L. L. Zamenhof

L. L. Zamenhof. La homo kaj lia idearo en liaj propraj vortoj (de G. C. Fighiera). Eldonis: Esperanto-Centro Torino. Nova eseo pri la penso de la kreinto de Esperanto pri religiaj, etnaj, politikaj, etikaj, sociaj kaj esperantistaj demandoj. 40 paĝoj, 39 historiaj piednotoj, bibliografia listo de 115 verkoj pri Zamenhof. Aparte interesa estas la propono de Zamenhof, en 1914, krei Eŭropan Tribunalon kaj Unuiĝintajn Ŝtatojn de Eŭropo. € 3,90. Mendebla ĉe la Retbutiko de FEL, la Libroservo de UEA kaj aliaj libroservoj.


Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-03-28