Anglalingvaj irlandaj verkistoj kaj poetoj estas tutmonde konataj kaj admirataj. En tiu rilato sufiĉas mencii nomojn kiel James Joyce [ĝejmz ĝojs], Oscar Wilde [oskar ŭajld], William Butler Yeats [ŭiljm botlr jejts] kaj George Bernard Shaw [ĝorĝ bernrd ŝo], sed oni povus listigi multe da aliaj verkistoj. Unika inter ili estis Samuel Beckett [beket], kiu verkis kaj en la angla, kaj en la franca. Ĝis nun la Nobel-premio pri literaturo estis aljuĝita al ne malpli ol kvar irlandaj verkistoj.

Tamen, preskaŭ nekonata – eĉ inter multaj el siaj samlandanoj – estas unu el la plej elstaraj verkistoj, nome Máirtín Ó Cadhain (1906-1970), kies verkaro en la irlanda (gaela) lingvo estas rigardata tiom altvalora kiom la plej bona irlanda literaturo en la angla. Ĉar la gaela, malkiel la angla, ne estas vaste disvastiĝinta lingvo, Ó Cadhain apenaŭ estas fama ekster la eta mondo de gaelparolantoj. Plie, li ofte uzis dialektajn vortojn kaj tropojn, kiuj ne estis kutimaj krom en malgranda regiono en okcidenta Irlando. La kontribuinto de la artikolo en la Enciklopedio de Irlando pri ĉi tiu verkisto asertas: „Ó Cadhain scipovis plenumi per majstreca kaj kelkfoje inkandeska prozo delikatajn studaĵojn pri konscienco kaj karaktero.”

Máirtín Ó Cadhain, aŭtoro, akademiano kaj lingva aktivisto, naskiĝis en la graflando Galway [golŭej] (gaele: Gaillimh [galjiv]). Kiel inteligenta studento, li gajnis stipendion, kiu ebligis al li daŭrigi sian studadon en altlernejo en Dublino. Post tiu periodo (1924-1926) li estis dungita kiel lerneja instruisto sur eta insulo. Li translokiĝis al alia loko (Camus [kamas]) en la graflando Galway, kie li ricevis postenon de lernejestro. Dum sia restado en Camus li komencis sian tutvivan kolektadon de folkloraĵoj kaj materialoj rilataj al la diversaj gaelaj dialektoj de tiu regiono. Kiam li forlasis Camus en 1932, li akceptis alian lernejestran postenon en Carnmore, Galway, sed en la jaro 1936 li estis maldungita pro gvidado de grupo kiu partoprenis en politika aranĝo ne aprobita de la klerigaj aŭtoritatoj. Li fondis la organizaĵon Muinntir na Gaedhealtachta [mujntjir na gejltaĥta] (Popolo de la gaela regiono) kaj estis unu el la ĉefaj instigantoj de kampanjo por transloĝigi gaelparolantojn de la malfekunda teritorio de Conamara [konamara] en okcidenta Galway, al agrikultura regiono en la graflando Meath [mit] (gaele: Mi’), je kelkaj kilometroj norde de Dublino. Tiel, en 1930 estis kreita la unua gaela distrikto en orienta Irlando depost la granda malsato en la 19a jarcento. Tiu gaelparolanta distrikto ankoraŭ ekzistas.

Dumtempe Ó Cadhain estis oficiro en la Irlanda Respublikisma Armeo (IRA) kaj dufoje estis internigita (1939 kaj 1940-1944). Post sia liberigo li hejmiĝis konstante en Dublino, kie li daŭrigis sian verkadon, kiu publikige komenciĝis per la eldono de novelaro sub la titolo Idir Shúgradh agus Dáiríre [idir hugra agas dorire] (Inter ŝerco kaj seriozeco). Sekvis multaj gravaj verkoj en la gaela kaj kelkaj skribaĵoj en la angla. En Dublino li laboris kiel tradukisto ĉe registara instanco, sed en 1956 li iĝis lektoro en la prestiĝa universitato Trinity College. En 1969 tiu altlernejo nomumis lin katedra profesoro de la lingvoj gaela kaj keltaj. Dum sia tuta vivo li abunde verkis kaj laboris por la lingvo kaj por sia gaela popolo. Lia lasta eldonita verko estis An tSraith Tógtha (La leviĝinta falĉaĵo).

Al ĉi tiu mallonga biografio mi povas aldoni personan postskribon. En iu somero antaŭ kelkaj jardekoj, kiam mi feriis en la Foraj Hebridoj en okcidenta Skotlando, mi renkontis Máirtín Ó Cadhain. Li estis vizitanta la skotgaelajn insulojn por konatiĝi kun la tiea popolo kaj iliaj dialektoj. Dum kuna promenado li diris al mi, ke (kvankam li estas katoliko) li ŝatas ĉeesti la dimanĉajn skotgaelajn diservojn en la lokaj presbiterianaj preĝejoj, ĉar li admiras kaj ĝuas la belan lingvaĵon kaj la elokventon de la predikantoj kaj la konversaciojn pri komplikaj teologiaj temoj de la adorantoj, kiam ili hejmen piediras post la diservo. Ĉefe plaĉis al li aŭskulti la riĉan gaelan vortprovizon kaj ĝui la inteligenton de la insulanoj. Antaŭe li menciis, ke li iam estis membro de IRA, kaj, ĉar mi estis juna kaj ne havis grandan sperton pri la komplekseco de la homa spirito, mi iom miris, ke tiu milda kaj ĝentila persono estis eksbatalanto en armita organizaĵo. Samtempe, por mi estis grandega privilegio koni tiom gravan verkiston kaj simpatian homon.

Garbhan MACAOIDH