MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Leteroj al MONATO

Al la versio por poŝtelefonoj

La rubriko „Leteroj” de MONATO estas destinita al koncizaj (maksimume 150-vortaj) reagoj de abonantoj pri aktualaĵoj kaj pri artikoloj aperintaj en la magazino. La redakcio faras propran elekton, post lingva kaj stila polurado. Letero, ankaŭ reta, estu subskribita per la nomo, kompleta stratadreso kaj telefonnumero. En la magazino estos publikigita nur la nomo kaj loĝlando. La uzon de pseŭdonimo MONATO permesas nur tre escepte, ekzemple por protekti personojn en totalismaj ŝtatoj. Per la sendo de la letero la aŭtoro donas sian permeson publikigi ĝin en la papera kaj en la ciferecaj versioj de MONATO.

Leteroj por publikigo estu senditaj retpoŝte al leteroj@monato.be.


Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-01-17