MONATO

Utilega konsultlibro

La Manlibro pri Politiko (MpP) havas la formon de enciklopedio kun proksimume 1150 kapvortoj alfabete ordigitaj. Sub ĉiu kapvorto troviĝas difino, klarigoj kaj uzekzemploj, nur en Esperanto. Ĝi estas deklingva pro tio, ke sub ĉiu Esperanta kapvorto estas ankaŭ la traduko de tiu kapvorto al 9 naciaj lingvoj (angla, ĉina, franca, germana, hispana, japana, nederlanda, portugala, rusa - „elektitaj precipe laŭ politika signifo” laŭ la enkonduko, sed mi supozas, ke ankaŭ la diponebleco de kunlaborantoj ludis rolon, ĉar mi suspektas, ke alie la araba estus pli forta kandidato ol la nederlanda).

Laŭ la antaŭparolo la libro havas tri celojn: listigi kaj klarigi la plej gravajn, bazajn terminojn de politiko kaj kampoj najbaraj aŭ iel ligitaj al politiko; esti rudimenta baza por politik-scienco; doni ekzemplojn de politika lingvaĵo.

Prave oni enmetis multajn aferojn, kiuj ne rekte apartenas al politik-scienco, sed kiujn oni ja trovas en novaĵoj pri politiko. Ne mankas ekzemple: „insidi”, „embuski”, „atenci”, „konspiri”, „artifiki”, „intrigi”, „kabalo”, „kalumnio”, „klano”, „kamarilo”, „kliko”! Prave oni ne forgesis ankaŭ la multajn mallongigojn, kiujn oni renkontas en politikaj novaĵoj.

Aliflanke mi rimarkis kelkajn surprizajn mankojn: „Eŭropa Konsilio”, „makartismo”, „Nordio”, „publico”, „Skandinavio”, kaj la bazaj ekonomikaj terminoj „proponado” kaj „postulado”.

La klarigoj estas ĝenerale bonaj. Mi ŝatis ekzemple la klarigojn pri kambioj kaj tratoj, bilancoj kaj etatoj, kaj la terminologia fiksado de esprimoj kiel „aldonvalora imposto (AVI)”. Tamen kelkaj difinoj estas malklaraj. Ekzemple, la artikolo pri „gerilo” lasis min en ioma konfuzo, ĉu gerilo estas speco de soldato, de armeo, aŭ de milito, kaj la artikolo pri „kazo” donas neniajn informojn krom tio, ke oni ne konfuzu ĝin kun „okazo”, kies artikolo bedaŭrinde mankas.

La lingvaĵo de la libro estas ĝenerale bona kaj flua (kvankam iomete elstaras la trouzado de eliziitaj artikoloj laŭ la hodiaŭa kutimo por prozo), kaj mi opinias, ke la libro bone trafis sian trian celon, doni imitindajn ekzemplojn de politika lingvaĵo. (Tio ne surprizas, ĉar la kunlaborantoj de MpP estas plejparte ankaŭ kunlaborantoj de MONATO.) Mi tamen proponas, ke oni ne uzu la vorton „alfabetigado” en la ĝenerala senco de legopovigo, ĉar multaj popoloj estas legopovaj sen alfabeta skribsistemo kaj ne deziras „alfabetigon”!

Ĉar la libro estas produkto de kunlaboro de granda skipo de homoj (16 aŭ 22), oni devas atendi kelkajn pretervidojn rilate la unuecigon de la tuto. Ekzemplo de tio estas la sensistema uzado de jen „Marx”, jen „Marks”, jen „Markso” (PIV), jen „UNESKO”, jen „Unesko” (preferinda). Tamen unu speco de iom ĝena eraro estus evitebla per aŭtomata kontrolo, kiun oni ŝajne ne faris, ĉar mi trafis plurajn referencojn al neekzistantaj artikoloj.

Kvankam la libro estas bone fabrikita, kaj ne ŝajnas disfalema, kio gravas por tia konsultilo, la kompostado estas iom primitiva kaj faras hejmkomputilecan impreson. Bone estus strebi al pli profesia aspekto de la paĝoj kaj prefere skribi la lingvojn ĉinan, japanan kaj rusan per iliaj kutimaj skribmanieroj, ne latinigitaj, ĉar ruslingvaĵo skribita latine estas proksimume same konvena, kiel esperantaĵo skribita cirile.

Utilaj aldonoj estus indeksoj de la nacilingvaj tradukoj, pli da referencoj al parencaj vortoj (ekzemple de „makleristo” al „kurtaĝo”, de „testo” al „provo”, ktp - tiaj referencoj tre helpas verkantojn), indikilo pri PIVeco de vortoj aŭ sencoj, kaj aldono de ĉiuj vortoj el la „registro” al la ĉefa artikolaro, por ke oni ne devu duloke kontroli. Tamen eĉ sen tiuj plibonigetoj mi ne hezitas rekomendi la libron. Ĝi estas utilega konsultlibro, kaj nemalhavebla por ĉiu, kiu skribas en Esperanto pri politikaj temoj.

Edmund GRIMLEY EVANS

Stefan Maul k.a.: Deklingva manlibro pri politiko. Eldonis Flandra Esperanto-Ligo, Antverpeno, 1994. 460 paĝoj glue binditaj. ISBN 90-71205-50-9.

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 1 majo 2001
Valida XHTML 1.0!