MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Teknikaj konvencioj: la XML-etikedoj

Al la versio por poŝtelefonoj
  1. <art>: La etikedo <art> indikas la komencon de artikolo. Ĝi estu la unua etikedo en ĉiu artikolo. La finon de artikolo oni ĉiam indikas per </art>. Notu ke ene de la paro <art> </art> ne povas aperi iuj ajn literoj senpere. Ĉiu teksto devas aperi ene de alia paro, ekzemple ene de <p> </p> aŭ ene de <tt> </tt>.
  2. <aut>: La etikedo <aut> indikas la aŭtoron de artikolo. La etikedo povas aperi nur ene de la ĉefa etiked-krampo <art>. La finon de la aŭtornomo oni indikas per </aut>. Ekzemplo: <aut>Walter <mm>Klag</mm></aut>.
  3. <bib>: La etikedo <bib> indikas la bibliografiajn detalojn de libro aŭ disko en recenzoj. La etikedo povas aperi nur ene de la ĉefa etiked-krampo <art>. La finon de la bibliografiaj detaloj oni indikas per </bib>. Ekzemplo: <bib><bibaut>Giovanni Boccaccio</bibaut>: <bibt>Dekamerono, unuaj tri tagoj</bibt>. El la itala tradukis Giulio Cappa, Perla Martinelli kaj Gaston Waringhien. Eld. Kooperativo de Literatura Foiro, Prilly, 1996. 320 paĝoj, kudre bindita. ISBN 3-906595-10-2.</bib> <prez>Prezo ĉe FEL: 17 eŭroj plus afranko.</prez> <mend id="surb" />
  4. <bibaut>: Vidu sub <bib>.
  5. <bibt>: Vidu sub <bib>.
  6. <c>: La etikedo <c> indikas la malferman, komencan citilon. La etikedo povas aperi ene de kiu ajn alia etiked-krampo, escepte rekte ene de <art> kaj en <tt>. La ferman citilon oni indikas per </c>. Ekzemplo: Jen <c>vorto</c> inter citiloj. Oni rajtas ingi la etikedon <c>. Ekzemplo: <c>Jen <c>vorto</c> inter citiloj ene de citita frazo</c>.
  7. <d>: La etikedo <d> indikas la komencon de dika litertipo. La etikedo povas aperi ene de la etiked-krampoj <p> kaj <k>. Ĝi ne estas bezonata en <tt>, <t> kaj <it> ĉar tiuj jam estas dikaj en si mem. Por fini la dikigon oni uzas </d>. Ekzemplo: Jen <d>dika</d> vorto.
  8. <foto>: La etikedo <foto> indikas subtekstojn por fotoj. Se en artikolo estas pluraj subtekstoj, oni uzu plurajn <foto>-parojn. Ekzemplo: <foto>Jen foto de Zamenhof</foto>. Vidu ĉi-sube ĉe „Kelkaj specialaj kombinoj”.
  9. <hs/>: La etikedo <hs/> indikas haltostrekon. Antaŭ kaj malantaŭ ĝi estu unu spaco.
  10. <inf>: La etikedo <inf> indikas informojn por la enpaĝigisto. Ekzemplo: <inf>Prioritato 1 - uzu foton de Zamenhof</inf>.
  11. <it>: La etikedo <it> indikas la intertitolon de artikolo. La etikedo povas aperi nur ene de la ĉefa etiked-krampo <art>. Por fini la titolon oni uzas </it>. Ekzemplo: <it>Malfacila sperto</it>. La etikedo implicite uzas dikan litertipon. Do ne necesas aparte indiki tion.
  12. <k>: La etikedo <k> indikas la komencon de kursiva litertipo. La etikedo povas aperi ene de la etiked-krampoj <p>, <t>, <it> kaj <d>. Por fini la kursivon oni uzas </k>. Ekzemplo: Jen <k>kursiva</k> vorto.
  13. <kod>: La etikedoj <kod> kaj </kod> ĉirkaŭas la unuajn kvar literojn de la FEL-kodo de la aŭtoro. Tiu ĉi kodo estas uzata por aldoni foton pri la aŭtoro en raportoj, en eseoj kaj en la rubriko „El mia vidpunkto”. Ekzemplo: <kod>pape</kod>.
  14. <land>: Indikas la landon fine de letero, fine de artikolo en la subrubrikoj „OPINIO” kaj „REAGO”, fine de teksto en la rubriko „El mia vidpunkto” (ekzemple: <aut>Ludoviko <mm>Zamenhof</mm></aut> <land>Pollando</land>) aŭ pli longan priskribon fine de raportoj kaj eseoj (ekzemple: <land>korespondanto de <mm>Monato</mm> en Vieno</land>)
  15. <lin>: Vidu <tab>.
  16. <mm>: La etikedo <mm> indikas malgrandajn majusklojn. Ĝi majuskligas la minusklajn literojn kaj malaltigas ilin per 80 %. La majusklojn ĝi ne tuŝas. Malgrandaj majuskloj estas uzataj en MONATO post la artikolo en la nomoj de aŭtoroj kaj en la nomo de MONATO mem. Por fini la tekstoparton kun malaltaj majuskloj oni uzas </mm>. Ekzemplo: En la lasta numero de <mm>Monato</mm> aperis ...
  17. <n-ro>: La etikedo <n-ro> indikas la numeron de la artikolo. Ekzemplo: <n-ro>007654</n-ro>.
  18. <nl/>: La etikedo <nl/> devigas al la programo iri al nova linio, sen iu ajn ensalto. Tio povas esti utila en poemoj aŭ en listoj. Notu, ke <nl/> ne estu uzata fine de alineo, ĉar la etikedparo <p> </p> jam implicite enhavas novan linion. La etikedo <nl/> devas ĉiam esti ene de <p>, ĝi estas malpermesita ene de aliaj similaj etikedoj (<tt>, <t>, <aut>, <foto>, <noto>, <bib>, ktp). Oni povas uzi <nl/> ene de <k>, <d> kaj <c>. Aliaj etikedoj (<ret>, <mm>, <sub>, <sup>) estas malpermesitaj ĉirkaŭ <nl/>.
