La voĉo de Ivo Lapenna estis konata al generacioj de esperantistoj. Lia oratorado vibrigis, entuziasmigis, emociis, plurfoje profunde kortuŝis milojn da homoj. Sed li ĉesis oficiale paroli en 1987, nur malmultajn semajnojn antaŭ sia morto: pasis do jam dudek jaroj, kaj la personoj, kiuj havas memoron pri la vervo de lia voĉo, iom post iom estingiĝas. Generacioj sekvas unu la alian, kaj memoroj perdiĝas.

Ivo Lapenna postlasis en ĉiuspecaj revuoj centojn kaj centojn da gravaj artikoloj: la movado trapasis liajn pensojn, kaj ĉio movada estis de li analizata kaj interpretata. Revuoj kaj paroladoj estis liaj periloj al la internacilingva publiko, publiko, kiu rapide konsumas sensaciojn kaj emociojn, sed ne havas tempon aŭ emon legi plenan libron. Tial libroj de li verkitaj, kolektantaj lian oratorecon, estis principe nur du, kvankam fundamentaj: Retoriko kaj Elektitaj paroladoj kaj prelegoj.

Cetere, la oratora flanko tute fadas en skribita paĝo. Tial la eldono de paroladoj de Ivo Lapenna tra kompaktaj diskoj estas absolute necesa instrumento por konigi la ĉefan aspekton de lia filozofio kaj, spegule, de lia populareco. Jam en 2003 lia vidvino Birthe Lapenna estis realiginta du diskojn kaj estis planinta (kaj etkvante jam eldoninta) tutan serion de la paroladoj. La unuaj du diskoj enhavis la lastajn paroladojn, faritajn en 1987: Lapenna estis jam 79-jara, lia voĉo estis ankoraŭ potenca, kaj la temoj estis pli glorigaj pri la pasinteco, ol stimulaj por estonteco.

La freŝe eldonitaj tri diskoj entenas ses prelegojn de aliaj tempoj, el kiuj kvar estas de la kvindekaj jaroj: alia elano, aliaj proponoj, eble aliaj esperoj. En du el tiuj paroladoj oni perceptas la sintenon de Lapenna kontraŭ la tiama UEA: estis fendo, estigita de la estraraj kaj komitataj elektoj en Hamburgo en 1974, kiuj kaŭzis la foriron de Lapenna de UEA kaj la aranĝon de la konferencoj de la Neŭtrala Esperanto-Movado (NEM) kaj poste de la Internacia Centro de NEM. Pasis pli ol 30 jaroj, kaj pri ĝi historiistoj eventuale plu diskutos, analizos kaj definitive verdiktos. Sed ankoraŭ interesa laŭ la historia vidpunkto estas la pozicio de Lapenna, esprimita en prelego, enkondukanta al la laborprogramo por la centjara jubileo de Esperanto en 1987, laborprogramo, lanĉita de Lapenna jam en 1981.

La plej interesa dokumento estas, tamen, la registraĵo de la plej glora evento de la Lapenna-periodo, la sesio de la Ĝenerala Konferenco de Unesko en Montevideo, de la 10a de decembro 1954. Mallonga klarigo de la antaŭaj faktoj antaŭas la registraĵon, en kiu aŭdiĝas la prezento de la fama mocio, kiu legeblas en ĉiu jara eldono de la UEA-jarlibro, kaj kiu agnoskas la rezultojn, atingitajn per Esperanto en la kampo de kulturo. La meksika delegacio prezentas (hispane), la svisa delegito apogas franclingve, dirante, ke la antaŭa voĉdono el la programkomisiono maturiĝis en nefavora situacio, la brita delegito proponas amendon (angle), la prezidanto voĉdonigas kaj la rezulto estas 30 por, 5 kontraŭ kaj 17 sindetenoj. La verva aplaŭdo kuntrenas ankaŭ la nunan aŭskultanton.

