Promeni tra la padoj de interlingvistiko ĉiam estas minimume kurioza kaj instrua aventuro. Kurioza, ĉar oni per ĝi estas enkondukita en la mirigan historion de homoj, kiuj, ĉu pro pure filozofiaj konsideroj, ĉu pro praktikaj celoj, kreis lingvojn aŭ teoriumis pri ĝiaj diversaj aspektoj kaj eblecoj. Instrua, inter alie, ĉar, se temas pri internaciaj lingvoj, ĝi montras, inter alie, ke tiuj ĉiam varias tra la historio laŭ politikaj kaj ekonomiaj cirkonstancoj (hodiaŭ la angla, morgaŭ ... kiu scias?).

Pro la situacio de parolantoj de Esperanto, tiuj faktoj evidente aperas al ni kiel nenia novaĵo. Tamen al laika publiko, al kiu adresiĝas ĉi tiu interlingvistika verko en sia originala versio (en la rusa), ili povas esti mirigaj. Ja nek interlingvistiko nek Esperanto ĝuas grandan popularecon en la mondo.

Danke al klopodoj de homoj, kiaj Aleksandr Duliĉenko, renoma lingvisto kaj slavisto distingita en 2005 per esplorpremio de la Fondaĵo Alexander-von-Humboldt, interlingvistiko povas ekaperi sur la kultura kaj intelekta horizonto de pli larĝa nombro de homoj. Lia verko celas ĝuste tion, ĉar ĝi estis verkita kiel popularscienca referencilo, en kiu la lingvaĵo estas klara kaj senigita je tro fakaj terminoj, kiel decas en tiaspecaj laboroj. La traduko de Aleksander Korĵenkov prezentas nur malmultajn malglataĵojn, ne ĝenantajn la legadon.

La libron komencas ĉapitro pri la nuntempa „lingva ĝangalo” (kiu daŭre malkreskas pro malapero de lingvoj), sed, malkiel oni povus atendi de interlingvisto, oni ne trovas en tia teksto pri la monda lingva panoramo lingvoekologian diskurson, kiu kondamnus la tiel nomatan „lingvan genocidon” kaj aliajn negativajn socilingvistikajn fenomenojn, ofte politike determinitajn. Anstataŭe, la aŭtoro rimarkigas, ke la „lingva ĝangalo” eĉ pligrandiĝas pro malkovro de lingvoj en mondregionoj, ankoraŭ ne bone esploritaj. Tio eble iom frustros la atendojn de certa tavolo de la esperantistaro, kiu eventuale povus vidi en tiu ĉapitro bonan okazon por asocii lingvan ekologion al Esperanto.

Malkutime por interlingvistika verko, la temo „poligloteco” ricevas spacon en aparta ĉapitro, kune kun interesa demando pri tio, kiom multe da lingvoj homo povas lerni, demando rilata ne nur al kogno kaj sindediĉo, sed ankaŭ al mono, kiel ni ĉiuj bone scias. Kiel ekzemplon de mirinda poligloteco la aŭtoro mencias, inter aliaj, la italon Giuseppe Gasparo Mezzofanti (1774-1849), siatempe konata kiel „la plej poliglota poligloto”, kiu, laŭ diversaj taksoj, parolis de 70 ĝis 100 lingvojn. Kiom da vero aŭ romantikigo estas en la lingva kapablo de Mezzofanti, oni verŝajne ne scias, sed mirindaj kazoj de poligloteco ja ekzistis kaj ekzistas, malgraŭ tio, ke ili estas esceptoj, ne reguloj. Tiu fakto, tio estas, la ĝenerala neebleco lerni tiom multe da lingvoj por profunde komunikiĝi internaciskale jam konsistigas unu el la multaj argumentoj por adopto de pli demokratia komunikrimedo, kio igas utila la pritrakton de poligloteco en la verko.

