FEL
FEL, kie la movado moviĝas!
Por skribi al ni
Serĉi en la retejo de FEL
Facebook Amikiĝu kun ni ankaŭ en Facebook

La Universala Dekuma Klasifiko

Malgranda gvidilo

La Universala Dekuma Klasifiko (UDK) estas klasifiko laŭ temoj. Se oni ordigas aron da librotitoloj laŭ ties UDK-numeroj, ĉiuj libroj kun la sama temo troviĝos kunaj.

  • La unua cifero de UDK-numero indikas la ĝeneralajn kampojn de la homa scio, nome:
    • 0 Ĝeneralaĵoj
    • 1 Filozofio
    • 2 Religio
    • 3 Sociologio
    • 4 (libera)
    • 5 Natursciencoj
    • 6 Aplikataj sciencoj
    • 7 Arto kaj ludoj
    • 8 Lingviko
    • 9 Geografio kaj historio
  • Per pliaj ciferoj, oni jam precizigas la kampon. Jen kelkaj el la plej oftaj en la FEL-biblioteko:
    • 00 Plej ĝeneralaj bazoj de la scienco kaj kulturo
    • 007 Komunikado
    • 008 Kulturo
    • 01 Bibliografio, katalogoj, librolistoj
    • 011 Internaciaj bibliografioj
    • 012 Bibliografioj de difinita aŭtoro
    • 015 Naciaj bibliografioj
    • 016 Fakaj bibliografioj
    • 017.1 Katalogoj de bibliotekoj
    • 017.4 Katalogoj de eldonistoj
    • 02 Bibliotekado
    • 03 Enciklopedioj ĝeneralaj
    • 04 Esearoj diversspecaj
    • 05 Periodaĵoj
    • 058 Jarlibroj
    • 058.7 Adresaroj
    • 06 Asocioj, societoj, kongresoj, ekspozicioj
    • 061.23 Organizaĵoj
    • 061.3 Kongresoj
    • 07 Ĵurnalismo
    • 08 Diverstemaj verkoj
    • 13 Filozofio
    • 14 Filozofiaj sistemoj
    • 159.9 Psikologio
    • 17 Etiko
    • 22 Biblio
    • 32 Politiko
    • 327 Internacia politiko
    • 34 Juro
    • 341 Internacia juro
    • 341.123 Internaciaj organizaĵoj
    • 35 Publika administrado kaj militaj sciencoj
    • 36 Socia helpo
    • 367 Movadoj por sociaj interrilatoj
    • 369 Diversaj sociaj movadoj
    • 369.4 Skoltismo
    • 37 Edukado, instruado, libertempo
    • 371 Organizado de la eduka sistemo
    • 379.8 Libertempo
    • 379.85 Turismo
    • 38 Komerco kaj trafiko
    • 381 Enlanda komerco
    • 382 Internacia komerco
    • 383 Poŝto
    • 384 Interkomunikado
    • 385 Fervojoj
    • 386 Navigado ĝenerala kaj enlanda
    • 387 Navigado mara
    • 39 Etnografio, moroj, folkloro
    • 396 La virina rolo en la socio
    • 51 Matematiko
    • 53 Fiziko
    • 54 Kemio
    • 58 Botaniko
    • 59 Zoologio
    • 61 Medicino
    • 621.3 Elektrotekniko
    • 621.39 Telekomunikado
    • 629.1 Veturiloj
    • 651 Oficeja administrado
    • 651.93 Stenografio
    • 655 Presado, eldonado
    • 656.835 Filatelo
    • 659 Reklamado, varbado
    • 66 Kemia teĥniko kaj industrio
    • 681.3 Komputiloj
    • 77 Fotografio
    • 78 Muziko
    • 79 Amuzaĵoj, ludoj
    • 796 Sporto
    • 80 Filologio
    • 800 Lingvistiko ĝenerale
    • 800.1 Lingva filozofio
    • 800.89 Interlingvistiko
    • 800.891 Volapuko
    • 800.892 Esperanto
    • 800.892 (091) Historio de Esperanto
    • 800.893 Ido
    • 800.894 Neo
    • 800.895 Unitario
    • 800.896 Occidental
    • 800.897 Interlingua
    • 801 Filologio ĝenerala (kiu ne koncernas unu solan lingvon)
    • 801.1 Ortografio
    • 801.2 Parolpartoj
    • 801.3 Vortaroj, etimologio (ĝeneralaj konsideroj)
    • 801.310.1 Frazaroj
    • 801.310.2 Proverbaroj
    • 801.311 Toponimaroj
    • 801.314 Homonimoj, sinonimoj
    • 801.316 Vortaroj
    • 801.316.4 Fakaj vortaroj
    • 801.318 Dialektaj vortaroj
    • 801.323.19 Bildvortaroj
    • 801.4 Fonetiko
    • 801.5 Gramatiko
    • 801.54 Etimologio
    • 801.55 Morfologio
    • 801.54 Sintakso
    • 803 Ĝermanaj lingvoj
    • 803.931 Nederlanda lingvo
    • 804 Latinidaj lingvoj
    • 807 Klasikaj lingvoj
    • 808 Slavaj kaj baltaj lingvoj
    • 809 Orientaj lingvoj
    • 82 Literaturo ĝenerala
    • 820 Literaturo angla
    • 830 Literaturo germana
    • 839.31 Literaturo nederlanda
    • 839.32 Literaturo flandra
    • 840 Literaturo franca
    • 889.2 Literaturo esperanta
    • 92 Biografioj
  • Aldone eblas precizigi en kiu(j) lingvo(j) la libro estas verkita, per aldono de la lingvaj helpnombroj:
    • =00 plurlingva
    • =20 angla
    • =30 germana
    • =393 nederlanda
    • =396 norvega
    • =397 sveda
    • =398 dana
    • =40 franca
    • =499 kataluna
    • =50 itala
    • =590 rumana
    • =60 hispana
    • =69 portugala
    • =82 rusa
    • =84 pola
    • =85 ĉeĥa
    • =854 slovaka
    • =867 bulgara
    • =892 Esperanto
    • =893 Ido
    • =894 Neo
    • =897 Interlingua
    • =945.41 finna
    • =951 ĉina
    • =956 japana
  • Aldone eblas precizigi la formon de la verko:
    • (042) Prelegoj
    • (043) Disertacioj
    • (044) Leteroj
    • (05) Revuoj
    • (058) Jarlibroj
    • (058.7) Adresaroj
    • (075) Lernolibroj
    • (075.4) Lernolibroj por memstudado
    • (076) Ekzercaroj
    • (083.72) Listoj kun fakaj esprimoj

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17