Jes ja, Montevideo estis la plej alta pinto de la sukcesoj de Lapenna, almenaŭ la plej videbla, tiu, kiu donis la plejajn eblojn por ŝtata instruado. Pri ĝi Lapenna verkis multloke, interalie, en Esperanto en perspektivo kaj en la revuo Horizonto. Tiujn emociajn tagojn mi havis la okazon siatempe travivi kun granda partopreno: mia karmemora Patro, tiam redaktoro de Radio Roma, estis inter tiu ducento da aktivuloj, kiuj ricevis broŝuron kun eltiraĵoj el la leteroj de Lapenna al la CO de UEA. Plena raporto, kun ĉiuj dokumentoj, aperis neniam, sed elĉerpa estas la artikolo, aperinta en la verko Eseoj memore al Ivo Lapenna sub la titolo Pasio, racio kaj emocio: de Parizo al Montevideo.

Aliaj paroladoj estas same emociantaj. La kultura valoro de la internacia lingvo estas la temo de la festparolado en 1954 en Harlemo: principoj ĉiam validaj, bone enkadrigitaj per preciza oratora skemo. La aparteno al la gento kaj al la lingvo estas supera al la aparteno al nacio, kaj la aparteno al la homaro manifestiĝas per la uzado kaj disvastigo de la internacia lingvo. Dek jarojn poste, denove en Nederlando, en Hago, la kongreso ĝuis la altan protektadon de nederlanda reĝino, kaj Ivo Lapenna salutis la reprezentantojn de la registaroj, ĉeestantaj la inaŭguron. Kiel domaĝa diferenco de la nuna situacio, kiam reprezentantoj de registaroj kaj ambasadoroj apenaŭ sendas salutmesaĝon al niaj UKoj! La skemo de la paroladoj de Lapenna, precipe la festparoladoj, estis ĉiam la sama: saluto al la oficialaj partoprenantoj, memorigo pri la ĉefaj personoj de la gastiganta lando, paraleligo de la ideoj de tiuj granduloj kaj la ideoj, disvastigataj de esperantismo, kerna tuŝo de la kongresa temo: jen la internacia kunlaboro, jen la homaj rajtoj, jen la internacia jaro de edukado.

Malgraŭ la evoluo de la lingvo, kaj ankaŭ de la oratora stilo, nature okazintaj dum la jardekoj, la voĉo, la gramatiko, la stilo de Ivo Lapenna estas plu modelaj; la vortoj de la akompana folio, kiu deklaras la diskojn „stile kaj enhave la plej bona kaj instrua modelo kaj por la nuna kaj por la estontaj generacioj”, estas ankoraŭ nun konsenteblaj. Lapenna konis sian publikon: ĝi estis la meza kongresanta esperantisto, bona aŭskultanto de la lingvo, sed neŝatanto de strangaj novismoj; facile entuziasmiĝanta ĉe la agnosko de la propraj ideoj, tiel brile kaj precize prezentataj, facile trenebla al fraz-post-fraza aplaŭdo. Liaj paroladoj estas korvarmigaj, laborinstigaj, lingve plaĉaj, tiel ke ordinara aŭskultanto sendube miris, vidante siajn proprajn ideojn esprimataj tiel simple kaj tiel bone.

Absolute altranga estas la kvalito de la surdiskigo: bruoj, akutoj kaj akustikaj difektoj, neeviteblaj dum rekta registrado, estas komplete forigitaj, tiel ke la elparolo estas vere modele aŭskultebla; kaj tamen la aplaŭdoj plu donas la impreson senpere aŭskulti en la kongresa halo. Por la grupoj kaj kursoj, kiuj ne havas grandan eblecon aŭskulti aliajn personojn, krom la lokan estron aŭ la kursgvidanton, jen ege rekomendinda helpilo por la prononco kaj stilo entute.

Carlo MINNAJA
Ivo Lapenna: Du paroladoj. Eld. Fondaĵo Ivo Lapenna, Kopenhago, 2003, 2006. Kvin kompaktaj diskoj (kun po du paroladoj).
Por mendi, vi krozu al la Retbutiko.