La 1an de aprilo 2011 okazis la monda premiero de la opero Princo Igor de la fama rusa komponisto A. P. Borodin (1833-1887). Jes, ĝuste la premiero, ĉar unuafoje estis prezentita la aŭtora versio de la bone konata opero. La komponisto laboris super la verko 18 jarojn, sed mortis, ne fininte ĝin.

Konata versio

Post la morto de A. P. Borodin la operon finverkis kaj orkestris aliaj konataj komponistoj, N. A. Rimskij-Korsakov kaj A. K. Glazunov. Ilia partituro estis eldonita en 1887-1890, kaj jam 120 jarojn la tuta mondo konas la operon ĝuste en tiu versio. Princo Igor estas unu el la plej ŝatataj rusaj operoj, sed proksimume kvarono de ĝia nuna muziko ne apartenas al la aŭtoro mem. N. A. Rimskij-Korsakov kaj A. K. Glazunov reverkis la operon, ŝanĝante la koncepton kaj forigante plurajn erojn. La tria akto estis preskaŭ komplete verkita de A. K. Glazunov.

Nekonata versio

Tamen ankoraŭ en 1947, en la jaro de la 60a datreveno de la morto de la komponisto, la sovetia muzik-fakulo P. A. Lamm rekonstruis la aŭtoran version de la opero, kolektante kaj prilaborante 77 manuskriptojn de A. P. Borodin. Li preparis grandan universalan partituron, enhavantan ĉiujn muzikpecojn de la aŭtoro kaj la finverkintoj. Bedaŭrinde, la rezultoj de lia laboro ne estis publikigitaj.

Al la materialoj de P. A. Lamm turnis sin la muzik-spertulo A. V. Buliĉova dum la preparo de la ĉi-jara prezento de la opero. Ŝi esploris la aŭtoran pian-adaptaĵon de la opero, fragmentojn de la partituro de P. A. Lamm kaj aliajn unikajn materialojn, konservatajn en la moskva Muzeo de la Muzikkulturo, kaj eltiris ĉirkaŭ 6000 taktojn de la muziko de A. P. Borodin mem. Evidentiĝis (pro konsideroj pri la tonaloj kaj muzika strukturo de la aktoj), ke la ordo de la oper-pecoj en la versio de N. A. Rimskij-Korsakov kaj A. K. Glazunov ne estas ĝusta.

Multaj homoj kredas, ke post la morto de A. P. Borodin restis aro de disaj oper-eroj. Tamen fakte la komponisto finverkis ĉiujn aktojn, krom la tria kaj la uverturo. Plie, A. P. Borodin ĉiam verkis grandajn pecojn, ne apartajn erojn. Haveblas planoj de la komponisto, kaj estas konate, ke li ĉiam laboris sinsekve de la komenco ĝis la fino. A. V. Buliĉova trovis la ĝustan ordon de eroj kun, kiel ŝi diras, „granda probablo”. Duboj koncernas nur la ariojn de la princo Igor kaj la finalon. Eble oni solvos tiujn problemojn, se estos trovita la aŭtora pian-adaptaĵo de du aktoj de la opero, pri kiu P. A. Lamm skribis, ke li vidis ĝin en biblioteko pli frue, sed jam ne povis trovi dum la laboro super la opero.

En la nova versio estis forigitaj ĉirkaŭ 1700 taktoj, verkitaj de N. A. Rimskij-Korsakov kaj A. K. Glazunov, kaj inter kelkaj aŭtoraj variantoj de la sama peco estis ĉiufoje elektita la plej lasta. Estis aldonitaj kelkaj eroj, forigitaj dum la redaktado. La operpecoj sekvas en la rekonstruita ordo. Estas interese, ke en la aŭtora versio riveliĝis aliaj akcentoj, ekzemple pri la danĝero de ne nur eksteraj, sed ankaŭ internaj malamikoj.

Multaj konataj pecoj en la nova versio sonas nekutime por la aŭskultantoj. La novaj partoj ankaŭ estas defio por solistoj, ja ili same alkutimiĝis al la ekzistanta versio.

Alia rekonstruo

La nove preparitan aŭtoran version prezentis solistoj de la moskva teatro Gelikon-opera (Helikon-opero) en la Moskva Internacia Muzikdomo. Bedaŭrinde tio estis nur tiel nomata koncerta prezento, sen dekoracioj kaj kostumoj. La teatro planis malfermi per tiu ĉi premiero sian novan scenejon, sed aperis problemoj pri la konstruaĵo.

La teatro havas ejon en historia parto de Moskvo kaj oni intencis larĝigi ĝin per apudaj konstruaĵoj. Estis ricevita speciala permeso de moskvaj instancoj, ĉar la konstruaĵoj estas parto de la historia urb-bieno de la princino Ŝaĥovskaja-Glebova-Streŝneva. Fakte, temis pri restaŭro kaj rekonstruo de la interna korto de la bieno. Oni planis profundigi la korton, transformi la kavon en spektejon kaj fari tegmenton super ĝi. Sed ekprotestis protektantoj de la historia aspekto de Moskvo, aktivuloj de la movado Arĥnadzor (Arkitektura inspekto). La laboroj estis haltigitaj. Ambaŭ flankoj havas siajn argumentojn kaj siajn defendantojn, sed ĝis nun la problemo ne estas solvita.

Anna kaj Mati PENTUS