En 2009, la Internacia Jaro de Astronomio proklamita de UNESKO, la mondo celebris la 615-jaran jubileon de la elstara sciencisto kaj ŝtatisto Mirzo Ulugbek.

Oriento donacis al la mondo multajn saĝulojn. Iliaj nomoj, kiel steloj, tra la jarcentoj lumas desur la ĉielo de scioj: Al-Ĥorezmi, Abu Rajhan Al-Biruni, Aviceno, Al-Farabi, Omar Ĥajam ktp. Kaj kiel hela neestingebla lumo inter ili brilas la nomo de sultano Muhamad Tareg Ulugbek. Per la forto de lia talento kaj soifo je scioj, komence de la 16a jarcento formiĝis samarkanda astronomia skolo, kies esploroj kaj malkovroj fariĝis kvazaŭ netakseblaj briketoj en la fundamento de la moderna astronomia scienco.

Estonta reganto de la imperio

Kiu povis supozi, ke al tiu ĉi knabo, naskiĝinta la 22an de marto 1394 en la ĉararo de lia mondkonkerinta avo, estis destinita granda scienca kaj politika misio. Ekde frua infaneco, Ulugbek estis tre scivola knabeto, kiu posedis eksterordinaran intelekton. Kelkaj sciencistoj parolis ankaŭ pri lia mistika talento. Pri tio atestas unu el pluraj legendoj. Foje Amir Timur (Tamerlano) troviĝis en iu konstruaĵo, kiam lin subite alkuris Ulugbek. La sola deziro de la knabo estis tio, ke la avo senprokraste forlasu la ejon. La reganto estis tre surprizita per tia peto de sia nepo, sed li faris tiel, kiel lin petis Ulugbek. Kaj tuj poste komenciĝis tertremo, kiu detruis la konstruaĵon. Tiamaniere Ulugbek eble savis sian avon. Vojaĝante post la militira ĉararo de Timur, la juna Ulugbek multe lernis de sia mentoro Kazi-zade Rumi. La faman scienciston oni konis eĉ ekster la limoj de Maveranar (ŝtato de Timur) kaj nomis „Platono de sia epoko”. Iutage, pretervojaĝante laŭ la teritorio de Irano (Orienta Azerbajĝano), Ulugbek – tiam li estis 8-jara – ekvidis ruinojn de iuj antikvaj konstruaĵoj. Sentinte la scivolon kaj anticipante la demandon de sia lernanto, la mentoro komencis atentokapte rakonti. Li sciigis, ke tio estis observatorio de la 13a jarcento, kreita de Nasiridin Tusi. Ĝi distingiĝis ne nur per siaj grandegaj dimensioj. En la jaro 1270 la sciencistoj kreis tie astronomian tabelon. Eble tiuj eventoj poste instigis la junan sultanon fondi en sia hejmlando la observatorion, kiu vere memorigas la antikvan observatorion de Nasiridin Tusi. En 1405 dum sia militiro al Ĉinio, Amir Timur mortis en la urbo Otrar (nuna Kazaĥio). Post tio komenciĝas la porpotenca batalo, kiu daŭris ĉirkaŭ 5 jarojn. Rezulte la potencon akiras la patro de Ulugbek, la kvara filo de Timur – Ŝahruh. Malsame al sia patro, Ŝahruh translokas la ĉefurbon de sia ŝtato de Samarkando al Herato kaj en 1409 nomumas sian 15-jaran filon reganto de Samarkando. Post la morto de Ŝahruh en 1447 Ulugbek fariĝas reganto de la tuta eksa imperio de Timur kaj ĉefo de la dinastio de Timuridoj.

Talenta sciencisto

Jam junaĝe Ulugbek komencis interesiĝi pri scienco. Al tio grave kontribuis ankaŭ la riĉa biblioteko, kolektita de liaj patro kaj avo, kie li pasigas longan tempon. Tie li legis verkojn de grandaj sciencistoj, kaj studis historion. Sed ĉefe li atentis studojn pri astronomio kaj matematiko. Pri liaj vastaj konoj cirkulis legendoj. Jen kion skribis la plej proksima kunlaboranto de Ulugbek, la matematikisto Gijasidin Kaŝi: „Ulugbek estas granda fakulo pri matematiko. Lia majstreco en tiu ĉi sfero atingis tiun gradon, ke foje dum ĉevalrajdado li decidis eltrovi al kiu tago de la suna jaro korespondas iu dato. Kaj do, sidante sur la selo, li kalkulis la longitudon de la suno kun precizeco ĝis du minutoj de la firmamento”.

