MONATO

El la japana tra la ĉina

Cikatro de amo estas la komuna titolo por kvar fabeloj, kiujn japanlingve verkis Vasilij Eroŝenko en Pekino kaj en la ĉinan tradukis la fama ĉina verkisto Lusin. Nun ili aperis en Esperanto, unu el la lingvoj, en kiuj verkis Eroŝenko. Unu el niaj plej specifaj verkistoj, Vasilij Eroŝenko estas savita de la forgeso kaj disponebla por la legantoj danke al la estimo de Japana Esperanta Librokooperativo.

Eroŝenko verkis kelklingve. Esperanto estis nur unu el la lingvoj, en kiuj li esprimiĝis literature. Malmultaj estas la verkistoj en la historio de Esperanto-literaturo, kiuj havis la honoron esti tradukitaj nacilingven fare de famaj aŭtoroj, kia estis Lusin. Eroŝenko per siaj verkoj apartenas al kelkaj literaturoj, ne laste al la nia.

Post la restado en Japanio kaj verkado en la japana li atingis Ĉinion, kien li venis ne pro sia plezuro sed pro malpermeso daŭrigi sian japanan restadon. En Pekino gastigis lin Lusin, kiu okupiĝis pri la blinda Eroŝenko kaj lasis sin inspiri de li. En Pekino Eroŝenko suferis de la sento de izolo, kaj tial li ne restis tie longe, malgraŭ la instruista posteno en la universitato: logis lin Eŭropo, Universala Kongreso.

Post Lumo kaj ombro kaj La tundro ĝemas, originale verkitaj en Esperanto, post la Malvasta kaĝo, kiun Eroŝenko verkis japanlingve, kaj Stranga kato, post La kruĉo de la saĝeco, kiun la granda vagabondo verkis en Esperanto senpere antaŭ sia morto en Rusio, jen denove la lirika Eroŝenko estas antaŭ ni. Kelkaj liaj rakontoj, kiel Ruĝa floro, montras klare lian orientiĝon al la socialismo, kiu lin esperigis, kaj al kiu li kuraĝis, en la malvasta kaĝo de la mondo ĉirkaŭ li, meti sian fidon.

La frazoj de Eroŝenko, duonjarcenton post la morto de la aŭtoro, pulsas per tenera lirikeco kaj rerakontas al ni la temojn, kiuj lin inspiris dum la jaroj de lia vagado tra la mondo.

Multaj utilaj notoj helpas ricevi bildon pri tiu unika personeco de nia literaturo, kiujn la aliaj lingvaj kulturoj, la japana, la ĉina aŭ la rusa, estimas, eble, multe pli ol ni, esperantistoj. Ĉu lia plumo verkis ankaŭ en la ukraina? Kion ankoraŭ el la mallumo de la forgeso elfosos la kompilisto Mine Yositaka por fidelaj estimantoj de Eroŝenko?

Spomenka ŠTIMEC

V. Eroŝenko: Cikatro de Amo. El la ĉina tradukis Shi Chengtai kaj Guozhu. Eld. Japana Esperanta Librokooperativo, Toyonaka, 1996. 114 paĝoj glue binditaj. ISBN 4-930785-44-8.

Aldono de la redaktoro:

La libro entenas ne nur la kvar fabelojn, sed ankaŭ interesajn kaj fidindajn eseojn de Shi Chengtai kaj Bakin pri Vasilij Eroŝenko kaj notojn de la kompilinto Mine Yositaka. Interalie, la lasta sagace skribas: „Oni vidas grandan diferencon inter la unua [fabelo] kaj tri aliaj. Post la verkado de La tragedio de kokino la aŭtoro reiris al Rusio, kiu ŝanĝiĝis al Sovetio dum lia restado en fremdaj landoj. Post mallonga restado li revenis al Pekino kaj verkis tri lastajn. Ni supozas, ke en Moskvo kaj en sia hejmloko li jam vidis negativan, malluman flankon de la bolŝevika revolucio, jam antaŭvidis minacon de stalinismo, kaj aludis tion en tiuj ĉi fabelo.”

Nu, pri la vera situacio en Sovetio li devis baldaŭ konvinkiĝi, kiam li praktike perdis la eblon komunikiĝi kun siaj eksterlandaj amikoj aŭ kiam li, onidire, estis devigata tradukadi subaŭskultatajn telefonajn parolojn de la japana ambasado (kaj kion li indigne malakceptis).


Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 1 majo 2001
Valida XHTML 1.0!