Informoj de www.retbutiko.be

Rekomendoj al aŭtoroj

Se vi estas aŭtoro, kaj deziras, ke Flandra Esperanto-Ligo eldonu vian verkon, sendu la pretan manuskripton al eldonoj@fel.esperanto.be kaj FEL antaŭmetos vian manuskripton al juĝkomisiono, kaj informos vin pri la rezulto. Notu, ke povas daŭri unu-du monatojn antaŭ ol vi ricevas respondon. Oni ja ne legas manuskripton en unu tago.

Se via manuskripto estas konsiderata eldoninda, estos sendita al vi kontraktopropono, kiu donas detalojn pri la juraj kaj financaj aspektoj de la eldono, pri via honorario, pri la senpagaj aŭtorekzempleroj ktp. Post subskribo de la kontrakto povas komenciĝi la eldona proceduro. Notu, ke povas esti atendovico, kaj ke la eldono do eble ne okazos tuj.

Teknikaj postuloj: FEL kutime eldonas verkojn en kvar formoj: kiel tradicia bindita verko kaj kiel bitlibro en la dosierformoj ePub, Mobipocket kaj PDF. Por povi krei tiujn formojn, manuskriptoj estu liveritaj en unu el la jenaj formoj:

  1. En la formo XHTML. Ĉiu ĉapitro estu aparta dosiero.
  2. En la formo ODT (OpenOffice)
  3. En la formo DOC aŭ DOCX (MSWord)

La manuskripto por prijuĝo povas esti sendita ankaŭ en la formo PDF, sed tiu formo ne taŭgas por la eldonado mem.


Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17