„Megalopolo” estas reto de urboj multkerna, grapolforma. Principe ĝi enhavas pli ol 10 milionojn da loĝantoj kaj densan reton de variaj transport-rimedoj: akvo-, fer- aŭ aŭto-vojoj. Tiun urbecan koncepton inventis la geografo Jean Gottmann per sia samnoma verko (Megalopolis, 1961).

La nomon „megalopolo” li donis unue al la granda urbaro de la koridoro Bostono-Vaŝingtono en la nord-orienta Usono. Ĝi krome entenas, inter aliaj, la urbojn Novjorko, Filadelfio kaj Baltimoro. Tiu urba koridoro, poste nomita Bosvaŝo (anglalingve Boswash), estas 800 kilometrojn longa kaj kuŝas laŭlonge de la atlantika marbordo.

Marbordoj

Post Bosvaŝo oni identigis diversajn megalopolojn ie tie en la mondo. La noktaj satelitfotoj bone evidentigas tiujn lumigitajn urbajn koncentraĵojn, plejofte laŭlonge de marbordoj: Tajhejo (Tokaido-koridoro en Japanio, kiu iras ĝis Fukuoka), Sanfrancisko–Sandiego en Kalifornio (Sansan, pasanta tra Losanĝeleso), Rio–San-Paŭlo en Brazilo ktp.

Ja Bosvaŝo elstaras en tiu megalopola listo, ne tiom laŭ sia loĝantaro (ĉirkaŭ 50 milionoj da loĝantoj; la japana megalopolo enhavas pli ol 100 milionojn), kiom pri la koncentriĝo de diversaj tutmondaj institucioj – Unuiĝintaj Nacioj, la Monda Banko, la Internacia Mona Fonduso – aldone al aliaj nur usonaj – la Blanka Domo, Pentagono aŭ Wall Street. Gottmann nomis Bosvaŝon la „moderna Romo”. Ekde la komenco de la 21a jarcento grandrapida trajno interrilatigas ĝiajn ĉefajn urbojn.

Valo

Kelkajn jarojn post Gottmann, la geografo Roger Brunet identigis en Eŭropo gravan megalopolan akson, aŭ „arkon”, demografian kaj ekonomian, kiu iras de Anglio ĝis norda Italio, sekvante la valon de Rejno. En verko dediĉita al eŭropaj urboj li ĝin nomis la Eŭropa Spino (La dorsale européenne, 1989).

Komence de la jaroj 2000 la nomo „Blua Banano” famiĝis (vd. diverslingvan Vikipedion). Sed tiu ensemblo, kiu estas pli ol 1000 kilometrojn longa kaj 200 larĝa, trafas la obstaklon de la Alpoj, aspektas grandega, sekve malkohera. La difina limo pri megalopolo ŝajnas iom transpasita.

Esploro

Tamen, bone serĉante, eblas vidi eŭropan megalopolon notinde malpli grandan, sekve pli koheran. Pri tiu lasta ekzistas ĝis nun, almenaŭ laŭ interreta esploro, neniu studaĵo. Ĝin formas kurbe fermita linio, kiu entenas sude Parizon kaj la valon de Sejno, ĉirkaŭas Londonon, poste Amsterdamon, la germanan metropolon Rejno-Ruro (unuan industrian regionon de Eŭropo), kaj poste reiras suden ĝis Parizo.

Oni povas laŭplaĉe ĝin nomi Plar-o, laŭ la komencliteroj de ĝiaj ĉefaj aglomeraĵoj, aŭ „Flava Terpomo” laŭ ties desegno. La pli kompakta terpoma formo bone distingiĝas de la supre menciita „banano” kaj la koloro „flava” aspektas iomete pli realisma rigarde al nokta satelitfoto.

Haveno

Krom la kvar menciitajn urbojn, Plaro entenas aliajn gravajn kiel la kosmopolitan Bruselon en sia centro, la tiel nomatan „Randstad Holland” en kiu lokiĝas Roterdamo (unua okcidenta haveno, la kvara tutmonde), la havenon Antverpeno kaj la transnacian regionon Lille-Kortrijk-Tournai, nomatan „Eŭrometropolo”. Tiu lasta disvastiĝas sur du regnoj (Francio kaj Belgio) kaj pluraj lingvaj regionoj (franca, pikarda, valona, nederlanda).

