Mi estis la pli granda, poste la plej granda infano de miaj gepatroj, do, vole-nevole, mi devis esti pli kuraĝa ol miaj gefratoj. Tio ĉi signifis ankaŭ tion, ke mi gvidis ilin al ĉiuj infanaj miskondutoj.

Nur unu ekzemplon mi menciu: dekjara mi estis, mia fratino naŭ, kiam ni ekprovis fumi, kaŝe, la unuan cigaredon, sed ankaŭ la trijara frato volis ekprovi. Memkompreneble, ege rapide evidentiĝis nia nova malbona ago, kaj kompreneble, mi ricevis la plej grandan punbaton de mia Dolĉa Patro, precipe pro mia frateto. Mia Dolĉa Patro estis pasia fumanto (pro tio li mortis jam tro frue, 65-jaraĝa), kaj de li ni ŝtelis la venenfortajn cigaredojn. Tiam mia Dolĉa Patro ne sciis, ke ni volas nur imiti la plenkreskulojn, unuavice lin. (Bedaŭrinde, miaj gefratoj, plenkreske, iĝis fumantoj, sed mi, male, iĝis forta malamiko de fumado.)

Do, mi estis ĉiam sufiĉe kuraĝa, kelkfoje eble eĉ aŭdaca, tamen mi havas kelkajn memoraĵojn pri okazaĵoj, kiam mi ege timis.

Nur okjara mi estis, kiam ni somerumis en iu bela ripozloko. Niaj dometoj estis sur monteto, meze de fabelece bela arbaro. Mi memoras pri la bonega, freŝa aero, kiun ni ĝuis en la arbaro promenante, precipe kun mia tre amata tria onklino. Ni ĉiam trovis kaj manĝis rubusojn kaj arbarajn fragojn, ege bongustajn.

Alvenis poste ankaŭ la plej juna onklino, la kvara fratino de mia Dolĉa Patro, kiu talente fortepianludis. Ĉe la piedo de nia monteto, en la granda domo, kie loĝis la proprietuloj de surmontetaj dometoj, preskaŭ ĉiuvespere okazis „hejma koncerto”. Ŝi ludis de Raĥmaninov ĝis Liszt, sed ankaŭ Chopin. La muziko estis aŭdebla ĉirkaŭe, ankaŭ ni aŭdis, sed ni ne aŭskultis ĝin, ja por ni la plej grava okupiĝo estis la ludo. Ni infanoj ludis inter la dometoj sur monteto precipe kaŝiĝludon. Inter la arboj estis multaj bonegaj lokoj por sin kaŝi. Okazis iutage, ke dum la ludado, subite ekpluvis. La nuboj treege rapide alproksimiĝis. Tipa, somera tempesto torentis sur la monteton. Ĉiuj ludantaj infanoj kuris en la domon, krom ni du. Nur la serĉanto kaj mi malsekiĝis en la pluvo. Li nepre volis kapti min, sed mi neniel volis esti trovita. Suzi, la servistino, jam kriegis, ke ni finu la ludon kaj revenu en la domon. Mia kunludanto obeis, sed mi ankoraŭ restis, kaŝante min malantaŭ grandega arbo. Sed la pluvo jam iĝis pluvego, do, mi decidis malkaŝiĝi kaj mi ekkuris al la domo. Eble duonvoje mi estis inter mia kaŝloko kaj la domo, kiam fulmo frapis ĝuste arbegon mian. La tondro preskaŭ surdigis min, kaj la vento de la fulmo ĵetis min surteren. Suzi teruriĝante elkuris kaj enportis min inter siaj brakoj al la domo. Ke mi estis ĝisoste malseka, ne estis tiel grava problemo, kiel la fakto, ke min trafis plorkonvulsio. Post unu horo, kiam miaj gepatroj hejmenvenis, ili trovis min ankoraŭ plorantan. Sekvonttage mi vizitis mian karbiĝintan arbegon. Tiam mi ne pensis pri la mirfakto, nur plenkreske mi konsciiĝis, ke nur sekundoj mankis, ke ankaŭ mi tie neniiĝu. Pro mia stulta „kuraĝo”, ĉar mi ne timis la pluvon.