  19. <noto>: La etikedo <noto> estas uzata por notoj, kiuj aperu sub la artikolo, ekzemplo: <noto>Li igxis prezidanto en la jaro 1789.</noto>. Notu la diferencon kun la edikedo <inf> kiu indikas informojn por la enpaĝigisto, kiuj ne aperu en la presita eldonaĵo. Notu ankaŭ la etikedojn <!-- kaj --> inter kiuj oni povas skribi kiujn ajn notojn. Tiuj notoj estos videblaj por redaktoroj, reviziantoj kaj redakcia sekretario, sed ne por enpaĝigisto nek legantoj.
  20. <p>: La etikedo <p> indikas la komenciĝon de alineo. La etikedo </p> indikas la finon de alineo.
  21. <prez>: La etikedo <prez> indikas la prezon de libro aŭ disko en recenzoj. La etikedo povas aperi nur ene de la ĉefa etiked-krampo <art>. La finon de la prezo oni indikas per </prez>. Ekzemplo: Ekzemplo: <bib><bibaut>Giovanni Boccaccio</bibaut>: <bibt>Dekamerono, unuaj tri tagoj</bibt>. El la itala tradukis Giulio Cappa, Perla Martinelli kaj Gaston Waringhien. Eld. Kooperativo de Literatura Foiro, Prilly, 1996. 320 paĝoj, kudre bindita. ISBN 3-906595-10-2.</bib> <prez>Prezo ĉe FEL: 17 eŭroj plus afranko.</prez> <mend id="surb" />
  22. <r>: La etikedo <r> indikas ruĝan tekston. Vidu ĉi-sube ĉe „Kelkaj specialaj kombinoj”.
  23. <ret>: La etikedo <ret> indikas retadresojn. La etikedo povas aperi ene de la etiked-krampo <p>. Ekzemploj: <ret>https://www.esperanto.be</ret>, <ret>monato@blabla.esperanto.be</ret>. Se temas pri retpoŝta adreso, la etikedo implicite uzas la prefikson mailto: kiu estas bezonata en HTML-dosieroj. Ĝi do ne aperu ene de la <ret>-krampo.
  24. <rub>: La etikedo <rub> indikas la rubriktitolon, tiel kiel ĝi aperu en la reta versio de MONATO. La etikedo povas aperi nur ene de la ĉefa etiked-krampo <art>. Ekzemploj: <rub>Moderna vivo</rub>, <rub>Spirita vivo</rub>, <rub>Arto</rub>.
  25. <sinp>: La etikedo <sinp> indikas sinprezenton. Por fini la sinprezenton oni uzas </sinp>. Ekzemplo: <sinp><d>Tomĉjo Verkanto</d> estas multjara kunlaboranto.</sinp>.
  26. <ss/>: La etikedo <ss/> indikas substrekon (_).
  27. <sub>: La etikedo <sub> indikas la malaltigon de la literoj. La etikedo povas aperi ene de la etiked-krampoj <p>, <k>, <t>, <it> kaj <d> kaj estas uzata ekzemple en la kemiaj formuloj (H2SO4). Por fini la malaltigon oni uzas </sub>. Ekzemplo: La formulo de vitriolo estas H<sub>2</sub>SO<sub>4</sub>.
  28. <sup>: La etikedo <sup> indikas la altigon de la literoj. La etikedo povas aperi ene de la etiked-krampoj <p>, <k>, <t>, <it> kaj <d> kaj estas uzata ekzemple en la simbolo de kvadrata metro (m2). Por fini la altigon oni uzas </sup>. Ekzemplo: La surfaco estas 1200 m<sup>2</sup>.
  29. <sv>: La etikedo <sv> indikas la ŝlosilvortojn de artikolo, tiel kiel ili aperu en la reta versio de MONATO. La etikedo povas aperi nur ene de la etiked-krampo <art>. Por fini la ŝlosilvortojn oni uzas </sv>. Ekzemplo: <sv>politiko, Albanio, socio</sv>.
  30. <t>: La etikedo <t> indikas la ĉefan titolon de artikolo. La etikedo povas aperi nur ene de la ĉefa etiked-krampo <art>. Por fini la titolon oni uzas </t>. Ekzemplo: <t>La ekonomio de Afriko</t>. La etikedo implicite uzas dikan litertipon. Do ne necesas aparte indiki tion.
  31. <tab>, <lin> kaj <td>: Por krei tabelojn oni povas uzi la etikedojn <tab>, <lin> kaj <td> jene:
    <tab>
    <lin>
    <td> jen la teksto de la unua tabeldatumo de la unua linio </td>
    <td> jen la teksto de la dua tabeldatumo de la unua linio </td>
    <td> jen la teksto de la tria tabeldatumo de la unua linio </td>
    </lin>
    <lin>
    <td> jen la teksto de la unua tabeldatumo de la dua linio </td>
    <td> jen la teksto de la dua tabeldatumo de la dua linio </td>
    <td> jen la teksto de la tria tabeldatumo de la dua linio </td>
    </lin>
    ktp.
    </tab>
  32. <td>: Vidu <tab>.
  33. <tt>: La etikedo <tt> indikas la temtitolon de artikolo. La etikedo povas aperi nur ene de la ĉefa etiked-krampo <art>. Por fini la temtitolon oni uzas </tt>. Ekzemplo: <tt>FRANCIO</tt>. La etikedo implicite uzas dikan litertipon. Do ne necesas aparte indiki tion. Pro cimo ankoraŭ ne solvita en la programo, supersignoj malaperas en la temtitoloj. Oni do prefere evitu ilin, aŭ aparte atentigu pri ili por posta mana adaptado.
  34. <!-- kaj -->: Inter tiu paro da etikedoj oni povas skribi iujn ajn notojn por si mem, por la redaktoro, la reviziantoj aŭ la redakcia sekretario. Tiuj notoj aŭtomate forfalos en posta stadio. Ekzemple: <!-- Atentu reviziantoj! La vorto „espernato” ne estas tajperaro kaj restu en la teksto! -->

