MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Anoncetoj

Memormedalo

La LKK por la 105a Universala Kongreso de Esperanto en Montrealo volus presi memormedalon de la UK. Tamen, por ke ni ne faru malprofiton, ni devas pli malpli scii antaŭe kiom da medaloj ni kredeble povos vendi. Se vi interesiĝas pri aĉetado de tia medalo, bv, sendi mesaĝon al Garry Evans, kasisto de la LKK: garryoevans@gmail.com. Ne estos devige aĉeti medalon, sed via mesaĝo donos al ni pli precizan ideon pri kiom da medaloj vendiĝos. La medalo estos el polita arĝentita bronzo, kun diametro de 38 mm, kaj aspektos kiel la ĉi-afiŝitaj desegnaĵoj. Po ekzemplero kostos 60 kanadajn dolarojn (aŭ 45 usonajn dolarojn, aŭ 42 eŭrojn) inkluzive luksan skatoleton, plus poŝtaj kostoj (sed sen tiaj kostoj se vi kolektos la medalon dum la UK). Vi eventuale povos pagi pere de Paypal aŭ al nia UEA konto.


Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de el Monato (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-12-13