Dum mia tuta vivo mi ne povis ekami fulmotondrojn. Vane estas fulmoŝirmilo sur la domtegmento, vane estas fermitaj ĉiuj pordoj kaj fenestroj, mi sidas streĉite atendante la finon de la tempesto. Tage. Sed nokte? Nu, eĉ nun, mi metas mian kapon sub la kusenon, ke mi nek vidu nek aŭdu tion, kio morttimon kaŭzis en mia infanaĝo.

Laŭ horoskopo mi estas kankro. Kiu tute ne okupiĝas pri ĉi tiu „malserioza scienco” – kiel multaj homoj nomas ĝin –, tiu ne scias, ke ni, kankroj, estas altirataj de la luno kaj la lunŝanĝojn ni forte sentas. La luno ne nur al la tajdo havas influon. Precipe la plena luno havas grandan influon ankaŭ al ni. Nome, ĝi ne lasas nin dormi. Pasas horoj, kelkfoje preskaŭ la tuta nokto, sen dormo. Tion mi ne sciis, sed spertis jam en frua infaneco.

Certe estis plenluna nokto, pri kio mi rakontas al vi. Mi memoras, ke miaj gepatroj ankoraŭ ne estis hejme. La societo, al kiu ili apartenis, konsistis el kelkaj junaj, geedzaj paroj, kiuj ofte renkontiĝis ĉe unu el ili.

Eble kvar- aŭ kvin-jara mi estis tiutempe. Mia fratino feliĉe dormis, sed mi sendorme kuŝis en mia liteto kaj timis.

Du timigaj aferoj ne lasis min dormi. La unua estis iu mistera bruo. La pordo inter nia ĉambro kaj la banĉambro estis malfermita, ĉar la fenestrojn al la strato de nia ĉambro oni ne povis lasi malfermitaj, do, oni aerumis nokte tra la malfermita fenestreto de la banĉambro.

Stranga, timiga estis tiu konstanta brueto, fakte frapado, kiu preskaŭ senĉese aŭdiĝis. Kelkfoje ĝi iĝis pli forta, preskaŭ alproksimiĝanta, poste ĝi mallaŭtiĝis, apenaŭ aŭdiĝis. Etaj paŭzoj interrompis la brueton, esperon donante, ke ĝi finiĝas. Sed la paŭzon sekvis la denove ekaŭdebla brueto, eĉ pli timiga, ĝuste pro sia insista persisto. Tiam, mi ne povis diveni, kio ĝi estas, de kio fontas tiu brueto, mi nur timis. Nur post jaroj mi solvis la enigmon.

En la najbara vilao loĝis la ĉefo de mia Dolĉa Patro. La fenestro de nia banĉambro estis en tiu parto de nia loĝejo, kie troviĝis ilia belega, florplena ĝardeno, ĉirkaŭanta la vilaon. Ili estis ege riĉaj. La ĉefo de mia Dolĉa Patro estis la posedanto kaj direktoro de la plej granda fabriko de la urbeto, kie mi naskiĝis kaj loĝis antaŭ la dua mondmilito. La direktoro havis du filojn, kun kiuj malofte, tamen kelkfoje ni kunludis. Ili apartenis al alia socia klaso. La direktoro estis ĉiam tre amika kun ni, sed lia edzino estis fierega, mi ne memoras, ke ŝi diris al ni infanoj eĉ unu afablan vorton. Ŝi estis la Sinjorino, kies hejmon prirespondecis la servistaro. Ankaŭ apud la knaboj estis guvernistino, kiu estis maljuna, tre malbela, tamen agrabla virino, la „Fräulein”. Ŝi parolis kun la knaboj nur germane. Kelkfoje ni, fratino kaj mi, estis invititaj al festa, posttagmeza manĝeto, kiam okazis naskiĝtago de la knaboj. Mi ekadmiris la loĝejon de veraj riĉuloj. Ĝi estis plenplena de persaj tapiŝoj, en la vitrinoj brilis la kristaloj, sur la muroj pendis grandegaj kaj belegaj pentraĵoj, kaj eĉ la meblaro diferencis de niaj simplaj, malmodernaj mebloj.

Alvenis la milito ankaŭ en nia urbeto. Multaj loĝantoj rifuĝis antaŭ ĝi. Tiam okazis, ke la unuan fojon vizitis nin la edzino de la direktoro. La fierega Sinjorino estis tute alia. Ŝiaj okuloj estis larmoplenaj. Ŝi ĉirkaŭbrakumis mian Dolĉan Patrinon kaj kisis ŝin, samtempe petante, ke nia familio atentu kaj gardu la vilaon, se eblas. Ili devas rifuĝi, pro certa cirkonstanco. Kiam mia Dolĉa Patrino rakontis al mia Dolĉa Patro la okazintaĵon, el ilia diskuto mi ekkomprenis tiun „certan cirkonstancon”.

