉar Bertilo regalas nin per gramatiko, adaptita al, kaj deduktita el, ĝia lingvo! La terminologio estas logika kaj klara ... li uzas la ankaŭ PIV-ajn terminojn o-vortoj, a-vortoj, ... traktas rolmontrilojn, kunligajn vortojn, frazrolojn, difinajn vortojn. Iuj terminoj do estas nur en Esperanto-gramatiko uzeblaj, kaj jen, tiel devas esti! kaj devus esti ankaŭ por naciaj lingvoj, anstataŭ facilanime ĉion vole-nevole konstrui surbaze de klasika gramatiko, taŭga nur por klasika lingvo. En la libro troviĝas – ĉu por kontentigi pedantulojn? – gramatika vortareto, kie oni retrovos ankaŭ la tradiciajn terminojn.

Ĉu ne jam la majstro diris en Proverbaro: inter esperantistoj kriu esperante? Se ne ... li hazarde forgesis.

Konklude: Kiel li promesis, la libro ne estas nur por specialistoj, sed por ĉiutagaj esperantistoj. Tamen ankaŭ specialistoj trovos laŭ sia(j) gusto(j).

Elparolo

Iom antaŭe mi uzis la vorton „enhavtabelo”. Persone mi preferas enhavotabelo, ĉar plejmulto de la esperantistoj prononcus la sentransvokalan vorton kiel enhaftabelo. Tio ne tro gravas, ĉar ĝi ne kondukas al iu ajn miskompreno, kaj naŭdek elcentoj de la parolantoj eĉ ne kapablas kompreni aŭ eĉ akcepti, ke ili prononcas ne v sed f, kiel tre multaj daŭre eldiras set, sup kaj aput kaj ili eĉ restas konvinkitaj, ke ili klare diris sed, subapud. Ŝajne, Zamenhof sciis tion, kaj tamen enkondukis la vorton absolute kaj ne apsolute (aŭ abzolute). Kialoj pravaj estas facile diveneblaj.

Tamen min ĝenas zub, zed/zet, zupo. Ĝenas min, ke iuj manĝas la zupon. Kion diras Pomego? Nu, ĝi konstatas, ke tiaj elparoloj uziĝas; diras, ke iuj estas neĝustaj sed praktike akceptataj, ĉar ili ne kaŭzas miskomprenojn ... kaj por iuj kazoj konsilas eviti ilin. Klare Pomego diras, ke por tio ne ekzistas reguloj kaj ke oni faru laŭplaĉe. Eble iom tro pragmatisma sinteno, eble tro facila submeto al la homa facilamo? Oni foje komparu la nunan esperantan prononcon de iuj popoloj kun la antaŭa! Aliflanke, mi, tamen, ne pensas, ke tiun progreson ni dankas al severaj reguloj.

Traktitaj estas ankaŭ kromakcentoj, distingaj paŭzetoj, duoblaj literoj, mallongigoj kaj elparolo de ne-esperantaj vortoj. Mi ne trovis, bedaŭrinde, traktadon de la ebleco de transira o-vokalo en kunmetitaj vortoj, por eviti, ke esperantistoj parolu montlingvon (kun t, kaj plej ofte sola akcento sur mont).

Mi ne tute akordiĝas kun la konstato bertila, ke oni prononcas (prononcu) duoblajn konsonantojn duoble, ĉar praktike oni uzas glotigitan konsonanton kiel en la itala kaj la japana, sed restas, eĉ en rapida parolo, rekoneble, ke temas pri duobla konsonanto (aŭ almenaŭ ĝi diferencas de la unuopa). Cetere, temas pli pri vortuzo ol pri baza afero. Sed mi aplaŭdas la konsilon, ke oni uzu duoblajn konsonantojn nur en kunmetitaj vortoj kaj en propraj nomoj (se necese). Mi aldonus ankaŭ la mencion, ke ofte oni povas eviti ilin pere de transira vokalo.

