Informoj de www.retbutiko.be

La librorondo Stafeto

La librorondo Stafeto

la nepro por la libroamanto!

Ĉu allogas vin la ideo ricevi literature kaj prese bonkvalitajn Esperanto-librojn tuj post ilia apero kontraŭ forte rabatita prezo? La librorondo „Stafeto” donas al vi tiun eblon.

Stafeto

Per kio ni regalos vin?

Ni regalos vin per bele presitaj literaturaj kvalitaj verkoj de konataj nomoj kiel Anna Löwenstein, Trevor Steele, Edwin de Kock, Christian Declerck kaj multaj aliaj ... Vi ricevos la verkojn aperintajn en la serio „Stafeto” antaŭ ol ili estas haveblaj ĉe la kutimaj libroservoj. Ni principe strebas al aperigo de tri libroj jare. Plie, vi aŭtomate ricevos rabaton de 20 % se vi mendas po unu libron, rabaton de 40 % se vi mendas po tri librojn aŭ pli.

Ankaŭ bitlibroj

Ĉu vi preferas ne ricevi binditajn librojn, sed bitlibrojn? Ankaŭ tio eblas. Vi ricevos ilin aũtomate antaŭ ol aliaj libroamantoj ricevas ilin, kaj kun rabato de 20 %! Sciigu okaze de via aliĝo, ĉu vi preferas la librojn en la universala formo ePub, en la Kindle-formo AZW3 aŭ en PDF-formo. (Vi povas kiam ajn transiri de unu formo al alia).

Kion ni petas de vi?

Por aliĝi al nia librorondo ni petas unufojan deponon de minumume 50 eŭroj. Tiun deponon vi rericevos, kiam vi forlasos la librorondon. La deponojn Flandra Esperanto-Ligo investas en la eldonado de novaj verkoj.

Kio estas via garantio?

Se vi ne estus kontenta pri la libroj, kiujn ni sendas al vi, vi rajtas retiriĝi el la librorondo. En tiu okazo vi rericevos vian deponon kaj ni ne plu aŭtomate sendos al vi librojn.

Kiuj verkoj jam aperis?

Jen la tuta listo de jam aperintaj verkoj en la serio „Stafeto”. Tiujn aperintajn aliĝinto al la librorondo „Stafeto” povos kiam ajn postmendi kun rabato de 20 %. Sufiĉas mencii en la notoj „Ne forgesu mian Stafeto-rabaton!”


Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-06-07