Kiu estas Humphrey Tonkin, ne necesas klarigi al kiu ajn, almenaŭ iomete engaĝita en Esperanto-movadon: ja dum pli ol 40 jaroj li okupis ŝlosilajn poziciojn en ĝi – jen formale, kiel prezidanto aŭ estrarano de TEJO kaj UEA, jen simple influante ĝin per sia aŭtoritato. Kaj resumo de liaj meditoj pri tio, kio estas la verda popolo kaj movado, kiaj ili estas kaj estu, ne povas esti neinteresa por ĉiuj, kiujn tuŝas tiuj problemoj. Ĉar, ideale, tia estas ĉiu esperantisto, la libro devas fariĝi furora en la esperantlingva merkato. Se tiel ne okazos, do, nia lingva komunumo jam tro degeneris.

Ne nur pro la nenombreblaj movadaj aktivecoj famas Tonkin, sed ankaŭ kiel brilega oratoro kaj stilisto. Mi simple envias al la studentoj, kiujn li instruas! Tial la libro estas ne nur interesa enhave, sed ankaŭ bone legeblas. Legante la liniojn, mi kvazaŭ aŭdis lian voĉon, riĉan je taŭgaj intonacioj. Fakte, la bazo de la libro estis origine prelegaro, kiun li pretigis por la Interlingvistikaj studoj en la Universitato Adam Mickiewicz en Poznano en 2005. Danke al la eldono de la libro, nun ĉiuj povas konatiĝi kun la skizo de la spertoj kaj pensoj de la eminenta persono.

Komencanta esperantisto-aktivulo trovos en la libro, verŝajne, tre multe, kio helpos ŝin aŭ lin akiri ĝeneralajn sciojn pri la movado kaj kompreni, kiel necesas pli bone plani sian agadon. Aktivulo sperta, longe kuiriĝinta en la esperantista medio ĉirkaŭ UEA, ricevos, eble, ne tro multe da novaj informoj – kaj ja ne por tiuj spertuloj estas ĉefe destinita la libro. Sed ankaŭ ili povas trovi en ĝi multon interesan – ekzemple, bonajn kaj precizajn formulojn de certaj problemoj, klare eprimitajn resumojn de plurjaraj meditoj. Aferoj, kiuj ŝajnis jam rutinaj pro longa ripetado, aperas freŝaspekte, kaj en tiu formo povas elvoki pliajn meditojn tiudirektajn.

La libro konsistas el ok ĉapitroj-prelegoj: La lingvo kaj ĝia rolo: idearo kaj ideologio; Lingva politiko interna kaj ekstera; Kio estas lingvopolitiko?; Lingvokultivado; Eksteraj rilatoj: UN kaj Unesko; Nunaj kaj estontaj strukturoj; La Esperanto-komunumo en la mondo; Esploroj kaj estonteco. Tre larĝa kaj varia temaro!

Multaj aferoj en prezento de Tonkin aspektas freŝe pro tio, ke li, tute ne fokusante la atenton je iuj problemoj de lingvo mem (ĉar li tute prave atentigas, ke Esperanto estas unuavice interesa ne de lingva vidpunkto, sed de la soci-lingva), parolas, uzante siajn sciojn de eminenta lingvisto. Tial nia mondeto kaj ĝiaj rilatoj al la granda mondo aspektas iom alimaniere, en pli vasta perspektivo, ol en prezento de esperantisto, kiu kiel lingvisto estas amatoro. Por mi, ekzemple, la unuan fojon fariĝis klare, kio ja estas „lingvoplanado” en ĉiuj siaj flankoj kaj aspektoj, diverseco en kompreno de eĉ simplaj nocioj, kiel „dulingveco”, kaj simile. Kun granda kontento mi komprenis, ke miaj ĉiamaj klarigoj pri tio, ke ne povas ekzisti objektivaj manieroj por statistiko de la nombro de esperantistoj, estas tute ĝustaj de la scienca vidpunkto.

Certe, ĉar Tonkin ĉiam estis aktivulo en la kadroj de UEA, liaj imagoj estas iom UEA-centrismaj. Eble tio estas ĝusta – ja vivo de nia lingvokomunumo reale turniĝas ĉirkaŭ tiu organizaĵo, kaj ĝia stato kaj estonteco, inkluzive tiujn eĉ de Esperanto-Civito, finfine dependas de la stato kaj estonteco de UEA. Tamen fokusiĝo je nur UEA, kaj neglekto de ideaj atingoj en aliaj rondoj de la komunumo, foje kondukas la aŭtoron al „inventoj de biciklo”. Ekzemple, kiam en la 1970aj jaroj li, diskutante kun Lapenna, diris, ke en certaj okazoj plena politika neŭtraleco en formo de distanciĝo de kiu ajn politiko estas, reale, apogo de la plej dekstra politiko, tio estis nur ripeto de tio, kion malkovris Lanti kaj aliaj fondintoj de la laborista E-movado 50 jarojn pli frue. Aliflanke, li bone konscias pri certaj dekstrismaj danĝeroj, kiujn enhavas subteno de „konservado de diversecoj”, vaste apogata en UEA kaj ĉirkaŭ ĝi. Ĝenerale la libro donas grandan materialon por kvankam ne konkluda, tamen fruktodona meditado pri tio, kio fakte estas neŭtraleco.

Ĉar en la libro temas multe pri ideologiaj problemoj de la movado kaj komunumo, fine estas aldonitaj tri multfoje cititaj en ĝi dokumentoj: Deklaracio de Tyresö, Manifesto de Raŭmo kaj Manifesto de Prago. Tio helpas konatiĝi kun la aŭtentikaj tekstoj kaj kompreni ilian esencon sen speciala serĉado kaj tial estas aparte utila al novaj aktivuloj. Do, tre saĝa libro de granda saĝulo, nepre legenda por ĉiu, kiu kontribuas aŭ volas kontribui al la Esperanto-movado.

Nikolao GUDSKOV
Humphrey Tonkin: Lingvo kaj popolo. Eld. UEA, Rotterdam, 2006. 159 paĝoj, broŝurita. ISBN 92 9017 093 X.
Por mendi, vi krozu al la Retbutiko.