Kelkaj specialaj kombinoj

Intervjuoj: La sintakso de intervjuoj estas la jena:
<p><r><mm>Monato</mm>: Demando.</r></p>
<p><mm>Intervjuito</mm>: Respondo.</p>

Referencoj: Por referencoj al aperintaj artikoloj en paperaj kaj PDF-numeroj de MONATO estas uzata la jena sintakso:
<mm>Monato</mm> 2006/02, p. 13

Fotoj: Se al artikolo estas aldonitaj pluraj fotoj, estas rekomendinde klarigi al la grafikistoj, kiu subteksto apartenas al kiu foto. Jen praktika solvo:

<inf>Tie ĉi aperu foto345.jpg</inf>
<foto>Subteksto de foto345. <mm>NOMO DE LA FOTINTO DE FOTO 345</mm></foto>

Etikedoj por administrantoj de MONATO

  1. <cit>: La redaktoroj sugestu al la grafikisto kelkajn kejlojn por ŝtopi truojn dum la enpaĝigo, ekzemple gravan citaĵon el la teksto. Tiaj citaĵoj aperu inter <cit> kaj </cit>.
  2. <lig>: Indikas la lokon, kie la priparolita artikolo aperis en la reta versio de MONATO, ekzemple: <mm>Monato</mm> 2017/02, p. 13<lig>2017/011111.php</lig>.
  3. <loko>: Indikas la lokon, kie la koncerna artikolo aperis en la papera kaj PDF-versioj, en la jena formo: <loko>04, p. 5</loko>.
  4. <mend>: Indikas la kodon, kiu plusendas al la koncerna varo en la butiko de FEL en la jena formo: <mend id="surb" />.
  5. <retfoto>: Indikas ligilon al foto, kiu aperas nur en la reta versio de MONATO. Ekzemplo: <retfoto>011111-1.jpg</retfoto>.

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-05-08