MONATO

La triumfo de rezono

Post la alkutimiĝo al la esperantigo-sono de doktoro Vatsono - se ne paroli pri Ŝerloko Holmso - la ceteraj paŝoj por la leganto en la translingviĝo al Esperanto de tiu ĉi romano estas ja facilaj. La noteto de la tradukinto pri la uzo de ĉas-hundo (anstataŭ nur hundo) por redoni la anglan originalan hound estas fakte nur problemeto.

Tiu hundo fifama estas la paradokse fona centro de la rakonto. Ĝi restas mistero ekde la titolo, tra ĝia unua laŭlegenda apero - „monstra nigra besto forme simila al ĉashundo tamen pli granda ol iu ajn hundo” - ĝis ĝia finfina, „reala” sursceniĝo - „fajro flamis el ĝia malfermita buŝo, ĝiaj okuloj ardis je subbrula rigardego, ĝiaj makzelo kaj kolharoj kaj vangego konturiĝis en flagra flamo”.

Tamen bonvolu reteni vian manon! Ne temas pri horora fantazio de Stephen King! Doyle [dojl] ja verkis romanon, kiu dramece kontraŭstarigas superstiĉon kaj rezonon. Kaj la superstiĉo ja fortas. Eĉ doktoro Mortimero, tiu bondeziranta amiko de kavaliro Karlo Baskervilo, kredas ke „troviĝas regno, en kiu la plej klarvida kaj plej sperta el detektivoj ne povas helpi”. Post la teruriga morto de kavaliro Karlo, Mortimero petas Holmson savi la heredinton kavaliron Henriko Baskervilo (ĵus revenintan el Usono) de la sama sorto.

„Mi ĝis nun limigis miajn esplorojn al tiu ĉi mondo” respondas Holmso, britoseke, kaj sendas Vatsonon kaj Mortimeron kun la juna heredinto al la Baskervila Halo en la Darta Erikejo. Sed antaŭ ol okazis tio, ni jam estas ricevintaj plurajn pruvojn pri la ĉi-monda komprenebleco de la mondo. Jen la bonekonata plezuro de la holmsa deduktado. Li deklaris al Vatsono:

„Vi troviĝis ĉe via klubo la tutan tagon, mi rimarkas.” „Mia kara Holmso!” ... Li ridis pro mia konfuzita mieno. „En vi estas agrabla freŝeco, Vatsono ... Sinjoro eliras en tago pluvetema kaj koteca. Vespere li revenas senmakula kun la katizo ankoraŭ sur siaj ĉapelo kaj botoj. Sekve dum la tuta tago li estis senmova. Li ne estas homo kun intimaj amikoj. Kie do li estis? Ĉu ne estas evidente?”

Holmso deklaras, ke „la mondo plenas je evidentaĵoj, kiujn neniu ial ajn observas.” Sed por akiri la kapablon legi tiujn evidentaĵojn necesas la kono de multaj ekzotaĵoj. Holmso deklaras: „Tiu estus mallerta spertulo, kiu ne scius dati dokumenton en limo de pli-malpli unu jardeko.” Kaj aliloke: „Ekzistas sepdek kvin parfumoj, kiujn krimfakulo ĉe neceso devas distingi unu de la aliaj.”

Tian konobazon Vatsono certe ne posedas, sed tamen provas piedpaŭsi la Majstron. Efektive, la dua drameca centro de tiu ĉi romano konsistas el tiu kontrasto inter Holmso kaj Vatsono. La detektivo konstante invitas la doktoron, „Vi konas miajn metodojn. Utiligu ilin!” La stumblanta Vatsono ja faras tion, sed en tiu ĉi aventuro, pli klare ol aliloke, registriĝas la malestima (tamen afabla) sento de Holmso al sia kronikisto: „Kiam mi diris, ke vi stimulas min, mi intencis diri, se paroli malkaŝe, ke per rimarkado de viaj eraroj mi estis de tempo al tempo gvidata al la vero.”

Tiu observo neniel malesperigas nian bonkorulon, kaj li zorge verkas raportojn por Holmso el la malbonvenigega erikejo. Jen lia vidaĵo de tiu „melankolia montetaro”: „Pluvskualoj drivis trans ties ruĝbrunan facon, kaj la pezaj ardezkoloraj nuboj pendis malalte super la pejzaĝo, treniĝantaj grizgirlande suben sur la flankoj de la fantaziecaj montetoj.”

Tian melankolion spegulas la domego Baskervila mem: la manĝoĉambro estis „loko ombra kaj sombra.... Nigraj traboj transsaltis super niaj kapoj, kun fumnigrigita plafono super ili... la voĉo sordiniĝis kaj la spirito senentuziasmiĝis.”

Ne surprize do, ke loĝas murdintoj kaj bagnuloj meze de tiu ĉi ĝenerala malheleco. Eĉ diablaj kreaĵoj ne ŝajnas neeblaj. Malkovrante la veron, la historio galopas de krizo al krizo, la disigitaj pecoj de la puzlo ekkoheras, kaj post fina, fantasta klimakso, la rezono triumfas: jen la justico, kaj jen la poezia justeco!

Kaj dum tiu ĉi korrapidiga tralegado, mi ankaŭ lernis multajn vortojn: ampelopso, kverkaroj nanaj kaj abiaroj, ĉevronoj - ĉiuj tiuj ĉi sur unu paĝo. Vere vortareniga romano!

Interesis min ankaŭ eltrovi aŭldajn solvojn indiki en Esperanto la anglajn distingojn en la parolo de homoj de la altaj kaj malaltaj socioklasoj. Tiuj dialektoj ja estis akre malsimilaj en 1902, kiam aperis la angla originalo. Ekzemple, fiakristo uzas la vorton „gent” - mallongiĝo de „gentleman” - kiu (laŭ mia lingvoscio) estis uzata pli ofte de britoj de malaltaj socioklasoj. En la aŭlda tradukaĵo „gent” kaj „gentleman” ambaŭ iĝas „sinjoro”, tiel nespegulante tiun lingvan socioklasan markilon. Simile doni „riĉulon” por „toff” ne vere kaptas laŭ mi la semantikan kampon de la originalo.

Samteme, mi supozas, ke estas ankaŭ malfacile redoni la usonan anglan de sinjoro Henriko en Esperanto. Well, now, that's real kind of you, Dr Watson, diras la heredinto; brito dirus really kind ne real kind. Auld verdigas ĝin jene: „Nu, vidu, tio estas vere afabla viaflanke, doktoro Vatsono”. Ĉu la vortordo aŭ io ajn ĉi tie redonas la usonecon de la originalo? Mi ne certas.

Sed formetu tiajn malglataĵojn - la romano restas spirhaltiga krimaventuro malgraŭ tio, ke en ĝi ne troviĝas mafio, la malvarma milito, aŭ komputiloj!

A Giridhar RAO

Arthur Conan Doyle: La Ĉashundo de la Baskerviloj. El la angla tradukis William Auld. Eld. Sezonoj, Jekaterinburg, 1998. 176 paĝoj.

Indekso