MONATO

de Ulrich Matthias

Profanaj plezuroj

1

Estis jam la 22a horo. Josef Brunner, pastro de Marienreuth, sin pretigis por enlitiĝi, kiam subite sonoris lia telefono.

``Saluton, Jozefo! æi tie estas Renata. æu vi ankoraŭ memoras min?''

``Jes, kompreneble. Kia surprizo! Kie vi estas nun?''

``En Munkeno. Mi deĵoras en la turisma foiro. Kaj mi ege ĝojus, se ni povus renkontiĝi, prefere jam morgaŭ, ĉar, fakte, postmorgaŭ mi devos jam revojaĝi al Litovio.''

Rememoroj vekiĝis en Jozefo. Jam pasis almenaŭ kvin jaroj, post kiam li lastfoje renkontis Renata. Sed aŭdante ŝian voĉon, li havis la impreson, ke tio estis nur hieraŭ.

``Lasu min pripensi'', li diris. ``Morgaŭ posttagmeze estos entombigo, sed vespere, jes, vespere mi principe havus tempon.''

``Mi estus ege feliĉa, se tiam ni povus renkontiĝi. æu ni povas fiksi iun renkontejon en Munkeno?''

``Eble sur la Marienplatz, antaŭ la enirejo de la urbodomo. æu la 19a horo konvenas al vi?''

``Jes, tre bone. Mi kun granda ĝojo atendos vin. Ĝis morgaŭ.''

``Ĝis!''

Kun skrupuloj Jozefo remetis la aŭskultilon. æu estis ĝuste konsenti pri la propono de Renata? æu ne estas peko rendevui kun virino, kiu jam siatempe, eĉ se ŝi neniam malkaŝe tion eldiris, evidente tre ŝatis enamiĝi al li, kiu elektis la ĉastan vojon de katolika sacerdoto?

2

Jozefo pasigis jam sian infanaĝon en Marienreuth, bavara urbeto en kiu la aparteno al la katolika eklezio kaj la ĉiudimanĉa vizito de la Sankta Meso estis por plimulto de la enloĝantoj memkomprenebla afero. La fido je Dio, kiu kreis la mondon kaj amas ĉiun, donis al Jozefo la senton de ŝirmo kaj varmo. Lia patrino estis tre pia kredantino, kiu kutimis iri en la preĝejon ne nur dimanĉe, sed ankaŭ dumsemajne, por viziti mesojn kaj preĝadojn. Firme ŝi estis konvinkita pri la ĝusteco de la instruo de Jesuo, la filo de Dio kaj savanto de la homaro. Kaj firme ŝi ensorbis lian devizon ami la proksimulon. Jam frue ŝi instruis al siaj infanoj konduti ĝuste tiel, kiel plaĉas al la Sinjoro.

La patro de Jozefo, kontraŭe, estis malpli pia. Foje li mokis pri la katolika eklezio kaj pri la papo, kaj eĉ se ankaŭ li vizitadis la dimanĉajn mesojn, Jozefo klare sentis, ke por lia patro la vorto de Dio ne estas la vorto de Dio. La patro interesiĝis pli pri materiaj aferoj.

``æu vi denove elspezaĉis tiom da mono?'', li riproĉadis al sia - cetere tre ŝparema - edzino, kaj daŭre li plendis pri la impostoj, pri altiĝintaj prezoj por akvo kaj elektro ktp.

Kia bela kontrasto estis por Jozefo la eklezio, kiu okupiĝis ĝuste pri la plej gravaj demandoj de nia ekzisto - la senco de la vivo, la origino de la mondo, la vivo post la morto... Atente Jozefo ĉiudimanĉe aŭskultis la predikon de la paroĥestro, pastro Gruber, kiu ree kaj ree avertis pri morala dekadenco kaj emfazis la neceson retrovi la vojon al Jesuo Kristo, kiun Dio sendis sur nian teron por savi nin de la malbono.

