MONATO

Oni ne kulpigu
la spegulon

Estas strange, sed al la simpla demando „Kio estas ni?” ni, esperantistoj, apenaŭ havas klaran respondon aŭ almenaŭ sufiĉajn informojn, ĉar sociologiaj esploroj en Esperantujo estas malmultaj, rudimentaj kaj malofte pli-malpli profesiaj. Kiel indikas la aŭtoro en la antaŭparolo al tiu ĉi libro, multo mankas en Esperantujo, ekzemple: freŝdata historio de la movado, historio de UEA, literatur-historio, sociologio de la literaturo. Do esploremuloj havas vastan kampon por fruktodone labori.

Unu el tiuj esploremuloj estas Nikola Rašić, diplomita kaj profesia sociologo, profesia esperantisto, kiu havas eblon studi la Esperanto-socion de interne. En sia valora libro li kolektis rezultojn de ĉiuj pli-malpli seriozaj ĝisnunaj sociologiaj esploroj kaj aldonis sian iaman sufiĉe detalan kaj vastgrundan studon de la Esperanto-socio. Bedaŭrinde, pro diversaj kaŭzoj la rezultoj estas ne sufiĉe fidindaj.

Tamen ni povas, eble, aserti, ke averaĝe en Esperantujo plimultas viroj, ne tute junaj, kun sufiĉe maldekstraj politikaj simpatioj, ofte senedz(in)aj, kun alta grado de klero, precipe menslaboruloj, multhobiaj, sciantaj kaj uzantaj fremdajn lingvojn, konsciaj pri lingvokomunikiĝaj problemoj, kaj ne tre religiaj.

Estas interese observi la cititajn statistikaĵojn pri tiuj punktoj kaj pri pure movadaj kaj lingvaj: nivelo de kono de Esperanto, longeco de aktivado, rilato de familianoj al Esperanto, membreco en Esperanto-organizaĵoj, movadaj vojaĝoj, abono al revuoj, legado de Esperanto-literaturo, verkado kaj korespondado en Esperanto, parola uzado de Esperanto, opinioj pri lingvonormoj (supersignoj, ortografio de propraj nomoj, neologismoj, eŭropeco de la vortaro), pri la Esperanto-literaturo, ktp.

Estas utile fojfoje rigardi sin en la spegulo. Same nesenutile estas fojfoje rigardi sin en la sociologia Esperanta spegulo. Almenaŭ ĉar, laŭ la krudaj (ruslingvaj) vortoj de Nikolao Gogol, Нечего на зеркало пенять, коли рожа крива, kio en tre moligita traduko signifas proksimume: „Oni ne kulpigu la spegulon, se la vizaĝo ne tre belas”. Kaj, se oni rimarkas siajn mankojn en la spegulo, oni povas pensi, kiel ilin malpliigi.

Boris KOLKER

Nikola Rašić: La rondo familia. Eld. Edistudio, Pisa, 1994. 185 paĝoj kudre binditaj. ISBN 88-7036-062-8.

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 11 junio 2001
Valida XHTML 1.0!