MONATO

Spluĉ

Spluĉ. La bone per marmelado pavimita buterpano de mia filino rapide falis teren. Nu, "teren" ne estis la ĝusta esprimo. Teken. Efektive, sekundonojn poste ĝi atingis la tekon, kiun mi estis metinta apud la matenmanĝan tablon. Spluĉ. Spluĉ estis fakte nur la komenca sono. La postaj okazaĵoj ne produktis iun ajn sonon, nur bildon, bildon ne forviŝeblan el mia ĵus vekiĝinta menso: profundblua marmelado, kiu larmlante gutetas teken. Sur la katmanuskripton de kara Marjorie, sur la proteston de kara Bernard, sur la ĵus alvenintan disketon de Francis.

Mi rigardis ĉielen. Ĉu denove vi, Murphy? Kial vi ne elektas la redakcian sekretarion de Spiegel, la ĝeneralan ĉefdirektoron de Literatura foiro aŭ la ĉefrevizianton de Pravda? Kial daŭre min?

Per tranĉilo mi forskrapis la bluan gluaĵon. Marjorie estis ankoraŭ legebla. Pri Bernard la kompostisto certe havos pli da problemoj. Suspire mi trinkis mian kafon, bone atentante ne verŝi ankaŭ ĝin, kvankam bluo kaj bruno eble ne sidus malplaĉe sur la kathistorio ...

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto: mardo 23 julio 2013 13:48:23
Valida XHTML 1.0!