Laŭ propono de sia patrino Jozefo fariĝis messervanto. Pastro Gruber lin ŝatis. En la sakristio, antaŭ la meso, li foje kun plezuro starigis sin antaŭ la knabon, ĝustigis lian kolumon, kaj, kiam neniu plenkreskulo ĉeestis, li diris, ke Jozefo nun aspektas belege, kaj karesis liajn ŝultrojn kaj liajn suprajn brakojn. Jozefo ne sciis, kion pensi pri tio. Sed ĉiukaze la messervado estis por li ege agrabla tasko, ĉar li rigardis ĝin kiel servon al la Sinjoro. Li sentis profundan kontenton kaj feliĉon en devoteco.

Jam tiam, kiel okjarulo, Jozefo revis fariĝi pastro, por montri al la aliuloj la vojon al pli bona mondo. Iom pli ol 10 jarojn poste li efektive ekstudis katolikan teologion. Li sciis, ke tio estas granda defio por li. Pro influo de sia patrino li sentis en sia koro profundan ligitecon al la kristana kredo, kiu jam de lia infanaĝo estadis lia spirita hejmo. Aliflanke, pro influo de la patro, Jozefo neniam povis kun vere centprocenta konvinko, sen ia dubo, fidi al la katolikaj instruoj. Sed Jozefo decidis akcepti tiun ĉi defion. Li certis, ke neniu laboro donus al li tiom profundan kontentigon kiel tiu de katolika pastro.

Pasis la studentaj jaroj, kaj Jozefo ordiniĝis. Solene li enkondukiĝis en sian novan postenon, fariĝante vikario ĝuste de sia naskiĝloko Marienreuth. Lia patrino fieris, dirante al li, ke pli grandan donacon li ne povintus fari al ŝi. Ankaŭ lia patro esprimis ĝojon, kiu tamen aspektis al Jozefo hipokrite. La patro ĉiam opiniis la celibaton stultaĵo.

La paroĥanoj profunde ĝojis pri tio, ke ilia episkopo konsentis, ke nun, kiam pastroj - kaj precipe junaj - tiom malabundas, ili povis ekhavi novan vikarion, kaj eĉ lin, kiu devenis el ilia paroĥo. Eĉ la fakto, ke Jozefo ne povis tute blinde fidi al sia eklezio, havis pozitivajn flankojn: En siaj predikoj kaj personaj interparoloj kun paroĥanoj li ofte, kvankam ĉiam tre singarde, aludis la esperon, ke la katolika eklezio iom post iom modifos sian sintenon pri la egalrajteco de virinoj, pri preventiloj, demokratiaj strukturoj ktp. Por multaj Jozefo fariĝis simbolo de la necesa renovigo de la eklezio. Homoj kun malfirma rilato al la kredo rekomencis regule vizitadi la mesojn - liajn, kompreneble -

, kaj Jozefo konstatis, ke ne nur ĉe la mesoj, sed ankaŭ ĉe la akcepto de la pento jam plimulto de la paroĥanoj, precipe sed ne nur inter la junaj, preferas lin al pastro Gruber.

Fakte, dum kiel infano Jozefo ĉiam admiris la paroĥestron, tiu nun aspektis al li malgrande kaj kompatinde. Gruber jam maljuniĝis, li havis gejan inklinon, kaj multo, kion li diris ekzemple en siaj predikoj, estis senenhava aŭ bombaste formulita. Jozefo esperis, ke baldaŭ li sukcesos allasi almenaŭ por siaj mesoj knabinojn kiel messervantojn, kion Gruber ĉiam forte kaj emocie kontraŭis.

Jozefo sentis sin bone en sia nova pozicio. Nur foje, precipe nokte, li sentis iom da soleco. Kaj ĝuste pro tio tiom ĝojigis kaj samtempe maltrankviligis lin la telefonalvoko de Renata. Rememoroj reviviĝas ...

