Du malbonaj aferoj okazis al nia familio ĉi-jare en la tago de sankta Valenteno. Unu estas, ke mia trijara filino perdis sian pluŝkuniklon, Mifi, kiu estis ŝia konstanta kunulo dum pli ol du jaroj. La alia estas, ke la disko de mia tekokomputilo mortis – eble pro interesa misagordo, pri kiu mi tamen ne skribos hodiaŭ. Verŝajne mi normale pli ĉagreniĝus pro la mortinta disko, sed kiam la eta knabino malgaje diras, ke ŝi volas sian etan ruĝan Mifi, jam komprenante, ke ŝi ne povas havi ĝin, oni tiom kompatas ŝin, ke la perdo de kelkaj komputilaj dosieroj ŝajnas tre malgrava afero.

Pro la mortinta disko mi havis okazon provi Knoppix denove. Knoppix [knopiks] estas mastruma sistemo, bazita sur Debian GNU/Linuxx (Linukso), kiu funkcias rekte de KD aŭ DVD, tiel ke ĝi tute ne bezonas la ĉefan diskon. Tio povas utili en pluraj manieroj. Ekzemple, oni povas uzi Knoppix por kontroli, ĉu la komputilo, aŭ iu parto de ĝi, bone funkcias kun Linukso. Aŭ se oni volas mem provi Linukson, sen tuŝi la jam instalitan mastruman sistemon, Knoppix proponas solvon. Alia situacio, en kiu Knoppix utilas, estas, se oni volas kontakti sian bankon aŭ fari ion alian, kio postulas gravan pasvorton, per komputilo, kiu eble estas infektita per virusoj: se oni ne uzas la diskon, ne vere gravas, kiuj virusoj tie embuskas. Por mi, en la nuna situacio, Knoppix utilas, ĉar ĝi ebligas al mi uzi la komputilon, kiu alie eĉ ne povus starti. Mi uzis la kvazaŭrompitan komputilon por mendi novan diskon, kaj mi nun uzas ĝin, malgraŭ la mortinta disko, por skribi ĉi tiun artikolon.

Kompreneble, se oni ne uzas la diskon, oni devas trovi alian manieron konservi sian laboron. Oni povas uzi USB-memorilon, sed mi skribas ĉi tion per docs.google.com, ĉar mi havas relative fidindan retkonekton per la sendrata reto, al kiu Knoppix tute senprobleme konektiĝis, petinte nur la pasvorton. Fakte ĉio, kion mi provis, bone funkciis, krom unu graveta afero: mi ne trovis manieron reagordi la klavaron por uzi britan aranĝon anstataŭ la implicita usona. Eble tio estas cimo en la versio, kiun mi elŝutis, kiu havas la daton 2010-01-31.

Knoppix estas la verko de germano, Klaus Knopper, kaj li disponigas du variantojn de ĉiu eldono: anglalingvan kaj germanlingvan. Laŭ mia kompreno, la diferenco estas nur la implicitaj lingvo kaj agordoj, kiam ĝi startas; eblas ŝanĝi la lingvon poste, kondiĉe ke oni sufiĉe komprenas la komencan lingvon por trovi la koncernan agordilon. Se vi ankoraŭ ne konas Linukson, sed interesiĝas pri ĝi, mi rekomendas, ke vi provu Knoppix, ĉar ne estas granda laboro: oni devas nur elŝuti grandan iso-dosieron, skribi ĝin kiel diskobildon sur KD-on (aŭ DVD-on, se vi volas pli kompletan version) kaj restartigi la komputilon per tiu KD: ofte sufiĉas havi ĝin en la KD-legilo, kiam la komputilo startas, sed eble vi devus ŝanĝi la BIOS-agordojn, por ke ĝi startu de la KD kaj ne de la ĉefa disko.

Se vi tion faros, indas memori, ke Knoppix estas nur iu versio de Linukso. Ekzistas multaj versioj, tiel nomataj „distribuoj”, kaj kvankam ili baziĝas sur la sama kerno, ili povas supraĵe aspekti tre diverse. La versioj de Linukso, kiujn mi kutime uzas, hejme kaj oficeje, ne havas la amuzajn eksplodantajn fenestrojn kaj aliajn piroteknikaĵojn, kiuj estas parto de ĉi tiu versio de Knoppix. Verŝajne oni povas malŝalti ilin, sed ili ne sufiĉe ĝenas min por instigi min investi tempon por trovi la koncernan agordilon. Kiam mi ricevos novan diskon, verŝajne mi reinstalos la version de Linukso, al kiu mi plej kutimas, ĉar estas malagrable esti devigita adapti sin en mia aĝo, kaj ankaŭ en multe pli juna aĝo. Aliflanke, kelkfoje rompo de rutino estas bona, kvankam mia filino verŝajne ne konsentus pri tio. Tial, se vi hazarde renkontos etan ruĝan Mifi, proksimume 16 cm altan de la piedoj ĝis la blankaj orelpintoj, per kiuj ŝi tiel ofte tenis ĝin, mia filino tre ĝojus rehavi ĝin.

Postskribo. Miraklo okazis! Tri semajnojn post la malapero Mifi revenis. Iu reportis ĝin, responde al la afiŝo, kiun ni metis ĉe la ludejo, kie ĝi perdiĝis. Rosa tre ĝojis, sed ne sufiĉe miris, laŭ mi. Iam ŝi devos lerni, ke perditaj aferoj ne ĉiam revenas tiel ...

Edmund GRIMLEY EVANS