MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Teknikaj konvencioj de Monato

Al la versio por poŝtelefonoj
 
La Laŭro de la Akademio 2023
La plej prestiĝan literaturan premion de Esperantujo, la Laŭron de la Akademio, ĉi-jare ricevis Anna Löwenstein pro sia verko „La memoraĵoj de Julia Agripina”, eldonita de Flandra Esperanto-Ligo.
La premiita verko estas akirebla kiel bindita libro kaj kiel bitlibro en diversaj formoj (PDF, ePub, Mobi, azw3) en la Retbutiko de FEL, i.a. per la jena ligilo.
 
Eldona agado de FEL laŭdata
Antaŭ nelonge la konata aŭtoro Sten Johansson proponis aldoni 14 prozajn verkojn al la Baza Legolisto; alivorte al la listo de romanoj kaj novelaroj, kiujn ĉiu devus legi. Inter tiuj 14 verkoj 4 estis eldonitaj de Flandra Esperanto-Ligo. Jen ili:
García, Higinio: Kapturnoj. 1999
Karpunina, Lena: La bato. 2000
Löwenstein, Anna: La memoraĵoj de Julia Agripina. 2021
Rodin, Sen (Franceschi, Filippo): Bildoj pri norda lando kaj aliaj rakontoj. 2006
 

MONATO estas eldonata en preskaŭ 10 diversaj formoj: la papera (kiu baziĝas sur la PDF-versio) kaj multaj diversaj bitaj versioj kiel PDF, ePub, PHP, html, askia ... Ĉiuj tiuj versioj estas kreataj aŭtomate el la baza formo, kiu nomiĝas XML. Estas do tre rekomendinde kaj tempoŝpare liveri viajn manuskriptojn en la formo XML.

Por indiki difinitajn stilojn aŭ fasonojn MONATO uzas tiajn XML-etikedojn. Jen la plej gravaj:

<d> (dike)
<k> (kursive)
<mm> (malgrandaj majuskloj)
<sup> (supre)
<sub> (sube)

Tiujn ordonojn oni kompreneble povas kombini:

<d><k> (dike kaj kursive)

La finon de difinita fasono oni indiku per la malaj ordonoj:

</d> (fino de diko)
</k> (fino de kursivo)
</mm> (fino de malgrandaj majuskloj)
</sup> (fino de suprigitaj literoj/ciferoj)
</sub> (fino de malsuprigitaj literoj/ciferoj)

Oni atentu, ke kombinitajn ordonojn oni finu en la mala vicordo. Ekzemple <d><k>Jen dika kursiva teksto</k></d> estas ĝusta, sed <d><k>Jen dika kursiva teksto</d></k> estus erara.

La diversaj titoloj estas indikitaj jene:

<tt>TEMTITOLO</tt> 
<t>Titolo</t> 
<it>Intertitolo</it>

Por tiuj tipografiaj signoj, kiuj ne aperas sur la plimulto de la klavaroj, MONATO uzas:

<c>: komenca citilo
</c>: fina citilo
<hs/>: haltostreko (la dividstreketo estas simple "-")
_: t.n. „nerompebla” spaco
(se iam oni bezonus la veran substrekon _ en teksto, oni indiku tion per <ss/>)

Alineoj estas krampitaj per <p> kaj </p> fine. La tuta artikolo estas krampita per <art> kaj </art>. La nomo de la aŭtoro estas krampita per <aut> kaj </aut>.

La tutan liston de XML-etikedoj vi trovas en aparta dosiero. Vian pretan tekston vi povas testi en nia XML-testilo. Jen ekzempla XML-dokumento por ĝenerala uzo, kaj jen speciala kaj ŝablono por recenzantoj de MONATO.

X-konvencio: testoj en 2013 montris, ke ankoraŭ ne estas ĉiam sekure sendi tekstojn rete en unikoda formo (do kun la veraj ĉapeloj). Pro tio iuj redaktoroj ankoraŭ preferas tekstojn laŭ la x-konvencio. Uzataj do estas cx, hx, ux, Cx, Hx ktp. Por indiki veran ikson, ekz. en La-Chaux-de-Fonds, uzu xx aŭ Xx. Tiuj formoj kun x estos aŭtomate konvertitaj al la veraj literoj en la eldonejo. Demandu la redaktoron, ĉu li/ŝi povas trakti unikodajn literojn.

Pro la sama kialo kial malaperas la literoj ĉ, ĝ, ŭ ktp ankaŭ ofte malaperas aliaj literoj kun super- aŭ sub-signoj kiel ł aŭ ę. Pro tio MONATO rekomendas uzi la HTML-kodojn, ekzemple „Wałęsa” aspektu kiel „Wa&lstroke;&eogonek;sa” ... Se vi uzas Vindozon kaj la programon UniRed, vi ne zorgu pri tiuj kodoj. La programo mem kreas ilin por vi.


Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-08-26