En la fino de januaro Steve Jobs [stiv ĝobz], la fama gvidanto de la firmao Apple, prezentis novan tabuloforman komputilon, iPad. Tio ne estas la unua fojo en la historio de komputiloj, ke iu aperigas tian tabulecan aparaton, taksante ĝin revolucia. Ĉu ĝi iĝos tiel populara kiel porteblaj MP3-muzikludiloj, kies merkaton Apple mem kvazaŭ regas per siaj iPod-produktoj? Aŭ ĉu ĝi fiaskos kiel antaŭaj provoj tra la jaroj, de Apple Newton en la naŭdekaj jaroj, tra diversaj variaĵoj de tabuloformaj komputiloj bazitaj sur la sama teknologio kiel tekokomputiloj, kaj la etekranaj aparatoj por spekti filmojn kaj aŭskulti muzikon, tiel nomataj aŭdvidaj ludiloj?

Tabula komputilo

La aparato mem uzas ne revolucian, sed nuntempan teknologion, sed en iom nova kaj alloga kombinaĵo. Ĝi havas 24-centimetran ekranon similgrandan kiel magazino, en deca formato kun deca kvanto da bilderoj (1024 oble 768). La interreta aliro estas per sendrata reto (802.11, Wi-Fi), aŭ opcie per la poŝtelefona sistemo 3G, kaj, plej grave, ĝi havas akumulatoron kun kapacito sufiĉa por tuta tago, tiel ke sufiĉas ĉiunokte remeti la tabulon en ĝian ŝargodokon. Tio estas grava afero, ĉar ĝis antaŭ nelonge tipaj tekokomputiloj, kaj tabulaj komputiloj uzantaj ties teknologion, havis akumulatorojn, kiuj tipe daŭras nur du ĝis kvar horojn, kio necesigas tro ofte rekonekti al elektro – ne tre praktike por enmana aparato. Sufiĉa akumulatoro estas nepraĵo por la koncepto „tabula komputilo”. IPad ankaŭ komforte pezas ĉirkaŭ 700 gramojn.

Elektrouzon oni tamen ne ŝparis per la ekrano. Du nuntempaj teknologioj senchavas por tia aparato: unue, klasikaj plataj likvakristalaj ekranoj, kiel tiuj uzataj en tekokomputiloj kaj por surtablaj plataj ekranoj; aŭ due, elektronika inko de la speco uzata en legiloj por eletronikaj libroj, kiu bezonas elektron nur por ŝanĝi la bildon, do estas tre ŝparema, sed nuntempe funkcias nur nigrablanke kaj povas nur malrapide ŝanĝi la bildon, bezonante tipe unu aŭ du sekundojn. Tiu dua speco ne konvenas por rapide ŝanĝiĝanta enhavo kaj la moviĝantaj bildoj de televido aŭ filmo. Ĉar iPad ambicias esti pli ol tekstolegilo, ĝi havas klasikan koloran ekranon, kiu taŭgas same por bildoj, filmoj kaj por tekstoj kaj retpaĝoj.

Kaj, kompreneble, la ekrano uzas kapacitan tuŝekranon, kiu estas tre sentema kaj ebligas la uzon de pluraj fingroj samtempe, malkiel la pli fruaj rezistaj tuŝekranoj.

Regado per tuŝo

La tuŝekrano estas grava, kaj evidenta, ĉar la tuta uzantosperto estas bazita sur interagado per fingroj, ne per muso kiel ĉe tekokomputilo. Pro tio Apple kreis la mastruman sistemon kaj programaron por iPad el la poŝtelefona platformo de iPhone kaj ne el la tradicia komputila mastruma sistemo MacOS de siaj surtablaj kaj teko-komputiloj. Estas oportune, ke en la pasintaj jaroj Apple sukcesis allogi programistojn al la iPhone-sistemo, do ekzistas nun impona aro da programoj konceptitaj por enmana aparato regata per la fingroj. Ne ĉiuj perfekte taŭgos kun pli granda ekrano ol telefono, sed tiam ili povos ruliĝi ene de fenestro, kaj la tasko adapti programon al diversaj ekrangrandoj ne estas tiel malfacila, kiel la tasko konverti musregatan programon al fingroregata. Tio estas eble la plej alloga aspekto de iPad: la mastruma sistemo kaj programoj havas uzantinterfacon taŭgan por enmana uzo. Antaŭaj tabulaj komputiloj ofte provis adapti musoregatajn mastruman sistemon kaj programaron al la tabulo, kio ofte donis rezulton apenaŭ uzeblan.