3

Estis antaŭ iomete pli ol kvin jaroj. Jozefo renkontis Renata en semajnfina renkontiĝo de Bavara Esperanto-Junularo en Munkeno. Li eksimpatiis kun la juna litovino jam je la unua vido. Renata rakontis al Jozefo, ke post la aranĝo ŝi veturos al Berlino, kaj demandis lin, ĉu ŝi povus survoje viziti lin en Eichstä„tt, por ke li montru al ŝi sian studurbon. Post ioma pripensado Jozefo konsentis. Unu tagon kaj unu nokton ŝi restis ĉe li, kaj por ili ambaŭ la kunvivado estis ege harmonia, kvankam, kompreneble, Jozefo evitis ĉian troan proksimiĝon. Dumtage Jozefo montris al Renata sian urbon, kaj vespere li klarigis al ŝi sian vivfilozofion. Li rakontis al ŝi, ke lia ĉefa celo estas fari bonon al aliaj homoj kaj nur tiamaniere feliĉigi sin mem. Li ĉerpas la forton por tio el la Sankta Skribo.

``Laŭtlegu al mi el la Biblio!'', subite proponis Renata. Jozefo kun plezuro akcetis la proponon kaj elektis kelkajn versojn el la monta prediko. ``Vi aŭdis, ke estas dirite: Okulon pro okulo, kaj denton pro dento; sed mi diras al vi: Ne rezistu al la malbono, sed al tiu, kiu frapas vian dekstran vangon, turnu ankaŭ la alian. ... Amu viajn malamikojn, kaj preĝu por viaj persekutantoj.''

Renata konfesis, ke ŝi devenas el ateisma medio kaj ankoraŭ neniam serioze okupiĝis pri la kristana kredo. ``La vortoj de Jesuo sendube plaĉas al mi'', ŝi diris, ``mi nur ne certas, de kie ili vere venas, ĉu de la evangeliistoj, de Jesuo aŭ eĉ de Dio mem.''

``Nia eklezio instruas, ke la evangeliistoj kaj la aliaj sanktaj verkistoj skribis la Biblion sub rekta inspiro de la Dia spirito'', klarigis Jozefo. ``Ankaŭ mi foje pensis, ke ĉio ĉi estas nur vortoj de ordinaraj, eĉ se saĝaj, homoj, same kiel jen kaj jen mi dubis, ĉu ĉiuj mirakloj el la Biblio, de la virga koncipo ĝis la resurekto de Jesuo, vere estas supernaturaj okazaĵoj. Mi persone kredas je tio, kaj tio donas al mi senton de ŝirmo kaj kontento. Tamen mi konscias, ke povus esti ankaŭ, ke en kelkaj detaloj mia katolika eklezio eraras, aŭ ke eĉ la tuta kristanismo baziĝas nur sur inventaĵoj.''

Renata miris kaj ĝojis pri la neatendite malfermaj vortoj de Jozefo. Ŝi admiris lin. Post fino de agrabla kaj pensiga vespero ili endormiĝis.

La postan matenon Renata jam devis pluvojaĝi. Jozefo akompanis ŝin al la stacidomo, kaj nun, unuafoje, li kisis ŝin sur la vangon.

En la sekvaj monatoj ili ankoraŭ korespondis unu kun la alia. Renata rakontis, ke ŝi sukcesis ekstudi en Hamburgo, sed mallonge poste ilia kontakto rompiĝis.

4

Akurate je la 19a horo Jozefo alvenis sur la Marienplatz. Renata jam atendis lin, kaj videbla ĝojo estis sur ŝiaj okuloj kiam ili ekvidis unu la alian. ``Vi apenaŭ ŝanĝiĝis'', ŝi diris. ``Vi bele aspektas kun via nova frizaĵo'', reciprokis Jozefo. Ili decidis komune iri en restoracion.