Karakteriza en la traktado, kaj laŭdinda, estas la Zamenhofeca toleremo kaj malemo al trudado de nepre obeendaj reguloj. Tia toleremo kaj preteco akcepti diversajn eblecojn estas tre nekutima en gramatikaj libroj sed esenca, laŭ mi, en Esperanto. Eble ĝi estas unu el la plej gravaj bazoj de nia fundamento kaj nepra kondiĉo por lingva sukceso. Kutime en gramatikoj regas la venĝema, regulema, punema, ordonema dio de la malnova testamento, ĉe ni regas la komprenema, bona, bonvola dio de la nova.

Ĉu ne jam Zamenhof diris en Proverbaro, ke al ĉiu lingvoteritorio sia dio? Se ne ... li hazarde forgesis.

Konklude: Tre kompleta traktado, tolerema kun amikeca atentigo pri atingebla korekteco.

Valento de verboj

Gramatiklibroj ĝenerale uzas multe da paĝoj por klarigi transitivecon kaj netransitivecon... aŭ, laŭ la pli klara terminologio bertila objektajn kaj senobjektajn verbojn, sed plej ofte ili forgesas mencii, ke ekzistas ankaŭ nulvalentaj verboj, sensubjektaj verboj. Antaŭ iom da tempo estis interesaj diskutoj pri tio en la reto. Grava estas tiu fakto, ĉar ĝi klarigas, ke *frostinta/frostita lago ne eblas, ĉar frosti estas (normale) sensubjekta, do lago ne povas esti subjekto (aŭ objekto) de frosti.

Pomego traktas la temon, sed la listo de verboj povus esti pli vasta (mankas la indiko, ke normale ĉiuj verboj pri vetersituacioj estas sensubjektaj) kaj mankas la rimarko pri la adjektiva aktiva participo. Ĝi povus ankaŭ pli klare atentigi, ke ĉe adjektiva aktiva participo la koncerna substantivo estas subjekto de la verbo, dum ĉe pasiva ĝi estas ĝia objekto.

Sed ĉu Zamenhof ne jam diris en Proverbaro ke ankaŭ verbo nulvalenta povas esti talenta? Se ne... li hazarde forgesis.

Konklude: Kompletigoj estas eblaj, sed granda helpo en tio sendube estos la elektronika versio. Gramatiko, kiu enhavas ĝuste ĉiujn esprimojn kaj frazojn kiujn oni volas uzi... neniam ekzistos, kvankam iuj ĝuste tion deziras.

Ĉu anarĥiismo regas?

Oni povus esti tentata al la konkludo, ke Pomego estas anarĥiisma, ĉar ĝi lasas tro da libero. Tiu ideo, tamen, estus falsa. Bertilo deklaras sin fundamentisto (en la dua senco de PIV2005) kaj klare klopodas redukti ĉiujn problemetojn al la fundamentaj reguloj. Tiam oni alvenas ĉe la toleremo de Zamenhof, kiu vidis la lingvon kiel universalan interkomprenilon. Se via kunparolanto komprenas vin, same bone kiel en sia propra nacia lingvo (kio do ne nepre estas perfekte!), tiam ĉio estas en ordo. Superfluan n ne ĝenos kaj kompensos iu mankanta. Kaj la kazoj, kie severa regulo obeenda necesas, estas tre klare indikitaj. Kun iom da troigo oni povus diri, ke la libro alportas nenion novan. Kie estas do la utilo? Nu, mi estas tre kontenta havi ĝin, ĉar mia logiko, la homa logiko, ofte devojiĝas, ofte sekvas strangajn vojojn. Iam mi bezonis kelkajn tagojn por solvi la simplan problemon de la *frosti(n)ta lago, kaj mi ne hontas konfesi tion. Kiam mi trovis, per rezonado, la solvon, ĝi ja estis treege logika kaj klara. Sed neniu homo estas neerarema. Cetere, tiu fama lago estas kelkfoje trovebla en la bertila datenaro (ne en Pomego!).

