MONATO

Enkonduko al la arto trubadura

Naŭ-kataluna ensemblo, Kaj Tiel Plu, prezentas naŭ kantojn flute kaj mandoline, perkute kaj violone, violonĉele kaj, evidente, voĉe. Temas pri kantoj grandparte mez-epokaj, el la tempo trobadora aŭ trubadura, ĉefe katalunaj kaj okcitanaj, sed ankaŭ po unu kastilia, sefarda kaj judkataluna, kaj eĉ unu popolkanto el la hispana interfrata milito (1936-1939). Korteza amo estas la komuna temo, kaj sendube tiu ĉi disko tre taŭgas kiel esperanta enkonduko al tia kaj tiama muziko por personoj, kiuj ĝin ne konas. Apud la kantata esperantigo, en la kajero legeblas la tekstoj en la originalaj lingvoj. Videblas, ke foje oni tradukis maltro fidele kaj tro rapide (ekzemple, „paflineo”; anstataŭ „paflinio”, aŭ versfina apostrofita akuzativo).

Jorge CAMACHO

Kaj Tiel Plu: Sojle de la klara temp'. Eld. Vinilkosmo, Donneville, 2000. Kompakta disko, 29 minutoj.

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 11 junio 2001
Valida XHTML 1.0!