La ĉefa funkcio de iPad estas kiel alirilo al la reto, tutmonda aŭ endoma, ĉu por retpaĝoj, televido, por spekti filmojn, aŭ por legi librojn kaj gazetojn. Ĝi estas iaspeca konkretigo de retumilo, sed transportebla al la sofo aŭ en la liton. Kompreneble ĝi kapablas ankaŭ ludi muzikon kiel iPod, aŭ ludi ludojn. Ĝi ŝajnas pli taŭga por privata uzado ol en la oficejo, kie tablaj aŭ teko-komputiloj pli taŭgas. Por uzantoj sen komplikaj bezonoj ĝi eble povus iĝi la ĉefa komputilrimedo.

Furoro en blogujo

Kun la forta personeco de sia estro, la forte rekonebla kaj kvalita aspekto de siaj produktoj kaj la historio de la firmao, per ĉiu nova anonco Apple provokas multajn diskutojn en la reta „Blogujo” kaj pli ĝenerale en la gazetaro. Cetere, iPad havas apartaĵojn, kiuj provokis pliajn disputojn.

Ekzemple, ĝi ne ebligas, ke pli ol unu fremda programo ruliĝu samtempe sur la maŝino mem, kaj ĝi ne kapablas ruli la ofte uzatan enretumilan programon Flash de la firmao Adobe, kiu ebligas interalie la moviĝantajn reklamojn ofte vidatajn ene de retpaĝoj. Tiel estas same kiel ĉe iPhone. Fakte ne malfacilus por Apple proponi ambaŭ kapablojn, sed ĝi argumentas, ke ili kreus malstabilecon, kiu malbonus por la uzantosperto – ne senprave, ĉar la programo Flash fifamas pro oftaj kolapsoj. Ankaŭ plurtaskado estus malfacila sen aldona risko, ke iu programo malstabiligus la tutan aparaton, aparte ĉe tia aparato malpli potenca ol kutima komputilo; kaj tiu kapablo ne tiom gravas por retumilo, kies ĉefajn funkciojn pritraktas la mastruma sistemo.

Pli ĝenerale, komentistoj disputas inter si, ĉu iPad vere utilas, ĉu ĝi tro kostas, ĉu ĝi faras ion novan, kaj ĉu ĝi estas granda revolucio en la historio de komputiloj. Ja malferma demando estas, ĉu la aparato trovos sian lokon inter aliaj disponataj aparatoj: unuflanke estas lertaj poŝtelefonoj, kiuj ebligas pli-malpli samajn funkciojn, sed kun konsiderinde pli eta ekrano, por multaj uzoj ne tiom konvena; aŭ ĉe la alia flanko estas tekokomputiloj, kies plej etaj kuzoj, „tekokomputiletoj”, havas similajn aparatajn kapablojn, sed kun klasika interago per klavaro kaj muso. Flanke sidas legiloj por e-libroj, kiuj havas nur unu funkcion, sed kun propra avantaĝo de portebleco kaj daŭro de akumulatoro.

Tabula retumilo eble ne ŝanĝos la mondon, sed se ĝi sukcesos, estos en la domo plia uzado de komputilo for de la skribotablo, ne nur anstataŭ klasikaj komputiloj, sed ankaŭ anstataŭ televido aŭ papero. Kaj se ĝi ja sukcesos, estos ankaŭ ŝanco por konkurantoj. Jam anonciĝis similaj tabulaj komputiloj, kiel JooJoo de la firmao Fusion Garage kaj Adam de Notion Ink. Ili havas similan aparataron kaj estas simile bazitaj sur fingroregata poŝtelefona mastruma sistemo, kelkfoje Android (adaptita Linukso) de la firmao Google. La estonteco montros, ĉu ĉi tiu nova kategorio de aparatoj furoros, kaj ĉu, kiel ĉe muzikludiloj, la produkto de Apple difinos ĝin.

Franck ARNAUD

Elektronikaj libroj en iPad

Per la integrita programo iBooks eblas legi librojn en la formo ePub, inkluzive de esperantaj libroj vendataj de FEL. Ŝajnas fakte, ke la programo iBooks komprenas nur ePub. Por legi libron (aŭ la magazinon MONATO) en PDF-formo necesas instali kroman programon, ekzemple la malmultekostan aplikaĵon GoodReader. Ekzistas ankaŭ aliaj programoj por legi ePub-librojn en iPad, ekzemple Ibisreader kaj Stanza. La kreintoj de la programo Stanza tamen jam anoncis, ke ĝi ne estos pludisvolvata por iPad – supozeble ĉar Apple aĉetis ĝian fontokodon por la propra programo iBooks.