Kompreneble enestas prezentoj de diversaj skizoj de artefaritaj lingvoj aŭ artefaritaj lingvoj mem. De interslava projekto de la kroat-devena Juraj Križanić, ne tre konata en interlingvistiko, ĝis post-esperantaj projektoj, kiel Latino sine flexione, Novial kaj aliaj, la leganto konatiĝos kun kelkaj iliaj karakterizaĵoj kaj estos inicita en nociojn, utilajn por kompreno de bazaj interlingvistikaj tekstoj: „apriora”, „aposteriora”, „naturalisma”, „skema” ktp. Ĉio tio en alirebla lingvaĵo kaj sen tre precizaj fontindikoj aŭ piednotoj, kio stampas la tuton per leĝera koloro, malgraŭ la seriozeco de la temo.

Parenteze, pro la naturo mem de la zorgoj de lingvo-proponintoj, estas facile trovi ĉe ili misiisman komponanton, nemalofte esprimitan per patosa kaj bombasta lingvaĵo limanta la komikon. Se la zamenhofaj paroloj ŝajnis al la francoj de la 19a jarcento, enradikiĝintaj en la tradicio de senkompromisa raciismo, danĝere emociaj, ekstravagancaj ŝajnas al ni la vortoj de Aleksej Kovaljov antaŭparole al sia Lernolibro de internacia-scienca lingvo (1912), reprenitaj en la 12a ĉapitro: „Mi staras meze de la ŝprucanta turbulo de la vivo, atente rigardas al homaj vizaĝoj kaj alvokas ... (...) Mia animo soifas kuniĝi kun vi, mia brakumo estas malfermita por nia renkontiĝo ... Mi kreis lingvon, rimedon pro viaj rilatoj kun la mondo, simbolon de senĉesa antaŭenirado de la homa socio ...”. Indus iam priesplori la historion de ideoj pri la universala lingvo el psikologia vidpunkto.

Flanklasante tian, ni diru, anekdotan flankon de la historio de la universala lingvo, ni plu menciu etapojn de la vojo de Duliĉenko en lia libro: li jen pritraktas, jen nur tanĝas diversajn aliajn demandojn, kiel revivigo de lingvoj (la hebrea kaj, certasence, la latina), socia reguligo de lingvoj, piĝinoj kaj kreoloj, ideogramoj, pazigrafioj k.a. Je la fino la aŭtoro formulas kvin ĉefajn (eblajn) vojojn de la apero de la komuna lingvo: 1) per promociiĝo de unu aŭ kelkaj (etnaj) lingvoj al rolo de komuna lingvo; 2) per tutmonda kunfluiĝo de etnaj lingvoj; 3) per kreado de tutmonda lingvo etne neŭtrala; 4) per tekniko (komputila teknologio); 5) per kombino de la suprecititaj vojoj. En la prognozita unua vojo (promociiĝo de etnaj lingvoj), malestas komentoj pri ĝiaj eblaj sekvoj sur la monda lingva bildo. Ne nur pro tio, sed ankaŭ pro foresto de pli kritika diskutado en aliaj ĉapitroj, oni ricevas la impreson, ke Duliĉenko vidas tiujn lingvajn procezojn tra rozkolora prismo (ekzemple, li nur preterpase mencias leĝojn pri lingvoprotektado). Eble tiaj mankoj ŝuldiĝas al postuloj pri tempo aŭ dimensioj de la libro, sed se bilanci la tuton, la fina saldo estas tre favora ne nur al la ĝenerala publiko: al interlingvistoj, ĉu amatoraj, ĉu profesiaj, la recenzita verko sendube alportas signifan kontribuon.

Reinaldo Marcelo FERREIRA
Aleksandr Duliĉenko: En la serĉado de la mondolingvo. Tradukis el la rusa Aleksander Korĵenkov. Eld. Sezonoj, Kaliningrado, 2006. 159 paĝoj, broŝurita. Sen ISBN.