Plaro situas ĉirkaŭ tiu grava markolo, la plej uzata en la mondo, kiun la angloj nomas dovra kaj la francoj kaleza (ankaŭ tie bedaŭrinde mankas tutmondaj konvencioj). Ĝi sekve havas riĉan historion: gravaj luktoj okazis tie, notinde la malvenko de la hispana „armada” (mararmeo) de Filipo la 2a en 1588, mezmare ĉe la franca haveno Gravelines (proksime al Kalezo), ankaŭ la decidiga batalo de Waterloo en 1815, kiu markis la definitivan fiaskon de la imperia provo de Napoleono.

Plaro estas la plej masiva el ĉiuj antaŭe menciitaj tutmondaj megalopoloj. Ĝi entenas fekundajn grundojn favorajn al nutraĵa intensa agrikulturo. Precize tie okazis la tiel nomata agrikultura revolucio dum la 17-18a jarcentoj.

Pezocentro

Oni komparu Plaron kun Bosvaŝo. Ambaŭ havas proksimume saman loĝantaron. Ili montras areojn kompareblajn (la unua multe pli larĝan, la dua multe pli longan). Sed Plaro estas ja pli kohera, sinergia. Necesas malpli ol du horoj de Bruselo, ĝia kvazaŭa pezocentro, por atingi ties kvar ĉefajn aglomeraĵojn, danke al reto de grandrapidaj trajnoj, kompletigita de la manika tunelo inaŭgurita en 1994.

Oni notu krome, ke ekzistas sama reto de navigeblaj riveroj, kompletigita de grandtrafikaj kanaloj. Nuntempe oni traboras novan akvovojon en la norda Francio, kiu interrilatigos Sejnon kaj Skeldon. Nun okazas gravaj terfosaj laboroj por enterigi la francan aŭtovojon (A 29), forlasante superan lokon al tiu estonta kanalo.

Ludokartoj

Plaro kaj Bosvaŝo situas ambaŭflanke ĉe la norda Atlantiko, tiel markante la geopolitikan elstarecon de tiu planeda regiono. Kompare kun la amerika „moderna Romo”, la eŭropa megalopolo daŭre havas kelkajn bonajn ludokartojn. Londono daŭre estas la ĉefurbo de la Brita Regnaro kaj Parizo de la internacia Franclingvio (Francophonie), ambaŭ heredintoj de la malnovaj koloniaj imperioj de tiuj konkurencaj ŝtatoj.

Samkiel Novjorko, Bruselo havas sian Tutmondan Komercan Centron (World Trade Center, tamen senteble malpli grandan ol tiu de Usono antaŭ septembro 2001). En la nederlanda urbo Hago sidejas notinde la Internacia Kortumo (kiu prefere ol juĝopovon havas arbitracian rolon).

Sidejoj

Oni povus longe paroli pri la variaj sidejoj, kiujn gastigas Plaro, institucioj kulturaj, ekonomiaj, politikaj, la sennombraj kongresoj, internaciaj salonoj, la multnombraj vidindaĵoj. Estas menciindaj la organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj por Edukado, Scienco kaj Kulturo (Unesko), kiu havas sian sidejon en Parizo, samkiel la Organizaĵo pri Ekonomiaj Kunlaboro kaj Evoluigo (OEKE).

Kian estontecon havas tiaj grandaj homaj koncentriĝoj, ĉu en Eŭropo, ĉu aliloke? Ilin necesigis la industria revolucio, la rapida kaj akcela kresko de la loĝantaro kaj de la ekonomio. Nun, tiu fenomeno ŝajnas iom malakceli siajn efikojn. La ekonomia krizo, spertata ĉi-momente, koncernas ankaŭ tiujn grandajn centrojn, iam privilegiajn, al kiuj malriĉaj enmigrintoj daŭre alvenas.

Komunikiloj

De ili, inverse, multaj homoj tendencas hodiaŭ malproksimiĝi. Helpas ilin tiucele modernaj komunikiloj, ĉu materiaj (rapidaj trajnoj), ĉu virtualaj (interreto). La publikigo fare de Eŭropa Unio en 1999 de la Eŭropa Spaco-Disvolva Perspektivo (ESDP) iom esprimas tiun volon de malkoncentriĝo.

Samcelas la Eŭropa Spaca Plano de Observa Reto (ESPOR, en la angla ESPON), starigita ankaŭ de EU. En tiu lasta krome partoprenas Svislando. Oni pli kaj pli parolas pri policentrismo kaj tiu sistemo prezentas avantaĝon kompare kun la tradicia densa koncentriĝo de la grandaj megalopoloj. Oni sekvu kun intereso la evoluon de tiu afero.

Djémil KESSOUS