Dum la enkomputiligo de mia teksto la radio aŭdigas la akademian festuverturon de Johano Brahms. Ideala etosigo do, ĉar Brahms komponis ĝin por aŭdigo en Breslau okaze de sia (honora) doktoriĝo, en la koncipotempo de Esperanto (1879). Li inter studentoj kantis studente, ĉar la uverturo iĝis envicigo de popularaj studentaj kantoj. Rilato? Nu, nia recenzata teksto estas ja germanlingva doktoriĝa disertacio de Marcus Sikosek, publike, kaj sukcese, defendita en Utreĥto (Nederlando), la 3an de novembro 2006.

Unika perlo en perlaro

Scienca laboro konas tri fazojn: kolekto de materialo, ordigo de tiu materialo, komentado kaj interligado de la materialo. Niaj esperantaj ĝisnunaj histori(et)oj ne ĉiam atingis tiun trian fazon, dum tiu ĉi verko nepre jes ja. Eĉ pli, ĝi ligas la esperantan historion al la tutmonda (politika) historio kaj montras la interrilatojn kaj influojn, kiuj, kompreneble, ne estas egale grandaj en ambaŭ direktoj! La konduka fadeno en la rakonto estas „neŭtraleco”. Traktita do estas ĉefe la daŭra kaj malfacila baraktado por konservado de la neŭtraleco de la neŭtrala movado. En si mem „neŭtraleco” ne estas facila koncepto, kaj ne ĉiu difinos ĝin en la sama maniero. Ankaŭ tiu faceto estas traktita: kiel kompreni la nocion „neŭtraleco” ... aŭ kiel adapti ĝin al la monda situacio; kiel trovi kompromison por satigi la kaprinon kaj konservi la brasikon. En la libro temas pri aktiva neŭtraleco, pasiva neŭtraleco, sed ankaŭ pri ŝima neŭtraleco (kiel en la Esperanto-originalo? En la germana schimmelige, p. 328 kaj 339). Tamen, priskribo de la fakta pragmata neŭtralismo estas trovebla fine de paĝo 157a.

Inter fremdaj profesoroj flustru fremdprofesore

La teksto ne estis verkita por movadanoj, kaj tio sentiĝas. La aŭtoro tre bone konsciis tion, kaj lerte adaptis sian tekston. Kio estas memkomprenebla por verdulo ofte estas tute kontraŭa (= la kontraŭo estas por li memkomprenebla) por eĉ profesoreca laikulo. La bazaj ideoj, kiuj apartenas al nia alfabeto, devas minimume esti klarigitaj al tia publiko, kaj prefere en neemocia maniero. En tiu kunteksto oni eĉ akceptu la memkompreneblan ideon de unu el la juĝantaj profesoroj „ke utopia Esperanto estas tute fiaskinta afero de la pasinteco”. Mi ĉiam pensis, ke historiistoj nur pri unu afero absolute certas, nome pri tio, ... ke la estonton oni tute ne konas, kaj ke ĉiuj supozoj pri ĝi nepre falsas. Feliĉe, ke tiu rimarko venis ĉe la fino de la defendo kaj ke Ziko do povis lerte eviti fundan respondon. Nu, minimume tiu profesoro ne plu uzos la argumenton, ke Esperanto ne havas historion! La pendolo de la historio moviĝas onde, sed ne strikte sinuse, kun regulaj pintoj kaj valoj. Ĉiam estas komplikita ondomovo, kun diversaj pli malpli grandaj pintoj. Certe en nia movado estis apogeo en la periodo inter la du mondmilitoj, sed el tiu ĉi verko montriĝas, ke la kolizioj kun kaj pro la ekstera politika mondo oftiĝis kun la maturiĝo de la dudeka jarcento, post la dua mondmilito kaj precipe dum la malvarma milito. Do klare ni tiam estis (kaj estas) konsiderataj konsiderindaj!

