Multaj finnoj faras nestokestojn por birdoj dum siaj lernejaj slojdolecionoj. Unue oni kutimis konstrui kestojn por sturnoj kaj fiksi ilin sur apudhejma betultrunko. Tamen nun jam rariĝis la sturnoj kaj oni eksciis, ke multaj aliaj birdospecoj bezonas nestokestojn. Post la fino de lernejo iuj interesatoj daŭrigas la konstruadon de nestokestoj kiel hobion. Oni ne bezonas multajn laborilojn: necesas nur segilo, martelo, najloj kaj borilo por fari la enflugtruon. Kiel materialo taŭgas tabuloj. Oni povas uzi ankaŭ pecojn de ronda arbotrunko kun ŝelo.

Iompostiome oni lernas, kiajn kestojn diversaj birdospecoj akceptas kaj en kia medio ili prefere nestas: ĉu apud rapidflua rivereto en Laponio (cinklo), en sudurba parko (kolombo), proksime al kamparaj domoj (hirundoj, muŝkaptuloj), en densa picearo (diversaj paruoj), en foliarbaro (jingo) aŭ sur lagobordo (klangulo, merĝo). Ĉiu speco havas sian ŝatatan medion. La grandeco de la kesto kaj alloga enflugtruo varias. Se oni faras nestokeston por fenikuro, povas esti, ke ankaŭ kukolo demetas sian ovon en ĝi. Kelkaj specoj, ekzemple la nigra merlo kaj la blanka motacilo, bezonas nur tegmentitan tabuleton sur branĉo. La kestoj por strigoj kaj falkoj devas situi alte (almenaŭ je 6 metroj de la surfaco), dum muŝkaptuloj preferas keston je 2,5 metroj, kaj tufmerĝoj (Mergus serrator) sur la tero mem.

Kiaj kestoj?

Grava postulo estas, ke oni ne najlu la keston al la arbo, sed alfiksu ĝin per ŝnuro, kiu ne malhelpas la plidikiĝon de la trunko dum jaroj. Metala drato malhelpus, eĉ povus mortigi la arbon, kies vivosukoj ne fluus pro la rigida zono. La nestokeston oni povu malfermi kaj purigi vintre, kiam la loĝantoj forestas. Inter la restaĵoj de antaŭa nesto kaŝiĝas insektetoj danĝeraj por la sano de la sekvaj birdidoj. Krome, ne devus troviĝi loko por sciuro aŭ rabobirdo proksime al la enflugotruo, por ke la ovoj respektive birdidoj ne estu vorataj. La randon de la truo kovru metala ŝirmplato, tiel ke pegoj aŭ aliaj bekemuloj ne pligrandigu ĝin.

Antaŭ 60-100 jaroj oni povis profiti nestokeston, ekzemple de klangulo. Se iu printempe elprenis nur po unu ovon en tago, la birdo daŭre demetis novajn ovojn dum du-tri semajnoj. La kestokonstruinto nutris sin per ili, ĉar dum la arkta vintro oni suferis pro manko de freŝaj manĝaĵoj.

Antaŭe oni faligis arbojn ne maŝine kaj grandkvante kiel nun. Do, birdoj trovis kavetojn kaj truojn en malnovaj trunkoj, ekputriĝintaj, sur aŭ sub arbostumpoj, en fendoj, kaŭzitaj de fulmo. Tiaj lokoj nun mankas. Homoj, kiuj okupiĝas pri nestokestoj, portas kestojn al lokoj, kie ili supozas, ke birdoj serĉas ilin. Somere la kestokonstruinto kun granda intereso observas la vivon en kaj ĉirkaŭ la kestoj. Vintre li iras de kesto al kesto, riparante kaj purigante. Li kaj lia familio nutras la birdojn, kiuj restas proksime al lia domo dum la vintro. Estas ĝojige rigardadi, kio okazas en la korto aŭ ĝardeno kaj senti sin naturamiko. Homo helpas al birdoj, kaj birdoj helpas al li, kaptante en la ĝardeno somere malutilajn insektojn kaj raŭpojn. Tiu ĉi hobio facile plilarĝiĝas. Al ĝi aldoniĝas kreskanta intereso pri la naturo kaj ofte pri fotado.

Ne nur birdoj bezonas nestokestojn. Al erinacoj mankas taŭgaj lokoj por dormi dum la vintro kaj nesti printempe. Vespertoj serĉas malhelajn ripozejojn por la tago. Ankaŭ flugsciuro bezonas nestokeston, se ĝi ne trovas truon, faritan de pegoj. Se oni mem ne povas konstrui nestokestojn, oni povas aĉeti ilin rete ĉe www.linnunpontto.com (finnlingva retejo kun bildoj pri kestoj kaj birdoj) aŭ donaci monon, por ke iu alia portu nestokestojn al taŭgaj lokoj.

SALIKO