AKTUALE

Zipo minacas la mikrodisketon

Kvankam ili estas malrapidaj kaj konsidere al la hodiaŭaj postuloj disponigas tre malmulte da memoro, milionoj da flekseblaj disketoj vendiĝas en la tuta mondo. La disketon inventis la firmao “Sony” [soni] antaŭ 18 jaroj (1). Tamen ŝajnas, ke proksimiĝas la fino de tiu re-registrebla memorilo. Tri novaj aparatoj jam troviĝas je la starto por definitive forpuŝi la disketon el la merkato. Ilia komuna trajto estas multoble pli granda memorkapacito.

La 12 milionoj da aparatoj jam venditaj tutmonde atestas, ke la memorila firmao “Iomega” per sia “Zip-Drive” [zip-drajv] certigis al si bonan startopozicion. 100 megabajtoj da datumoj trovas lokon sur ties Zipo, laŭkapacite egala al 70 dimensie samgrandaj 3,5-colaj flekseblaj disketoj. Krome tiu Zip-aparato funkcias ne nur ĉe komputiloj kun Vindozo 95, sed ankaŭ ĉe Makintoŝo kaj aliaj komputiloj. 20 gravaj komputilfirmaoj jam subtenas tiun Zip-aparaton en siaj produktaĵoj. La fakuloj opinias, ke per tiu Zipo oni trovis la plej grandan potencialon por redukti la prezon de ĉiuj disket-posteuloj, konsiderante la ĝisnunajn spertojn.

Firmaoj “Compaq” [kompak], “3M” kaj “Panasonic” [panasonik] jam produktas aparaton “Superdisk LS-120” kun memorkapacito 120 megabajtoj. Ĝi legas kaj registras ne nur “siajn” memorilojn, sed ankaŭ ordinarajn disketojn. Krome la internacia komputilkomerca ĉeno “Vobis” unua kuraĝis, ekde ĉi marto, oferti komputilojn kun la nova “Superdisk”-aparato anstataŭ la diskingo por tradiciaj disketoj.

Aliaj firmaoj, “Sony” kaj “Fuji” [fuĝi], strebas per sia HiFD, “High Capacity Floppy Disk” okupi la supran kapacitniĉon de la komputila merkato. Ties disketposteulo disponigas la plej grandan memorkapaciton (200 megabajtoj) kaj anstataŭas preskaŭ 140 ĝisnunajn disketojn. Krome ĝi transmetas (2) la datumojn 60-foje pli rapide ol por la ordinara disketo, kiu cetere estas kunigebla kun ĝi. Tiu nova aparato aperos en la merkato ĉi-somere.

En Eŭropo la tri novaj aparatoj kostos verŝajne de 200 ĝis 500 germanaj markoj kompare kun la favorpreza tradicia disketa meĥanismo (ĉ. 50 germanaj markoj). Nu, la nuna disketo kostas nur pfenigojn, kaj ties posteulo Zipo (3) kostas inter 23 kaj 30 germanaj markoj. Fakuloj prognozas, ke antaŭ ol la prezo de la Zipoj falos sub 17 germanajn markojn, ili certe ne sukcesos akiri ĝeneralan akcepton.

Evgeni GEORGIEV

Notoj de la redaktoro:
1) En 1980 Sony enkondukis “mikrodisketon” (Microfloppy Disk), kies ekstera dimensio estis 3,5 coloj, aŭ, pli konforme al la internacia normo (ISO) 90 mm; do, preferindas diri “9-centimetra disketo”. Cetere, malsimile ol la pli fruaj 5-colaj disketoj la “mikrodisketo” havas neflekseblan skatoleton, tial oni ankaŭ nomis ĝin “rigida disketo”.

2) Fakte temas pri du aferoj: unue, pri pli densaj disketoj, kaj due, pri speciala diskostacio, kongrua kaj kun la malnovaj kaj kun la novaj disketoj.

3) Kvankam laŭcele Zipo similas al demetebla disketo, tamen per sia interna aranĝo ĝi pli proksimas al la “dura” disko (vinĉestro) kun enkonstruita lega-registra meĥanismo. La uzulo povas konekti ĝin al ajna paralela pordo de sia komputilo (plej ofte oni uzas la printilan pordon) kaj “surmeti” sur sian dosiersistemon. Do, la uzmaniero por Zipo estas iom alia ol por la ordinara disketo.


Indekso
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: mardo 8 junio 1999 13:49:24