TurismoJAPANIOVizito al insulo KjuŝuoKjuŝuo estas la trie plej granda insulo de Japanio. Ĝi situas en la suda parto de la lando kaj tre proksimas al Suda Koreio. La insulo estas administre dividita en sep guberniojn. La ĉefa gubernio, kun plej granda samnoma urbo, estas Fukuoka. Por viziti la insulon Kjuŝuo, la gastoj venas aviadile al la urboj Fukuoka, Osaka aŭ Tokio. Se oni alflugas la japanan ĉefurbon, oni plu veturas al la urbo Fukuoka per rapida trajno Ŝinkansen laŭ la ponto Kaimonkjo, kiu ligas la plej longan insulon Honŝuo kun la insulo Kjuŝuo. Tiel oni povas halti en la urbo Kokura, trarigardi la lokan kastelon, konstruitan en la 13a jarcento, kaj viziti la urbegon Kitakjuŝu. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. HARADA Tsukuru
korespondanto de MONATO en Japanio
|