Al la versio por poŝtelefonoj Konsiloj por redaktantoj de MONATO
MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Konsiloj por redaktantoj de MONATO

Laŭ sugesto de Krys Ungar kaj peto de Paul Peeraerts mi sekve donas kelkajn praktikajn kaj konkretajn konsilojn por rubrik-redaktoroj, kiel trakti kaj redakti manuskriptojn; iuj validas ĝenerale, aliaj speciale por MONATO. Se vi krome havas problemojn kaj demandojn, ne hezitu skribi al mi.

Stefan Maul

Noto: al la originala teksto de Stefan Maul estis jen kaj jen aldonitaj notoj de la redakcia sekretario Paul Peeraerts. Ili finiĝas per la mallongigo (pp).

Zorgemo

La plej grava tasko de redaktoro estas zorgeme prepari manuskripton por presado (= redakti), eĉ en la plej etaj detaloj, do ĝis la lasta komo! Se vi ne zorgeme redaktas, poste la kompatinda revizianto devos korekti ne nur kompost- sed ankaŭ redakt-erarojn!

Demando-kvino

Kontrolu - precipe ĉe raportoj, noticoj k. s. - ĉu la artikolo respondas al la ĵurnalismaj kvin demandoj kiu, kiam, kie, kiel, kial? Se mankas respondo al unu, aldonu ĝin.

Stiloj

Laŭeble lasu la stilon de la aŭtoro, se tio ne ĝenas la kompreneblecon; MONATO ne devas havi unuforman kaj pro tio eble eĉ tedan stilon kiel tion praktikas aliaj, nacilingvaj magazinoj (kiel ekz. germana Der Spiegel). Male, diversaj stiloj vigligas la magazinon. Tamen bone atentu pri nacilingvaj idiotismoj ne ĉie kompreneblaj. Se vi ion ne komprenas, forstreku tion anstataŭ doni enigmojn al legantoj.

Novismoj

Rigore forstreku superfluajn neologismojn en MONATO, kiu estas eldonaĵo por ordinaraj esperantistoj, ne eksperimentejo de lingvoreformemuloj. Se neologismo estas neevitebla (ekz. en faktemo), nepre aldonu klarigon, tamen ne en piednoto (kiun oni devas serĉi) sed rekte malantaŭ la termino en rondaj krampoj. Kiam temas pri iomete ampleksa klarigo, eblas ankaŭ aldoni en kesto (kadro) klarigon sub la rubriko LEKSIKONO.

Falsaj amikoj

Kiam aŭtoro estas via samlingvano, facile vi pretervidas falsajn amikojn. Do des pli severe kontrolu la tekston rilate ĉi tiun kaptilon.

Plurobla eraro

Kiam aŭtoro uzas malĝustan aŭ eraran vorton aŭ terminon, kutime ĉe la unua kaj dua okazo vi rimarkos tion kaj korektos. Sed se en pli longa teksto konstante aperas la sama eraro pluroble, eble la kvinan kaj dekan fojon vi ne rimarkos. Do redaktinte la manuskripton, ankoraŭfoje kontrolu ĝin laŭ ĉi tiu kriterio.

Amplekso

Se aŭtoro liveris tro longan tekston, ne reduktu ĝin mem - se ne estas urĝe aktuala temo - sed resendu kun la peto, ke tiu aŭtoro koncizigu ĝin ĝis la konvena amplekso; memorigu la verkinton, ke tre longajn tekstojn neniu emas legi. Agante tiel, vi edukas aŭtorojn kaj evitas ĉagrenon, ĉar poste vi ne rikoltos riproĉojn, ke vi forstrekis "la plej gravajn partojn" ...