Laŭ la frukto oni supozas la arbon

La dokta, kaj nun doktora, aŭtoro estas frukto postmilita. Avantaĝo: li ne estas tro influita de ĝi kaj staras libera antaŭ la faktoj. Danĝero: li verŝajne ne povas imagi al si vivon en mallibera lando, vivon en diktatoreca ŝtato. Li eble ne tute konscias, ke en iuj landoj la ŝtato rigardis de trans via ŝultro, kiam vi verkis leteron al eksterlanda amiko, kaj ke fina saluto de letero povas esti diktita de la ŝtato. Malfacile estas ankaŭ liberigi sin de la kono de la historio! Se iu germano en 1934 finis leteron al eksterlanda esperantisto per Heil Hitler! li verŝajne esprimis sian entuziasmon por iu, kiun la plimulto de liaj samlandanoj konsideris kiel savonton de la ŝtato kaj la ekonomio. Se en 1939, li ankoraŭ povis esti iom honesta. Se same en 1942, tiam tiu germano eble sciis, ke li riskus sian vivon per forlaso de la saluto, kaj ne nepre pensis, kion li skribis. Plie neniu, aŭ preskaŭ neniu, povis imagi, ke la teruraĵoj, kiujn oni en la okupita mondo fojfoje aŭdis rakonti pri la germanaj monstraĵoj, vere ne estis inventaĵoj de la aliancanoj. Ni ne povas juĝi la subskribinton kvazaŭ li sciis la veron. Se en 1980, tiam verŝajne temas pri frenezulo. Nu, Ziko – tiel plej multaj konas lin – plej ofte restas sufiĉe atenta por mem aldoni averton pri tiu eblo.

Vojaĝo tra verdaj verdunaj kampoj

Ziko sidis ĉe la fonto kaj ĉerpis el ĝi. Dum kelkaj jaroj li ordigis la arĥivojn en la Centra Oficejo de Universala Esperanto-Asocio (UEA) en Roterdamo. Li do disponis pri dokumentoj, kiujn ĝis nun neniu povis konsulti. En tio la libro estas unikaĵo. Oni ne legos la kutimajn historiojn, kolektitajn el revuoj kaj kongreslibroj, sed oni legas historiojn, vivojn de personoj kaj iliajn perleterajn kontaktojn. Pri multaj aferoj oni nenion trovas en la disertacio, ĉar ili neniel tuŝas la temon de neŭtraleco. Tibor Sekelj aperas en la libro (ne en la indekso) nur pro la ĝeno politika, kiun kaŭzis al li la fifama usona makartisto Connor (p. 279-280). Lia Instituto por Oficialigo de Esperanto ekzemple tute ne aperas. Ankaŭ Baghy kaj Kalocsay aperas nur 4 aŭ 5 fojojn en la indekso. Ne abundas aŭ tute mankas la laŭdaj priskriboj de kulturaj atingoj. La historio traktas aferojn, pri kiuj 99 elcentoj de la movadanoj nenion scias, kaj kiuj eĉ de ili ne estis koneblaj, ofte eĉ nepre kaŝitaj por ili. Feliĉe ke niaj arĥivoj ne estas vatikanaj (do alireblaj nur en forege foraj tempoj). Estas politika historio, do temas pri konfliktoj, bataloj, skandaloj ... el kiuj certe multaj verdunecaj (por eksterterano: Verduno estas franca urbo, ĉe kiu okazis terura kaj politike sensenca batalo inter la franca kaj germana armeoj en 1916). En la priskribitaj bataloj ofte ambaŭ flankoj sieĝis sub la flago de (iu formo de) neŭtraleco!

Politika furzo en neŭtrala botelo!