Samtempuloj aprezis ankaŭ la fenomenan memorkapablon de sia reganto. La evento, okazinta iun tagon en la palaco, estas unu el la ekzemploj de tiu ĉi talento. Ulugbek estis pasia ĉasisto. En lia biblioteko estis speciala libro, kien dum multaj jaroj estis enskribataj la dato kaj loko de ĉiu ĉasado kaj ankaŭ priskribo de la arkpafitaj birdoj. Dum militiro tiu ĉi libro perdiĝis. La bibliotekisto estis konfuzita, sed Ulugbek trankviligis lin kaj diris, ke li povas rekonstrui la tutan libron laŭ sia memoro. Li tion faris kaj kiam la perdita libro estis retrovita, evidentiĝis, ke Ulugbek faris nur 4 aŭ 5 erarojn. Kiel atestis Gijasidin Kaŝi, li estis nesuperebla fakulo pri la korano. Dum ĉeesto de ekspertoj, li povis citi iun ajn ĉapitron el la sankta libro kaj ne fari eĉ unu solan eraron.

Sian tutan potencon kaj riĉon Ulugbek dediĉis al evoluigo de scienco kaj edukado. Li konstruis superajn altlernejojn – madrasojn – en Samarkando, Buĥaro kaj Giĝduvano. Ili estis siaspecaj mezepokaj universitatoj, en kiuj, krom la bazojn de teologio, studentoj studis matematikon, astronomion, filozofion, retorikon kaj aliajn sciencojn. Sed Ulugbek okupiĝis ne nur pri konstruado, sed li ankaŭ prizorgis, ke la edukado estu alirebla al la tuta talenta junularo, eĉ al tiuj, kiuj ne havis monon. Ne malofte li mem lekciis en la madrasoj. Studado en la madrasoj estis senpaga – al plej diligentaj studentoj oni pagis stipendiojn. Kiel atestas Zahiridin Bobur, en la madraso de Ulugbek instruis ankaŭ 14-jara talentulo, instruisto Mullozade, filo de Mulao Osman. Sen la persona patronado de Ulugbek tio apenaŭ estus ebla. La talentan knabon oni nomis Mullo-i Madarzod, kio signifas „denaska mulao”. Inter la studentoj estis reprezentantoj de diversaj nacioj, inkluzive eksterlandanojn.

Ulugbek kreis ankaŭ akademion, en kiu membris ĉirkaŭ 100 akademianoj, elstaraj sciencistoj de la ŝtato. Laŭ atestoj de samtempuloj, Ulugbek mem estis rimarkinda kaj multflanka erudiciulo. Krom verkoj pri astronomio kaj antropologio, li aŭtoris historian traktaton Arbajn ulus („Kvar ulusoj”) pri la kvar ŝtatoj aperintaj post forpaso de Ĉingis-Ĥano. Ĝis nun konserviĝis la nomoj de 6 muzikaj verkoj de Ulugbek. Liajn poemojn admiris la elstara poeto Aliŝer Navoi. La fakuloj opinias, ke dum la regado de Amir Timur en la arto kaj arkitekturo dominis monumentalismo, dum la regado de Mirzo Ulugbek dominis harmonio kaj dum la regado de postaj Timuridoj rafiniteco.

El sia militiro al Mogolistano (simbola nomo de orienta Kazaĥio kaj orienta Turkestano) en la jaro 1424 Ulugbek alportis nefritan ŝtonon, kiun oni nomis Mahtob („Luna lumo”). Oni rakontis, ke ĝi estis trona ŝtono de Ĉingis-Ĥano. El tiu ĉi ŝtono Ulugbek ordonis fari tomboŝtonon por sia avo Amir Timur. La rare bela „Banejo de Mirzo”, konstruita de Ulugbek, funkciis dum pli ol 500 jaroj. La planko en la banejo estis konstruita el diverskoloraj ŝtonoj.