Titoloj

  • Por malgrandaj tekstoj (ĝis proksimume 100 vortoj) ni uzas nur unu unulinian titolon. Tian titolon ni indikas per <it>Titolo</it>.
  • Por mezlongaj tekstoj (la granda plimulto) MONATO uzas du titolojn: unu mallongan temtitolon kaj unu nur iom pli longan ĉeftitolon. (En la subrubriko ,Opinio' la temtitolo estas "OPINIO".). Temtitolon oni tajpu majuskle kaj ĝi troviĝu inter <tt> kaj </tt>. Ekzemple: <tt>JAPANIO</tt>. Ĉeftitolon oni ne tajpu majuskle. Ĝi troviĝu inter la etikedoj <t> kaj </t>.
  • En tre longaj artikoloj (unu paĝon aŭ pli) ni kutimas aldoni ankoraŭ trian eron, subtitolon aŭ supertitolon, kiu estas pli longa ol la ĉeftitolo kaj estas kompostita en malpli granda litertipo. Indiku ĝin per <st> kaj aŭ </st>.

Bonvolu nepre zorgi, ke la koncernaj titoloj troviĝas supre de la manuskripto. Se ili ne estas tie, la redakcia sekretario devas legi la tutan tekston por povi aldoni adekvatajn titolojn.

Bonvolu ankaŭ atenti la longecon de la titolo. Temtitolo konsistas el unu, maksimume du vortoj. Ankaŭ ĉiuj aliaj titoloj estu kiel eble plej koncizaj. Titolo neniam povas esti pli longa ol unu preslinio. Krome la leganto povu ekscii el la titolo, pri kio la artikolo temas. (pp)

Intertitoloj

Ĉe artikoloj, kiuj okupas pli ol trionan kolumnon en la magazino, nepre metu alineojn kaj intertitolojn; tio eminente akcelas la emon legi tekstojn, donas pli plaĉan grafikan aspekton kaj ŝajnigas longajn artikolojn esti malpli longaj (vidu supre: longajn tekstojn neniu emas legi ...). Intertitoloj havu nur unu linion kaj estu laŭeble simile atentokaptaj kiel ĉeftitoloj. (Intertitolojn oni indikas komence per <it> kaj fine per </it> (pp).)

Aŭtornomoj

Ŝajnus superflue mencii, ke post ĉiu artikolo troviĝu la nomo de la aŭtoro, eventuale pseŭdonimo aŭ mallongigo. Kiom da fojoj tamen la redakcia sekretario devas mem aldoni ĝin en la lasta jaro! En „Leteroj” kaj „Opinio” krome aldoniĝas la loĝloko de la verkinto, laŭ liaj/ŝiaj propraj indikoj. Se do iu mencias Katalunion, Frandrion aŭ Skotion, ne ŝanĝu al Hispanio, Belgio aŭ Francio kaj Britio. Aŭtornomojn oni indikas en XML tiel: <aut>Johano <mm>Verkisto</mm></aut> (pp)

Sub ĉefredaktoro Paul Gubbins aldoniĝis la regulo, ke sub raportoj (do ne opinioj, leteroj, noveloj ...) aperu krome la indiko „Korespondanto de MONATO en ...” en XML: <land>korespondanto de <mm>Monato</mm> en ...</land>). Poste en 2017 la redaktoroj decidis, ke en rubrikoj, kie la loĝloko de la aŭtoro ne vere gravas, ekzemple en sciencaj artikoloj, povas ankaŭ aperi la indiko „Korespondanto de MONATO pri ...” (ekzemple „pri ornitologio”). (pp)

Mi kaj ni

Se aŭtoro verkas raporton, informon k. s. en "mi-" aŭ "ni"-formo ("ni japanoj ne kutimas ..."), ŝanĝu al neŭtrala formo ("la japanoj ne kutimas ..."). Estas malbona ĵurnalismo, verki kun mi aŭ ni; lertaj ĵurnalistoj evitas tion eĉ en komentario.

Mallongigoj

Antaŭ ol uzi mallongigojn (de organizaĵoj k. s.), en la unua mencio de la koncerna instanco aŭ organizaĵo devas aperi la kompleta nomo kun aldono (en rondaj krampoj) de la mallongigo; poste, en la sekva teksto, oni povas uzi nur la mallongigon. Ekz.: "Tute novan problemon malkovris Eŭropa Unio (EU) en la agrikultura kampo: Kiel diris EU-komisaro ..."