``Jam delonge mi preskaŭ tute ne plu havis kontakton kun esperantistoj'', rakontis Renata. Sed mi kunportis al Munkeno la adreson de Ina, ĉe kiu mi loĝis antaŭ kvin jaroj ĉi tie. Hieraŭ vespere, post la deĵoro, mi vizitis ŝin. Sur ŝia bretaro mi trovis la novan jarlibron de UEA, kiun mi trafoliumis pro scivolo - ĝis mi trovis vin en ĝi. Kelkajn sekundojn poste mi jam telefonis al vi ...''

``Mi tre ĝojas, ke vi faris tion.''

``Lastatempe mi estis sufiĉe soleca'', rakontis Renata. ``Vi scias, ke mi studis du jarojn en Hamburgo. Sed kiam mi revenis al Litovio, mi konstatis, ke ĉiuj miaj iamaj amikoj jam estas edzoj. Mi komencis senti min jam maljuna. Ja en Litovio preskaŭ ĉiu knabino edziniĝas je 18 aŭ 19 jaroj. Kaj intertempe ankaŭ miaj plej bonaj amikoj el Germanio jam edziĝis. Nun vi restas mia lasta espero.''

``Vi scias, ke ...''

``Mi nur ŝercas.''

``Mi sentas min kiel velkanta floro'', daŭrigis Renata, ``Vidu la sulkojn ĉe miaj okuloj. Mi jam ne plu sukcesas kaŝi ilin per kremo kaj ŝminko.''

``Vi daŭre aspektas ege bele kaj ĉarme.''

``æu vere? Jam de multaj jaroj mi tion ne plu aŭdis.''

``Tute serioze. Vi aspektas same bele kiel antaŭ kvin jaroj, eble eĉ pli.''

``Tamen nun neniu plu interesiĝas pri mi. Kaj mi tute perdis la konfidon al la viroj, pro tiom da seniluziiĝoj.''

Renata rigardis en la okulojn de Jozefo, kiam ŝi aldonis: ``Vi estas la sola viro, al kiu mi plene konfidas.''

Jozefo silentis.

``Vi estas tiom bona, tiom pura interne.''

Jozefo plu silentis.

``æu vi neniam ŝatus edziĝi al virino?'', demandis Renata.

``Mi jam elektis mian vivovojon. Kaj mi estas feliĉa. Mia laboro plaĉas al mi, mi ŝatas miajn paroĥanojn kaj ili ŝatas min.''

Fakte nur ĉi-posttagmeze, dum la entombigo de la maljuna sinjorino Zeitler, Jozefo denove konsciiĝis pri tio, ke la paroĥanoj lin bezonas. Li ankoraŭ tre bone memoris, kiel antaŭ kelkaj tagoj li estis vokita al la nekuraceble malsana maljunulino, kiu daŭre tremegis kaj kriadis pro doloroj kaj timo pri la proksima morto. Per sia milda, trankvila kaj konvinka voĉo Jozefo klarigis al ŝi, ke la morto estas nur transiro al alia, eterna mondo. Post kiam li donacis al ŝi la sakramenton de la lasta oleado, la sinjorino tute kvietiĝis; sur ŝia vizaĝo reaperis kontento kaj interna trankvilo, ĝis kiam - laŭ raporto de ŝia filino - ŝi forpasis en plena paco kun la mondo kaj kun si mem.

``Mi neniam forlasos mian pastran oficon'', Jozefo klarigis. ``Sen tio mi estus nenio, precipe nun, kiam mia eklezio akceptas edziĝintajn pastrojn eĉ ne plu kiel instruistojn de religio ...''

``Vi ja ne tuj devas forlasi ĉion. Se vi foje pasigus nokton kun virino, neniu tion rimarkus.''

``Ekzistas pli gravaj aferoj ol tiaj profanaj plezuroj.''

``Tamen, ĉu vi ne ŝatus pasigi unu nokton kun mi?''

``Vi scias, ke ...''

``Mi nur ŝercas.''