Unue alvenis la germanaj soldatoj. Mi estis vokita al la najbara vilao, por paroli kun la oficiro, kiu enloĝiĝis en la belegan domon. Nur unu sola servistino restis en la tuta domo kaj ŝi vokis min, ĉar nek ŝi parolis germane, nek la oficiro konis alian lingvon ol la germanan. La servistino sciis, ke mi paroletas ankaŭ la germanan lingvon.

La oficiro estis serioza, sed kiam li vidis, ke la „interpretisto” estas knabineto, li ekridetis kaj milde demandis min:

„Kie estas la familio, kiu loĝas en ĉi tiu vilao?”

„Ili forveturis”, respondis mi, iomete time.

„Kien?”

„Mi ne scias.”

„Kial?”

„Mi ne scias.”

„Ĉu ili estas judoj?”, akriĝis subite lia voĉo.

Nur temperon mi bezonis, ke mi memoru pri la peto de la Sinjorino, ke ni gardu ilian hejmon! Tuj mi sciis, ke alvenis mia tempo, kiam eĉ mi povas iele helpi. Konscie mi mensogis:

„Neee, ili ne estas judoj. Ili estas kristanoj!”, mi diris kun senkulpa mieno.

La oficiro ironie ripetis mian antaŭan respondon kaj firme diris:

„Ili estas kristanoj!”

Por subteni mian respondon, mi eĉ faris la signon de la kruco kaj mi kunmetis miajn manojn, kiel mi vidis ĉe la katolikoj, ke la fingroj estas streĉe kunmetitaj kaj supren tenitaj, ne kiel mi protestantino kutimas, interfingrigite teni la preĝantajn manojn.

„La knaboj en la romkatolika preĝejo partoprenis la mesojn, kiel mesknaboj”, mi daŭrigis mian „pledoparoladon”, kaj mi ne mensogis, ĉar mi sciis, ke ili fakte estas judoj, tamen multaj gepatroj, ankaŭ nia najbara familio, kristaniĝis tiutempe, kun la espero, ke ili savos la vivon de siaj infanoj. Nur malmultaj el ili sukcesis saviĝi.

La oficiro, ne ricevante de mi kontentigan respondon, lasis, ke mi hejmeniru. Li jam ne ridetis. Serioze li staris apud la grandega skribotablo, sur kiu troviĝis tajpilo.

Mi eĉ ne konjektis, ke post semajno ankaŭ nia familio rifuĝos kaj nur post duonjaro ni hejmenvenos, vere, nur nian vivon savante.

La rusoj kanonis nian urbeton kaj kuglo de kanono trafis la subtegmenton de nia domo. Ĝi ne eksplodis, sed decidigis mian Dolĉan Patron, rifuĝante savi la vivon de la familianoj.

La alia timiga afero estis iu brilanta objekto en la banĉambro. Dum mia koreto bategis pro la timo de tiu konstanta brueto, subite ekaperis tiu brilanta objekto. Unue mi pensis, ke la brueto kaj la brilanta objekto estas koneksaj. Sed ĝi tamen ne estis tiel timiga, ĉar ĝi staris senmove.

Intertempe hejmenvenis miaj gepatroj kaj mi eksentis la sekurecon. Ili kredis, ke ni delonge dormas, kaj mi silente, sed feliĉe kuŝis en mia liteto. Mi ne volis, ke ili eksciu, ke mi sendorme atendis ilian hejmenvenon. Forte mi sentis, ke mi jam sendanĝeriĝis.

Jaroj kaj jaroj pasis. Ofte mi pensis pri tiu timplena, mistera nokto, sed nur post longa tempo mi divenis, kiuj estis la timigaj kaŭzoj.

La brueton kaŭzis la tajpado en la najbara vilao. Kiu scias kion tajpis la direktoro malfrunokte?

La brilanta objekto estis eĉ pli proza afero. La plenluno, tra la banĉambra fenestreto, lumigis kaj briligis la tie starantan porcelanan noktovazon.

Júlia SIGMOND