Ĉefa vivoverko

La naturo malavare dotis Ulugbekon per talento de sciencisto. En li kuniĝis vastega erudicio, fideleco al la ideo kaj celdetermineco en ties realigo. Sed por efektivigo de la vivverko estis necesaj ankaŭ sufiĉaj monrimedoj. Kaj, kiel reganto de potenca ŝtato, li disponis pri ili plenmezure. Tial la astronomia skolo kreita de li estas plenrajte konsiderata kiel ora jarcento de la mezepoka astronomio. La plej grava projekto de Ulugbek – observatorio – estis finkonstruita en 1428-1429 (kelkaj fakuloj supozas, ke ĝi ekfunkciis kelkajn jarojn pli frue) sur la rokeca monteto ĉe piedo de la altaĵo Kuhak (nuna Ĉupan-Ota) kaj reprezentis trietaĝan rondforman konstruaĵon, kiu estis kovrita per belegaj kaheloj. La loko por konstruado de la observatorio estis ideale elektita. De ties supro estis tre oportune observi la ĉielon. Ulugbek konstruis belegan ĝardenon Bogi Majdon, okcidente de la monteto, kie ĝis nun ekzistas samtitola vilaĝo.

La esplorado daŭris samtempe kun la konstruado. Ĉar tiutempe optikaj instrumentoj ne ekzistis, la konstruaĵo mem servis kiel grandega mezurinstrumento – kvadranto, t.e. kvarono de cirklo (90 gradoj). Sed pro la specifeco de situo de Samarkando, ĝi povis esti uzata nur kiel sekstanto (sesono de cirklo). La trietaĝa cilindroforma konstruaĵo (ties diametro egalis ĉirkaŭ 50 metrojn) estis pli ol 30 metrojn alta. Meze lokiĝis la ĉefa mezurinstrumento. Bedaŭrinde, ĝis la nunaj tagoj konserviĝis nur ĝia subtera parto, kiu malsupreniras je 11 metrojn. Ĉi tie oni faris observojn de la suno, luno kaj planedoj de la firmamento. Detalan priskribon de la observatorio ni trovas en la verko de historiisto Abd-ar-Razzak Samarkandi, samepokulo de Ulugbek: „La konstruaĵo estis konstruita same fortike, kiel bazo de potenco kaj oazo de majesteco. La bildoj de naŭ ĉieloj kaj desegnaĵo de sep ĉielringoj kun gradoj, minutoj, sekundoj kaj sekunddekonoj, ĉielo kun rondoj de sep moviĝantaj astroj, bildoj de senmovaj steloj, klimatoj, montaroj, maroj, dezertoj kaj ĉio, kio rilatas tion, estis pentritaj en la desegnaĵoj admirindaj kaj grafikaĵoj nekompareblaj ene de tiu ĉi nobla konstruaĵo”.

Ĉar teleskopoj tiutempe ne ekzistis, astronomoj faris siajn observojn per angulmezuraj instrumentoj, kiuj servis por eltrovo de situo de la surĉielaj astroj kaj vida distanco inter ili, esprimitaj en gradoj kaj minutoj de la firmamento. Instrumentoj en la observatorio de Ulugbek estis la plej perfektaj, kiujn eblis nur tiutempe krei. Uzante ilin, Ulugbek kaj aliaj samarkandaj astronomoj atingis tian precizecon en siaj observoj, kiu restis nesuperebla dum unu jarcento kaj duono.

Ulugbek sukcesis arigi ĉirkaŭ si grandan grupon de junaj sciencistoj. En liberaj sciencaj diskutoj regis la principo, enkondukita de li mem: la ŝtatestro kaj ordinara studento estis egalrajtaj. Ulugbek ne ŝatis homojn, kiuj en sciencaj disputoj konsentis kun li ne pro siaj konvinkoj, sed nur por plezurigi lin.

La sciencistoj rigardis kiel sian ĉefan taskon la ĝeneralan testadon de ĉiuj donitaĵoj akumulitaj de Ptolemeo ĝis Nasiridin Tusi. La plej grava rezulto de ilia agado fariĝis tiel nomataj „Novaj Guraganaj Tabeloj” (1437). La tabelojn akompanis detala enkonduko, kies unua ĉapitro estis dediĉita al la kalendaroj de araboj, grekoj-sirianoj, persoj, ĉinoj kaj ujguroj, kaj ankaŭ estis komparataj donitaĵoj pri diversaj kalendaroj. Jam en tiu ĉapitro rimarkeblis grandaj konoj de la kompilintoj pri astronomiaj esploroj, faritaj dum multaj jarcentoj sur la grandega teritorio de Mediteraneo ĝis Pacifiko.