Jen kaj jen amuza skeĉo heligas la batalkampon. Neŭtraleco devas atenti la longajn piedfingrojn de la eblaj oponantoj. UEA kutimis fari tion. Sed fojfoje piedfingroj estas tre longaj kaj delikataj. En la fino de 1959 al la Centra Oficejo dekoj da protestoj venis el Sovetio kaj aliaj komunismaj landaj pri rompo de la neŭtraleco fare de UEA. En la oktobra numero de la revuo aperis krucvortenigmo kun insulta difino! „en tia politika sistemo la civitanoj ne havas multe da rajtoj”. Aŭtomate – ili ja plej bone povis scii – venis la supozo, ke la respondo nepre estu „komunismo”. Sed ... eble la enigmo estis tro malfacila, aŭ la legantoj tro malspertaj, ĉar, feliĉe, la ĝusta respondo estis „totalismo” (p. 258). Kaj nun mi ĉi tie metu etan kritikon! Mi devis serĉi jarkolekton 1959 de la revuo Esperanto por certigi min pri la tuta kunteksto. En la disertacio aperas piednotoj, sed ne estas la originalaj tekstoj en Esperanto. Mi ŝatis scii ekzakte la vorton, kiu estis en la revuo por la Bürger de la germana teksto kaj mi ankaŭ kontrolis ĉu vere la solvo estis „totalismo” kaj ne libera elekto inter ambaŭ vortoj (per zorga distribuo de la nigraj kvadratoj).

Amiko de amiko (ne nepre) estas amiko

Krom la arĥivoj grava fonto estis La danĝera lingvo de Ulrich Lins. Kompreneble sesono de la historio pritraktas la „aferon Lapenna”. Ziko verŝajne neniam renkontis Lapenna, Ulrich estis amiko de Ivo. Klare ke Ziko ne estis imponita, kaj li prave atentigas (p. 133), ke Lins ne juĝas homojn laŭ la samaj kriterioj, do objektive. Li kritike uzas Lins kaj korektas lin se necese. Cetere Ziko disponis pri multe da materialo, kiu ne estis konata al Lins. La resumo pri la tuta afero Lapenna certe ne plaĉos al ĉiuj legantoj (p. 331), sed unu fakto estas pli forta ol kvin Centraj Oficejoj! Denove mi ŝatus disponi pri la originala esperanta teksto de la eldiro de Emilja Lapenna Wo immer mein ehemaliger Mann ist, dort gibt es Konflikte ... precipe la ekzakte uzata vorto por gibt. Mia traduko: „Kie ajn estas/aperas mia edzo, tie estas/estos/estiĝas konfliktoj.”

La peniko montras la majstron

Multe oni okupiĝas lastatempe por, precipe el la pentraĵoj de la flandraj primitivuloj, fari medicinan diagnozon de la malsanoj, kiujn la bildigitaj personoj suferis. Oni esperas baldaŭ deĉifri, kiom da infanoj havis Mona Lisa, kaj kiom da ili estis mamnutrataj de ŝi ... El la libro de Ziko oni povos diagnozi, ĉu eble iu el niaj gvidantoj vere suferis paranojon.

Lernu lingvon!

La disertacio estas tiel unika, nova, serioza, profunda, kompleteta, ... ke meritas lerni la germanan lingvon por havi la eblon legi kaj studi ĝin. Aŭ ... ni devas konvinki Zikon (nun Ziko van Dijk), ke li reverku ĝin en neŭtrala Esperanto. Tiu ĉi lasta ideo estus plej bona, ĉar tradukoj tamen nepre lasas dubojn. En p. 156 oni citas el iu Oficiala Informilo, pri la delegitoj en Sudetio und die Delegierten dort werden verschwinden (kaj la delegitoj tie malaperos) ... sed ĉu ĝuste tiel tekstis la originala teksto? ĉar Krause mencias du tradukojn por verschwinden: malaperi kaj perdiĝi ... kaj certe ankoraŭ aliaj tradukoj eblas. Mia persona ideo pri citaĵoj en fremdaj lingvoj estas: citu en traduko, tiam vi montras, kiel vi komprenas la tekston, sed aldonu la originalan tekston, tiam oni povos diskuti. Do ambaŭ versioj estas nepre necesaj.

Petro DESMET'
Marcus Sikosek: Die neutrale Sprache - Eine politische Geschichte des Esperanto-Weltbundes. Eld. Skonpress, Bydgoszcz, 2006. 460 paĝoj kudre binditaj. ISBN 978-83-89962-03-4.
Por mendi, vi krozu al la Retbutiko.