(Fragmentoj el)
Komputika leksikono

de Sergio Pokrovskij

UDK 681.3(038)=089.2


distanc*o laŭ Hamming

Nombro de bitpozicioj per kiuj diferencas du kodvortoj.

Ling. Nomita laŭ la nomo de Usona inĝeniero ['hæmiŋ].

Angle: Hamming distance
Ruse: расстояние по Хэммингу

1996-02-29


disting*iv·o

Por rastruma vidigilo, la nombro de rastrumeroj sur la ekrano; por rastruma printilo, la nombro de rastrumeroj en longounuo.

Angle: resolution
Pole: rozdzielcość
Ruse: разрешение, разрешающая способность

1996-02-29


du·korn·o, hoketo —

Kojnforma supersigno (renversita ĉapelo), inventita de ĉeĥaj skribistoj kaj uzata en multaj orient-Eŭropaj (ĉeĥa, latva, litova, kroata, slovaka, slovena) kaj Orientaj lingvoj (ofte en transskriboj), precipe por esprimi la ŝuŝajn sonojn ŝ, ĵ, ĉ, aŭ molan prononcon (super D, L, N, R, T). En la lasta kazo dukorno estas uzata super ĉeflitero, dum por la responda etlitero oni ofte preferas postmeti strekon (aŭ apostrofon).

Kp duobla dekstra korno, dekstra korno, liva korno.

Angle: caron, hacek
Ĉeĥe: háček
Kroate: kvačica

1996-04-07


el·ŝut·i

En komputila reto, venigi iom grandan datumon (dosieron, programon) de servilo al la interesito, ekz-e per FTP. Kp ŝuti, alŝuti.

Angle: download
France: télécharger
Pole: ściągnąć
Ruse: скачать

1996-02-29


foli*um·il·o, krozilo —

Programo ebliganta al uzulo legi hipertekston. Foliumilo disponigas rimedojn por ekzameni la enhavon de hipertekstaj nodoj kaj por navigado inter ili. Ĝi funkcias kiel kliento de foraj TTT-serviloj.

Ling. Kp la PIV-an „foliumi“.

Angle: browser
France: fureteur, navigateur
Pole: przeglądarka WWW, broser WWW
Ruse: просмотрщик

1996-02-29


id*o

En radikhava arbo, ajna vertico krom la radiko. Vd patro.

Angle: child
France: nœd enfant
Ruse: дочерняя вершина

1996-02-29


ie·a funkci·o

Tia funkcio f: A→B, ke ĝia domajno estas subaro de la fonta aro: dom f ≤ A; kp ĉiea funkcio.

Rim. Do, ĉiu ajn funkcio estas iea (la ĉieaj estas malpropra speciala kazo).

Angle: partial function
Ruse: частичная функция

1996-02-29


Reiersøl (rejersol, pli ĝuste [rejersöl]), Olav —

Profesoro pri matematiko ĉe la Universitato de Oslo, Norvegio. Naskiĝis 1908. Aŭtoro de matematika terminaro [Rei87], kontribuinto al la matematika terminaro de PIV.

1996-02-29


stir·sign·o, regsigno —

Signo uzata por stiri eneligon aŭ datumtransmeton (kaŭzanta ekigon, reĝimŝanĝon, haltigon); ekz-e, vd la tabelon de la stirsignoj de Askio.

Angle: control character
France: caractère de commande
Germane: Steuerzeichen
Pole: znak sterujący
Ruse: управляющая литера

1996-02-29


Kelkaj Unikodaj kodpaĝoj

0 1 2 3 4 5 6 7 8 9 a b c d e f
100 Ā ā Ă ă Ą ą Ć ć Ĉ ĉ Ċ ċ Č č Ď ď
110 Đ đ Ē ē Ĕ ĕ Ė ė Ę ę Ě ě Ĝ ĝ Ğ ğ
120 Ġ ġ Ģ ģ Ĥ ĥ Ħ ħ Ĩ ĩ Ī ī Ĭ ĭ Į į
130 İ ı IJ ij Ĵ ĵ Ķ ķ ĸ Ĺ ĺ Ļ ļ Ľ ľ Ŀ
140 ŀ Ł ł Ń ń Ņ ņ Ň ň ʼn Ŋ ŋ Ō ō Ŏ ŏ
150 Ő ő Œ œ Ŕ ŕ Ŗ ŗ Ř ř Ś ś Ŝ ŝ Ş ş
160 Š š Ţ ţ Ť ť Ŧ ŧ Ũ ũ Ū ū Ŭ ŭ Ů ů
170 Ű ű Ų ų Ŵ ŵ Ŷ ŷ Ÿ Ź ź Ż ż Ž ž ſ

0 1 2 3 4 5 6 7 8 9 a b c d e f
380 ΀ ΁ ΂ ΃ ΄ ΅ Ά · Έ Ή Ί ΋ Ό ΍ Ύ Ώ
390 ΐ Α Β Γ Δ Ε Ζ Η Θ Ι Κ Λ Μ Ν Ξ Ο
3a0 Π Ρ ΢ Σ Τ Υ Φ Χ Ψ Ω Ϊ Ϋ ά έ ή ί
3b0 ΰ α β γ δ ε ζ η θ ι κ λ μ ν ξ ο
3c0 π ρ ς σ τ υ φ χ ψ ω ϊ ϋ ό ύ ώ Ϗ

0 1 2 3 4 5 6 7 8 9 a b c d e f
400 Ѐ Ё Ђ Ѓ Є Ѕ І Ї Ј Љ Њ Ћ Ќ Ѝ Ў Џ
410 А Б В Г Д Е Ж З И Й К Л М Н О П
420 Р С Т У Ф Х Ц Ч Ш Щ Ъ Ы Ь Э Ю Я
430 а б в г д е ж з и й к л м н о п
440 р с т у ф х ц ч ш щ ъ ы ь э ю я
450 ѐ ё ђ ѓ є ѕ і ї ј љ њ ћ ќ ѝ ў џ