La rideto en la vizaĝo de Renata signis al Jozefo, ke ŝi tamen forte, tre forte deziris lian proksimecon.

Preskaŭ du horojn ili restis en la restoracio. Antaŭ ol eliri, Renata diris al Jozefo: ``Mi nun ŝatus tranokti ĉe vi.''

``Vi nur ŝercas'', respondis Jozefo.

``Ne, ĉi-foje ne. Vi laŭtlegu al mi el la Biblio.''

Jozefo pensis pri ilia harmonia vespero antaŭ pli ol kvin jaroj, sed ankaŭ pri la tento, kiu lin verŝajne trafos. Fine li konsentis. Jozefo veturigis Renata en sia aŭto al Marienreuth. Estis jam preskaŭ noktmezo, kiam ili alvenis. Neniu rimarkis, kiam ili eniris en lian domon. Ili sidiĝis unu apud la alia, kaj subite Renata karesis liajn manojn.

``æu ĝis nun vi neniam dormis kun virino?'', ŝi demandis.

``Neniam.''

``Vi diris, ke mi aspektas tre bele kaj ĉarme. æu vi ne ŝatus ...?''

Vidante, ke Jozefo ne rezistas al ŝi, Renata komencis senvestiĝi. Ili ekridis.

``Ni estas frenezaj'', diris Renata, kiam ankaŭ Jozefo komencis formeti siajn vestaĵojn. Ili karesis unu la alian ĉe la tuta korpo, Jozefo ŝin arde kisis, kaj Renata miris, ke ŝia sensperta kunulo tiom bone kapablas eksciti ŝin - ĉu lia sekreto estas, ke Jozefo celas ĉefe feliĉigi ŝin kaj nur per tio sin mem? Baldaŭ ili ambaŭ sentis la plej profundan volupton, kiun ili iam ajn travivis. Ili preskaŭ krevis de feliĉo, kaj ankoraŭ longe ili komune ĝemis kaj ridis, ĉiam denove rigardante unu la alian en la okulojn. Mallonge poste Renata endormiĝis en la brakoj de Jozefo.

La venontan matenon ili ellitiĝis jam je la 5a horo. Jozefo veturigis Renata reen al Munkeno, por reveni ĝustatempe por celebri la matenan meson. Jozefo sciis, ke ilia adiaŭo estos por tre longa tempo, ĉar la tutan tagon Renata deĵoros en la foiro, kaj vespere ŝi jam revojaĝos al sia hejmlando.

Kion Jozefo ne sciis, estis, ke tie, en Litovio, atendos ŝin ŝia edzo Arunas kun la eta filo. Fakte, kiam Renata revenis de sia dujara studado en Germanio, ŝi - sciante, ke ŝiaj ŝancoj ĉe la viroj pli kaj pli malaltiĝas - edziniĝis al la unua viro, kiu interesiĝis pri ŝi. Sed Arunas traktis ŝin malvarme kaj sename; ilia ĉiutaga vivo fariĝis griza, kaj eĉ dum la amorado kun li ŝi sentis nenion. Nun ŝi scias, ke ne ŝi mem kulpas pri tio, sed ke ŝi ja kapablas senti veran plenumiĝon. Kaj ŝi scias, ke ŝi plu estas alloga, eĉ tiugrade, ke kiel la unua virino ŝi sukcesis delogi Jozefon, viron kun tre puraj koro kaj animo. Ŝi neniel pentis la nokton kun Jozefo.

Ankaŭ Jozefo ne pentis ilian komunan nokton. La plej profunda feliĉo, kiun li spertis, faciligos al li pludoni amon kaj ĝojon al aliuloj. Se li tamen sentis iomete da honto, tiam ne pro sia malĉasteco, sed pro mensogo: Li ŝajnigis sin al Renata malpli sperta ol li efektive jam estis.


Indekso
Lasta adapto: mardo 8 junio 1999 13:48:10