Ĉu jam Zamenhof diris en Proverbaro, ke al pacienca serĉanto ĉiam venas trovitaĵo? Se ne, li hazarde forgesis.

Konklude: Se daŭra streĉiga pensado ne estas via ŝatokupo, se vi deziras sekuran havenon por ankri vian ŝipon, vi trovos amikon en Pomego.

Elŝimigo de Fundamento

Esperanta gramatiko tuj montras sian sintenon al la Fundamento: aŭ ĝi tutsimple ignoras ĝin, aŭ ĝi montras ĝin kiel historian (hontindan?) ruinaĵon, aŭ ĝi serioze prezentas ĝin. Pomego serioze konsideras ĝin, daŭre en la teksto (multaj ekzemploj ankaŭ estas prenitaj el la Fundamento, kaj por ĉiu prunteprenita frazo la fonto estas klare indikita) kaj ankaŭ en la plena prezento de ĝi, en fina ĉapitro sed komplete (tio signifas kun listigo de ĉiuj gramatikaj elementoj/reguloj el la ekzercaro). Mi konstatis, ke multaj junaj esperantistoj estas tute ne informitaj pri la Fundamento kaj tute ne konas ĝin.

Kaj ĉu Zamenhof ne proverbis ke nekonate, neamate? Se ne, li hazarde forgesis.

Konklude: Pomego estas plene fundamentobea libro. La solaj lokoj, kie la aŭtoro deklaras iun formon erara, estas kiam iu formo vere estas nefundamenta, en plej strikta senco.

Bibliaj tekstoj

Iuj rimarkigos, ke mi uzis iom bibliecan stilon por priskribi laikecan verkon. Nu, vole-nevole la verko iĝos biblio por pluraj sekvontaj generacioj kaj sendube evoluos plie. Ĝi ne enombrigos PAG, ĉar tiu restos verko por gramatikemuloj, kiuj precipe deziras esplori, kiel oni en Esperanto povas redoni la serpentumaĵojn kaj fajnaĵojn de multaj naciaj lingvoj. PAG estas antaŭ ĉio, almenaŭ laŭ mi, klopodo de universala gramatiko pli ol pure esperanta. La pomo, cetere, igas min pensi pri la ĝardeno de Edeno, kien Adamo kaj Evo estis forsenditaj pro simpla unusola mordo de pometo. Ni, kontraŭe, ricevas Pomegon kaj enirbileton de paradizo, paradizo, kie oni respondas plej grandan parton de niaj demandoj. Kaj, cetere, la Majstro diris en Proverbaro, ke oni lasu al ĉiu sian maroton, aŭ se ne ... li hazarde forgesis.

Kompleza Ekonomika Kvalito

Mi komence demandis min, ĉu eble mia banko estas sponsoro de Pomego, ĉar mia banko uzas pomon – tamen kun formordita kavaĵo – kiel rekonŝildon. La prezo de la libro estas pli malalta ol tio, kion vi elspezus per elprintado de la elektronika versio (krom se vi havas la eblecon ŝteli la printadon en via firmao). Do nepre rapide mendu ĝin, eĉ se vi absolute ĉion scias pri gramatiko. Neniu valida kialo por ne fari tion estas imagebla.

Ĉu ne jam Zamenhof diris en Proverbaro, ke avarulo kaj porko estas bonaj nur post la morto? Ne! Li ne diris tion! Li, amuze, misskribis kaj kalumniis malavarulon!

Nepre aĉetinda verko por absolute ĉiu, eĉ se gramatiko ne estas via maroto.

Petro DESMET'
Bertilo Wennergren: Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko. Eld. ELNA, El Cerrito, 2006. 696 paĝoj kudre binditaj. ISBN 0-939785-07-2.
Por mendi, vi krozu al la Retbutiko.