Malto estas malgranda lando, pri kies ekzisto eŭropanoj apenaŭ konsciis, kaj scivole interesiĝis pri ĝi okaze de la alveno de la mediteranea insulo en la Eŭropan Union. La Esperanto-movado, tamen, naskiĝis en Malto jam en la plej unuaj jaroj de la dudeka jarcento, samtempe kun la movado en Italio kaj Anglio. Maltanoj fieris pri ĉi tiu tre frua ĉeesto en la internacia etoso: la unuaj grupoj en Msida kaj en La-Valeto estis fonditaj en 1903. La movadon ĉefe starigis kuracisto Gustav Busuttil, esperantisto ekde 1903, numero 8831 de la zamenhofa adresaro, reprezentanto de la malta esperantistaro en Bulonjo kaj tie elektita en la Lingvan Komitaton, en kiu li membris ĝis sia morto en 1928. Alia tre frutempa kunulo estis apotekisto Arkanĝelo Agius; tre agema propagandisto estis farmaciisto kaj notario Aŭgusto Levanzin, numero 12925 de la zamenhofa adresaro, kiu instruadis la lingvon en diversaj vesperaj kursoj kaj starigis plurajn Esperanto-grupojn. Levanzin poste transiris al Ido ĉirkaŭ 1912-1913, kvankam samtempe li ankoraŭ instruis Esperanton.

La unua malta esperantisto, se tiel nomi personon, kiu lernis aŭtodidakte la lingvon kaj tute ne partoprenis la movadon, estis la nacia poeto, pastro, poste monsinjoro, Dun Karm (pseŭdonimo de Carmelo Psaila), kiu verkis diversajn poemarojn antaŭe en la itala, poste en la malta kaj ununuran mallongan poeziaĵon en Esperanto, Penso printempa, datitan jam la 1an de aprilo 1901. Li neniam membris en Esperanto-grupoj, sed multegajn jarojn poste, en 1961, renkontiĝis kun membro de la Malta Esperanto-Societo kaj mem donacis kopion de sia poeziaĵo.

La fadenon de ĉi miksita poezio itala, malta, Esperanta plene daŭrigas la sanitara inspektoro Carmel Mallia, nun 78-jara, kiu per la nuna verko atingas sian kvaran poemlibron. Mallia akiris meritojn ankaŭ en la historia kampo: li verkis tre kompetente dokumentitan artikolon, Historio de la Esperanto-movado en Malto, aperintan en la Eseoj memore al Ivo Lapenna (2001), kaj nur al li ni ŝuldas la elementojn, konatajn pri tiu temo. Redaktoro kaj tradukinto de la Antologio de Maltaj poetoj, li fondis en 1986 kaj redaktis dum kvar jaroj revuon pri la malta poezio, kiu estas daŭre aperigata de la Societo de la Maltaj Poetoj, kaj ankaŭ duan, kiu vivis tri jarojn. Verkinto en la malta de libro pri Zamenhof, inspirita de la biografio verkita de Boulton, tradukinto en la maltan de la Zagreba kurso kaj de la Sekelj-verko Kumeŭaŭa, verkinto de eseo pri la paraleleco inter Dun Karm kaj Zamenhof, aperinta en Klaro kaj elasto, la festlibro por Fernando de Diego aperinta ĉe Iltis en 2003; verkinto de studo pri la spirita itinero de Dun Karm (2003), tradukinto el la malta de la eposo La Malta Epopeo de V. M. Pellegrini, Mallia estas prave honora membro de la Societo de la Maltaj Poetoj. Preskaŭ nur li peris al la esperantlingva publiko la maltan kulturon, apenaŭ konatan ekster la insulaj rifoj, kaj estas honoro por la Akademio de Esperanto, ke tiel elstara personeco membras en ĝi jam de 1995.

La nuna poemaro montras pli intiman inspiron kompare kun la antaŭaj verskolektoj. Kvankam plejmulto ne havas daton (kelkaj poemoj indikas jaron 2004), la plej granda parto estis verkita en la lastaj du-tri jaroj. Poeto ĉiam akravida, sed kun iom distanca rigardopunkto. Kelkio respektas la tradiciajn strofojn, sed pluro estas vere distre verkita, kun nefiksa, tamen preskaŭ abrupte aperanta, rimo, kaj kun ondanta ritmo: Mallia vere eksidis kaj „paŭze manĝetis”, kiel li mem konsilas al persono, kies pensoj zigzagas, kaj verkis, kiel li mem diras, „resumon de l' mio”. Ne ĉio facilas ĉe unualega kompreno: pensoj kelkfoje kirliĝas ŝajne senfadene. Temas pri momentaj impresoj, pri postkurataj, eĉ ni diru postflugataj, pensoj, malprecizaj, malnete konturitaj; ne gravas, poezio estas ĝuste por esprimi liberon:

Kiam la suno malaperos kaj noktiĝos,
kiam neniu sono bruos kaj neniu vizaĝo serpentumos tra la stratoj,
sciu, ke foriris ulo por ripozi
kaj liberi for de la naŭza etoso de fermitaj pordoj.
Ne grumblu, ne malesperu,
ĉar la vivo senfinos
ĉiam ŝanĝiĝanta en ion novan.

Mallia sentas sin jam alveninta al la konkludo de la vivo, do li rajtas rigardi serene al la pasinto, tamen ankoraŭ kun malfermiteco ankaŭ al la estonto:

[...] mi klopodas naĝi
ĝis la morgaŭa tempesto-furoro
kiu post rapida hajlo – kaj vento-blovminaco –
kvietige silentigos
miajn hieraŭon kaj hodiaŭon.

Aŭ, eĉ pli klare:

Foriras lante mi sur remboato
kiel nubet' senzorga trans la bluo
[...]
Zigzage-rekte, certa aŭ dubema,
mi remas tra la ŝtormo, tra l' sereno;
nenio min timigas aŭ forĉasas;
min ĉarmas la forir' liber-senskema.

Mallia alproksimiĝas al la japana poezio per kvindek hajkoj kaj kvindek tankaoj, montrante plenan kapablon kompaktigi en malpli ol dudek silaboj impreson, maksimon, humuron:

Ĝis la revido
certe en eterneco
post tera mito

Eĉ Paradizo
kverelas kun Infero;
kie la krizo?

Mallia ne estas regula vizitanto de kongresoj, tial liaj humuro, ĉarmo kaj modesteco ne estas tre konataj de la vasta publiko. Do tre bonvena estas lia nuna verko, kiun ornamas kelkaj trafaj ilustraĵoj, kaj el kies dorsa kovrilpaĝo salutas nin lia rideto.

Carlo MINNAJA
Carmel Mallia: Distre-libere. Eldonis Malta Esperanto-Societo, 2005. 68 paĝoj broŝuritaj.