Lastatempe okazis du gravaj grandaj konferencoj pri gravaj kaj grandaj problemoj de la mondo. Meze de novembro 2009 en Romo kunvenis 60 registaraj ĉefoj por pinta konferenco de Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo (ONA) de Unuiĝintaj Nacioj. Temo: batalo kontraŭ la katastrofe kreskanta malsato en la mondo. Poste, fine de decembro, kunvenis eĉ 120 ĉefregistoj en klimatkonferenco en Kopenhago. Temo: batalo kontraŭ la katastrofe kreskanta varmiĝo de la tero. Ambaŭ konferencoj faris nenion alian ol terure ofendi la homaron.

Miliardo malsatas

La du temoj interdependas, ĉar inter la faktoroj, kiuj kontribuas al kreskado de malsato, estas ankaŭ la klimat-ŝanĝo. Laŭ ONA unu miliardo da homoj malsatas, unu sesono de la homaro. La ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj Ban Ki Moon atentigis, ke dum la tago de la konferenco mortas 17 000 infanoj pro malsato, sed tiu nombro evidente tute ne impresis la ŝtatestrojn okcidentajn. ONA postulis, ke en la konferenca deklaro oni devus fiksi la celon, ĝis 2025 elimini malsaton. La ŝtatestroj ja konfirmis sian volon, kontraŭbatali malsaton, sed konkretajn paŝojn ili ne decidis. Sur ok paĝoj ili nur listigis plurajn jam faritajn promesojn, inter ili tiun de la Grandaj 8 (landoj) de somero 2009, disponigi dum la venontaj tri jaroj 20 miliardojn da dolaroj por evolulandoj. En Romo la riĉaj ŝtatoj disponigis eĉ ne unu cendon pli. Do estis superflua konferenco, kiu finiĝis per kompleta fiasko.

Nur paroladoj

Eĉ pli mizera estis la (mis)rezulto de la konferenco en Kopenhago. Neniam antaŭe kunvenis tiom da ŝtatestroj por solvi unuopan problemon; do povus fariĝi historia konferenco. Ke venis tiom multaj, montris la urĝecon kaj gravecon de la klimatokrizo, montris, kiom granda intertempe estas la publikaj premoj de la socioj en multaj landoj. Multaj registoj ja diris en grandiozaj paroladoj, ke oni devus limigi la varmiĝon je 2 celsiaj gradoj, sed konkretajn decidojn por atingi tiun celon ili ne faris. La 193 ŝtatoj eĉ ne akceptis la fine formulitan dokumenton – ili nur „registris” ĝin. Tial ĝi tute ne estas deviga laŭ internacia juro. Ĉu imageblas pli evidenta fiasko?

Kion konkludi el ĉi ĉio? Ke komplete mankas kapablo kaj volo de la monda socio solvi tutmondajn problemojn. Tamen ja la financ-krizon oni superis pli-malpli bone kaj rapide. Tiukampe estis la fundaj kaj propraj interesoj de la kapitalistaj landoj, savi siajn ekonomiojn. Do ili (re)agadis forte kaj konsekvence. Sed koncerne la tutmondajn problemojn de malsato, klimato, akvomanko kaj regionaj konfilktoj, por listigi nur kelkajn, la situacio estas alia, vere deprima. Ni havas nenian tutmondan institucion por solvi tutmondan problemon, ankaŭ ĉar UN estas tro malkohera kaj malforta. Mankas la sento pri tutmonda justeco, kiu povus konduki al tutmonda interkonsento por aliri la problemojn.

Falsa mezurilo

Ankoraŭ ĉie oni adoras ekonomian progreson kaj konsumadon. Ŝtatoj fieras pri sia malneta enlanda produkto (MEP), sed kiel mezurilo por vera progreso ĝi estas falsa. Memoru ekzemple, ke kostoj por forigi la sekvojn de la uragano „Katrina” per miliardoj da dolaroj kontribuis al la usona MEP. Pro ĉiu mortinto de trafikakcidento kreskas la MEP, ĉar ni devas pagi por polico, ambulanco, hospitalo, medikamentoj, advokatoj, funebro ktp. Ĉu ne estas absurde, tiel kalkuli progreson? Necesus komplete ŝanĝi nian sistemon, ne kreskigi, sed redukti la ekonomian kreskon favore al solvo de la tutmondaj problemoj per la ŝparita mono. Se ni ne faras tion, ni pekas kontraŭ la postaj generacioj. La nepoj nin malbenos!

Stefan MAUL