Kolmaro (Colmar) estas urbeto, kiu situas sude de Strasburgo, en la regiono Alzaco (orienta Francio). Plurfoje en tri militoj ĝi estis pribatalata fare de Francio kaj Germanio. Ekde tiu stacidomo iras trajnoj ankaŭ al la belega valo de Munster kaj al la apuda montaro Vogezoj. Malgajega rememoro: La kolmara stacidomo estis ankaŭ deiro-punkto por junaj alzacanoj, kiujn Hitler devige soldatigis ekde 1942. La plimulto de ili neniam revenis hejmen.

Monumento

La stacidomo de Kolmaro estis klasifikita kiel historia monumento nepre konservinda. Ĝin konstruigis la germana ŝtato en 1907. Tio okazis en la periodo 1871-1918, kiam Alzaco estis parto de la Germana Imperio. La stacidomo bone reprezentas la prusan stilon kun miksaĵo de novgotika, novrenesanca kaj centra-eŭropa stiloj. Laŭ onidiroj ĝian arkitekton inspiris la planoj de stacidomo de la urbo Danzig (nuna Gdansk), kiu ĝis la fino de la unua mondmilito apartenis al Germanio.

La horloĝturo de la stacidomo estas videbla de tre malproksime, kio ebligas al la vojaĝantoj ne maltrafi sian trajnon. Oni povas rimarki, ke de fore la stacidomo similas al la silueto de vaporlokomotivo, kies kamentubo estas la turo.

Tegmento

La ĉefa enirejo estas en la orienta fasado. Dekstre videblas la norda parto de la konstruaĵo kaj maldekstre la suda parto kun tegmentaj elementoj pli malnovaj. Hodiaŭ oni povas sekvi la evoluon de konstrutekniko, rigardante ĝian tegmenton, kiun oni kovris per ardezplatoj laŭ du malsamaj metodoj.

En la norda parto de la stacidomo, dekstre de la enirejo, la tegmento estis kovrita per ardezplatoj muntitaj laŭ la franca metodo (nomata ankaŭ Angers-metodo). Ŝajnas, ke tiu parto estis renovigita, ĉar en la suda parto, maldekstre de la enirejo, la tegmento konsistas ankaŭ el ardezplatoj, muntitaj laŭ la franca metodo, sed kun multaj trajtoj de la tradicia germana metodo. Ĉi-lasta estas tre malsimila: por ĝi estas uzataj skvamformaj ardezplatoj, nomataj Schuppen [ŝupen], „skvamoj”. Oni muntas ilin per najloj laŭ oblikvaj linioj, dum ĉe la franca metodo oni fiksas la ardezplatojn per hokoj (kaj najloj) en horizontalaj kaj vertikalaj linioj (vidu la fotojn).

Diferencojn inter ambaŭ metodoj de tegmentkovrado eblas rimarki ĉe la rondigitaj randoj flanke de lukarnoj1, ĉe tegment-valoj kaj ĉe levitaj partoj laŭlonge de la muroj.

1. Lukarno estas tegmenta kromkonstruaĵ(et)o. Vd. TAKE-jarkolekton 2010 pp 5ss.
Pierre GROLLEMUND