La katalogo, enhavanta situojn de 1018 steloj, longe restis la plej kompleta kaj preciza; eŭropaj astronomoj reeldonadis ĝin eĉ post du jarcentoj. En Oriento ili estis uzataj ĝis la 17a jarcento. Ne malpli precizaj estis ankaŭ samarkandaj tabeloj de movado de la suno, luno kaj planedoj. Sen iuj ajn teleskopoj Ulugbek kaj liaj kolegoj sukcesis nekredeble ekzakte eltrovi ankaŭ la longon de jaro (kompare kun nunaj donitaĵoj, ili eraris nur je 58 sekundoj) kaj elkalkuli la koordinatojn de pli ol 600 urboj ne nur en centra Azio, sed ankaŭ kelkaj en Rusio kaj Eŭropo.

Poste partoj de tiu ĉi katalogo subtitole Ex Astronomicis Observationibus Ulug Beigi, Tamerlani Magni Nepotis („Astronomiaj tabeloj de Ulugbek, nepo de la granda Tamerlano”) estis tradukitaj en la latinan kaj en 1648 unuafoje publikigitaj en Anglio. Tiam la profesoro de la oksforda universitato John Greaves publikigis ankaŭ la geografiajn tabelojn de Ulugbek.

La vivo de Ulugbek finiĝis tragike. Aldona imposto (tamga), enkondukita de li, je ekstera komerco malkontentigis komercistojn, metiistojn kaj la militistan eliton, kiu subtenis ilin. En 1449 li fariĝis viktimo de konspiro de sia propra filo Abdullatif. Devigita abdiki de la trono, Ulugbek estis sendita al haĝo kaj samtempe oni organizis juĝadon, dum kiu li estis mortkondamnita. La 27an de oktobro 1449 apud Samarkando Ulugbek estis senkapigita. Nun lia tombo estas en la maŭzoleo Gur-Emir, familia tombejo de Timuridoj en Samarkando.

Malgraŭ la meritoj kaj skalo de liaj esploroj, post la morto de Ulugbek scienca agado en la observatorio daŭris tute nelonge fare de lia disĉiplo Ali Kuŝĉi. Poste la observatorio komencis stagni kaj estis entute perdita, perdita dum jarcentoj. Estas strange, ke laborloko de la reganto, kie li dum jardekoj pasigis tre longan tempon, post lia morto estis forgesita. Multenombraj provoj trovi la observatorion fiaskis. Kaj nur en 1908 la rusa sciencisto Vasilij Vjatkin post kelkjara serĉado sukcesis trovi, laŭ la posedaĵ-dokumentoj de la 17a jarcento, la faman observatorion kaj komencis tie arkeologiajn elfosaĵojn.

Pri la aŭtoritato de la uzbeka sciencisto en la mondo atestas ankaŭ la fakto, ke la pola astronomo Jan Havelius bildigis Ulugbekon en la rondo de la plej elstaraj astronomoj de la mondo sur du gravuroj, kiuj eniris lian libron Prodromus Astronomiae („Antaŭheroldo de Astronomio”) (1690). En 1830 sur la mapo de la luno, kompilita de la germana astronomo Johann Heinrich von Mädler aperis kratero de Ulugbek (Ulugh Beigh). La 8an de novembro 1910 la ruslanda imperiestro Nikolaj la 2a donis sian altmoŝtan permeson al la Rusa Astronomia Societo komenci monkolektan kampanjon „por konstrui monumenton al la granda astronomo Ulugbek”.

Sen ajna troigo eblas diri, ke la observatorio de Ulugbek estis prototipo de nuntempaj astronomiaj institucioj. Jam nur tio estas lia grandega merito. Li lasis al siaj posteuloj riĉan sciencan heredaĵon, liajn kreaĵojn kaj atingojn de la astronomia skolo kreita de li oni admiras ankaŭ nun en la 21a jarcento. La granda uzbeka poeto-humanisto Aliŝer Navoi skribis: „Sultano Ulugbek, posteulo de granda ĥano Timur, estis reĝo, kiun la mondo ankoraŭ ne konas. Ĉiuj liaj samtempuloj foriris forgesite. Kiu memoras ilin nun? Sed li, Ulugbek, etendis la manon al la sciencoj kaj atingis multon. Antaŭ liaj okuloj la ĉielo alproksimiĝis kaj descendis. Ĝis la fino de la mondo homoj de ĉiuj generacioj skribos leĝojn kaj regulojn desur liaj leĝoj”.

Vitalij kaj Anatolij IONESOV