Signoj

Oni ne uzu signojn nekonatajn en ĉiuj landoj, ekz. & por "kaj" en kompani-nomoj aŭ $ por usona dolaro; ĝenerale por indiki valutojn oni ne uzu mallongigojn aŭ signojn, sed la kompletan nomon, ĉar tio faciligas la legadon (do eŭroj, rubloj, britaj pundoj ktp.). Se aŭtoro do uzas tiajn signojn, ŝanĝu.

Ciferoj

Oni ne uzu latinajn ciferojn, ĉar ne en ĉiuj landoj oni scias ilin (ekz. azianoj havas problemojn); do ne Johano Paŭlo II, sed papo Johano Paŭlo la 2a. Ne VIII. jarcento sed oka jarcento aŭ 8a jarcento. Kiam en teksto aperas multaj ciferoj kaj nombroj, prefere metu ilin en tabelon aŭ figuron aŭ klare listigu ilin (ekz. ĉe parlamentaj elektoj, statistikoj). Legantojn tedas kaj fortimigas tro multaj ciferoj en kuranta teksto.

Interpunkcio

Prefere metu tro multajn ol tro malmultajn interpunkciajn signojn, kiuj faciligas legadon kaj komprenon de tekstoj.

Fotoj

Se la aŭtoro aŭ vi aldonis fotojn, zorgu pri adekvataj subtekstoj. Memoru, ke la legantoj unue legas la tekstojn sub la fotoj, kaj nur poste la artikolon mem. Pro tio la subtekstoj estu kvazaŭ allogiloj. Ne skribu simple "Margaret Thatcher" sed ekzemple: "Thatcher volas pli severe trakti senlaborulojn".

Intervjuoj

Intervjuoj prefere komenciĝu per iu enkonduko, kiu prezentas la intervjuaton. Kial oni intervjuis ĝuste lin? Ĉu li estas ia aŭtoritato en sia fako? Ĉu li estas konata persono? Pro kio li estas konata? Post la enkonduko venas la demandaro kaj respondaro. Memoru, ke la demandoj komenciĝas per MONATO: kaj ne per "Demando:", per la nomo de la intervjuanto, aŭ simile. La respondoj komenciĝas per la familia nomo de la intervjuato. Do, ekzemple: THATCHER:. Fine de la intervjuo venu la nomo de la intervjuinto kaj ne la stereotipa "Mi dankas vin pro la intervjuo". MONATO kutimas ilustri la intervjuojn jen kaj jen per trafa eldiro. Estus bele se vi povus fine de la manuskripto aldoni unu aŭ du tiajn eldirojn. Se vi forgesas, la redakcia sekretario devas mem legi la tutan artikolon por povi verki ilin.

Fonartikoloj

Plurfoje Stefan Maul jam atentigis, ke MONATO aperigas prefere fonartikolojn, artikolojn, kiuj ne unuavice raportas pri faktoj, sed pri la fono malantaŭ la faktoj. Kontribuo, kiu citas, ke Ikso aŭ Umo iĝis prezidanto de Kukavio estas preskaŭ superflua, ĉar tion oni povis legi supozeble jam aliloke. Sed raporto, verkita de kukaviano, kiu reliefigas kial Ikso venkis Umon, pro kiuj maŝoj en la kukavia elekto-proceduro, ktp., jen io por internacia magazino. Bonvolu atenti pri tio, kaj ne hezitu rifuzi tekstojn, se ili rakontas nenion novan.

Specialaj principoj en MONATO

Se la aŭtoro ne faris, ne forgesu aldoni en ortaj krampoj la proksimuman prononcon de nacilingvaj nomoj, ekz. Stefan Maul [ŝtefan maŭl].

Sub la ĉefredaktoreco de Paul Gubbins, tiu regulo tamen estis precizigita jene: Malantaŭ propraj nomoj, kiuj kernas en la raporto, kaj kies prononco verŝajne ne estas konata al la plimulto de la legantoj, MONATO aldonas prononcindikon inter rektaj krampoj. (pp)


Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-02-05